Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-02-13, dim Radio Vatikana - Esperanto
Noto pri la bizanca liturgia tradicio
Komentario: Luko 18: 10-14
Jesuo mem plenigas la leĝon; kristana amo kaj tragediaj mortoj en la periferio de Romo
Pasia parolado pri la graveco de la pastreco; pri la 80-a datreveno de Radio Vatikana; parolado pri la historio de la radiostacio; gratula mesaĝo de la prezidanto de IKUE, Miloslav Svaĉek.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Karegaj gefratoj, ĉi-jare en la liturgiaj kalendaroj de la ortodoksa kaj la katolika Eklezioj Pasko koincidos la 24an de aprilo. Tio instigis nin proponi ekde hodiaŭ kaj dum la sekvantaj dimanĉoj ĝis Palmodimanĉo (periodo, nomata Triodjo, prepare al Pasko) religiajn pensojn laŭ la bizanca liturgia tradicio. “Ĉar koni, respekti, konservi kaj subteni la riĉegan liturgian kaj spiritan havaĵon de la orientanoj - diras la koncilia dekreto pri ekumenismo - tre gravas cele al la fidela gardado de la kompleta kristana tradicio por la repaciĝo de la kristanoj de oriento kaj de okcidento”. Hodiaŭ laŭ la bizanca liturgio estas la dimanĉo de la Fariseo kaj de la impostisto.

El la Evangelio laŭ sankta Luko, ĉapitro 18a, versoj 10 ĝis 14

La impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo.

Kiel ofte en la evangelioj, Jesuo surprizas siajn aŭskultantojn. Oni supozis, ke la pia kaj fervora Fariseo estos la bona modelo. Kompreneble, oni ankaŭ atendis, ke la malamata impostisto, kiu forprenis monon por subteni la fremdan imperion, estos kondamnita. Sed tute ne. La Fariseo per sia orgojlo ne komprenas malgraŭ siaj multaj piaj praktikoj, ke ankaŭ li pekas. Tial li ne plaĉas al Dio. La impostisto ja bone komprenas siajn pekojn kaj humile petas pardonon. Malgraŭ ĉiuj liaj antaŭaj maljustaj, pekemaj agoj, Dio favoris la impostiston pro la humila pentemo. Kristo kaj la eklezio invitas nin imiti tiun pentemon dum la venonta fasto de Karesmo.

...................................................................................

Dimanĉon la 13an de februaro 2011: bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana. Antaŭ la ĉi-matena anĝeluso la Papo memorigis ke la novaĵo de Jesuo konsistas esence el la fakto ke Li mem “plenigas” la leĝon per la amo de Dio, per la forto de la Sankta Spirito kiu loĝas en Li. Kaj ni, pere de la kredo je Kristo, povas malfermiĝi je la agado de la Sankta Spirito, kiu igas nin kapablaj vivi la dian amon. Tial ĉiu preskribo fariĝas vera kiel postulo de amo, kaj ĉiuj re-unuiĝas en unusola ordono: amu Dion per via tuta koro kaj la proksimulon kiel vin mem.

Kaj la Papo kunligis ĉi tiun postulon kun dramoplena evento okazinta en Romo: antaŭ kelkaj tagoj en periferia barakaro pro brulego mortis 4 infanoj romaoj (aŭ de cigana familio). “La kompatinda kazo – li diris – devigas nin demandi al ni ĉu socio pli solidareca kaj frateca, pli kohera en la amo, nome pli kristana, povus eviti tiun tragikan eventon. Kaj ĉi tiu demando validas por multaj aliaj dolorigaj eventoj, pli aŭ malpli konataj, kiuj ĉiutage okazas en niaj urboj kaj en niaj landoj.

ROMO. Pasioplena parolado pri la graveco de la pastreco estis tiu eldirita hieraŭ matene de Benedikto la 16a kaj adresita al la ĝenerala asembleo de la sacerdota frataro de la misiistoj de sankta Karolo Borromeo, kunsidanta en la 25a datreveno de sia starigo. La Papo invitis seminarianojn kaj pastrojn nutri sian kredon per preĝoj kaj kuna vivo.

VATIKANURBO. La komunumo de Radio Vatikana festis hieraŭ la 80an datrevenon de sia starigo. En sia semajna interveno elsendita de la vatikana televida centro, pastro Federico Lombardi, nia ĝenerala direktoro, tiel komentis la datrevenon:

“Miaj inventoj estas por savi la homaron, ne por detrui ĝin!”: ĉi tiuj vortoj de Guglielmo Marconi, la granda sciencisto, inventinto de la radio, estis por li kvazaŭ devizo. Tio, ke oni povis savi pere de la radio multajn homajn vivojn post ŝiprompoj estis unu el ĉefaj humanecaj meritoj, kiujn oni agnoskis al li, kaj pri kiu li nemalprave fieris. Antaŭ 80 jaroj Pio la dek unua inaŭguris Radion Vatikanan, konstruitan de Marconi mem kiel novan rimedon je dispono de la eklezia misio.

Verŝajne ne multaj realigoj de Marconi sukcesis tiom sisteme apliki la idealon de la sciencisto. Disvastigi la grandajn radiomesaĝojn de la Papoj por la paco dum epoko tragedie turmentita de milito aŭ minacoj de milito. Disvastigi centojn da miloj da mesaĝoj de la familioj por milit-kaptitoj kaj malaperintoj. Subteni kaj konsoli popolojn kaj ekleziojn sufokatajn de diktaturoj en la diversaj mondopartoj. Plilaŭtigi la vortojn de espero por la plej diversaj popoloj, de la papoj vojaĝantaj tra la kontinentoj. Daŭre paroli pri la valoroj de la spirito, pri la aktualeco de la Evangelio de Jesuo, pri la konstruo de justeco kaj paco, pri la dialogo inter la kristanaj konfesioj, la kulturoj, la religioj, la popoloj. Kiun pli belan mision povis deziri Marconi por sia invento?

Ni devas daŭrigi hodiaŭ – finas la noto – uzi la plej novan teknologion por ĉi tiuj celoj. Ĉu ni faras tion sufiĉe? Ĉu la inventoj de la homa genio estas uzataj por savi la homaron aŭ por detrui ĝin?

Ni legis noton de pastro Lombardi pri la 80-jariĝo de Radio Vatikana. Hieraŭ posttagmeze en la naskiĝodomo de papo Pio la dek unua, en Desio, apud Milano, Italio, okazis evento dediĉita al Radio Vatikana. Kardinalo Giovanni Battista Re faris paroladon kiu retrairis la historion de nia radiostacio. Pri la periodo de la dua mondmilito, li diris ke Radio Vatikana estis valora rimedo por libera informado, malgraŭ la timigoj. Ŝajnas historie certe, ke la bombado kiu okazis la 5an de novembro 1943 kontraŭ Vatikano celis la radiostacion. Bombo flank-evitis ĝian sidejon, alia ne eksplodis kaj tiel, tiu voĉo je la servo al evangelio daŭris kaj daŭras malfermiĝi al la mondo.

Inter la mesaĝoj de gratulo, kiuj atingis nian redakcion okaze de la 80jariĝo de Radio Vatikana estas tiu de la prezidanto de IKUE Miloslav Šváček: “Gratulon! – li skibis - Dio benu ĉiujn, kiuj laboras disaŭdigante Ĝojan Mesaĝon pere de Radio Vatikana en la tutan mondon, deĵorante en la servoj al la Eklezio de Kristo ankaŭ pere de Esperanto”. Ni kore dankas fraton Šváček.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):