Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - 2011-01-30, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 5:1-12
Januara leterkesto de RV.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 5a, versoj 1 ĝis 12

“En tiu tempo, Jesuo vidinte la hom-amasojn, supreniris sur la monton kaj instruis al ili, dirante: “feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo”.
La hodiaŭa evangelio enhavas la belegan kvazaŭpoemon, kiun oni - jam de jarcentoj - nomas “la Beatecoj” Ĝi priskribas la religiajn valorojn, kiujn Jesuo proponas. La Sinjoro renversas la normalajn valorojn de la ĉiutaga vivo. Plej ofte la malĝojantoj ne sentas sin beataj, samkiel okazas al tiuj, al kiuj mankas justeco, aŭ al la persekutitoj, insultitoj aŭ kalumniitoj. Per la Beatecoj Jesuo prezentas al ni tute novan perspektivon de nia mondo. La agado kiun la Beatecoj proponas estas kvazaŭ ekster la kapablo de ordinara homo, sed same kiel aliaj diraĵoj de Jesuo, ili indikas kian karakteron la kristanoj devus celi atingi.

Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de RV de dimanĉo la 30an de januaro 2011. Hodiaŭ ni prezentos al Vi la leterkeston pri monato januaro.

En januaro ni ricevis 23 leterojn el ok landoj. Frontloke, Ĉeĥa Respubliko (8), sekvas: Pollando (4), Bulgario kaj Germanio (po 3), Italio (2), Francio, Koreio kaj Nederlando (po unu). La retpoŝtaj leteroj estis 19. Entute dum januaro ni ricevis 42 korespondaĵojn.

La papera poŝto havigis ankaŭ dum januaro Kristnaskajn kaj novjarajn bondezirojn. Kun dankemo kaj resaluto ni kvitancas la ŝatatajn kaj elkorajn bondezirojn senditajn el Germanio de s-ro Hans Moser: li sendis foton de kristnaska festo en familio kun la sciigo ke lia filo Markus – 25-jaraĝa – fariĝos diplomita fizikisto. Korajn gratulojn! El Ĉeĥa Respubliko alvenis bondeziroj de frato Ladislav Němec, kaj el Pollando: de fratino Franciszka Bardecka, Henryk Henryk Żygowski kaj Jan Książek, ĉefdelegito de UEA en Pollando kiu deziris esprimi sian elkoran dankon al la Papo pro liaj bondeziroj en Esperanto. “Por ni esperantistoj en la tuta mondo – skribas profesoro Jan – tio estis denove granda ĝojo kaj honoro. Mi multe preĝos intence de la Papo”.

Ankaŭ d-ro Godfredo van Bergeijk menciis la E-lingvan saluton de la Papo: “Denove bona momento, dum kiu oni sentas ligitecon kun multaj samideanoj kaj samkredantoj en la mondo. Mi dankas vin por viaj elsendoj. Ke via laboro por Esperanto kaj pere de Esperanto por pli interkomprenema kaj pacama mondo estu benata de Dio”. Dankon kara doktoro por Viaj noblaj vortoj. Al Via dua rimarko, ni respondas ke baldaŭ revuo Espero Katolika denove atingos legantojn: du numeroj estos enpoŝtigitaj post kelkaj tagoj kaj kromaj du estos pretaj fine de februaro.

Reage al intervjuo kun d-ro Antonio De Salvo, iama redaktoro de la E-elsendoj de Radio Romo, nia kara aŭskultanto Jiří Patera el Ĉeĥa Respubliko sendis longan, kortuŝan leteron, kiun kun bedaŭro ni devas resumi. Komence Radio Romo estis la sola radiostacio, pri kiu li sciis ke ĝi elsendas en Esperanto kaj li tre ŝate aŭskultis ĝin. Dank' al tio lia vortprovizo kreskis.

Poste s-ro Patera eksciis pri aliaj elsendoj kaj komencis aŭskulti ilin. “Tiuj ĉi elsendoj - li skribas - prezentis por mi la pluan ŝtupon de mia edukado pri Esperanto, ili estis por mi la vera mezlernejo. Kaj kiam en 1959 komenciĝis la ĉiutagaj elsendoj el Varsovio, ili estis por mi jam čvera altlernejo. Tamen ĉiam mi revenis al mia elementa lernejo, al la elsendoj el Romo”. Tio ĉar – klarigis s-ro Patera – li eĉ ricevis lernoateston, per la publikigo de unu lia letero, tradukita en la itala, en la revuo de la itala movado: “Estis unuafoje kaj ankaŭ lastafoje kiam mia E-lingva letero estis tradukita kaj publikigita en alia lingvo: mi estis tre fiera pri ĝi kaj tia mi estas eĉ nun”.

Post la fino de la elsendoj el Romo s-ro Patera konfirmas ke li ja daŭrigis kaj daŭrigas aŭskulti la aliajn elsendojn. Fine de sia letero li faras belan bondeziron: “ke tiuj elsendoj estu elementa, mez- kaj alt-lernejo por multaj novaj junaj geesperantistoj”. Koran dankon frato Jiří pro Via bela letero.

Ankoraŭ pri la januaraj elsendoj, s-ron Miloslav Šváček komentis jene la informojn pri la preĝosemajno por la unueco de la kristanoj: “jes, tiucele estis faritaj jam grandaj paŝoj, sed ili eble estas paŝetoj al definitiva reunuiĝo. Sen helpo de la sankta Spirito la celo ne estas realigebla. Sed estas necese ne rezigni, sed plu esperi”.

S-ro Šváček estis unu el la jubileuloj pri kiuj ni parolis pasintĵaŭde. Li dankis nin jene: “agrable mi estis surprizita auskultinte la ĵaŭdan E-programon. Dio benu ĉiujn, kiuj memoras pri ni”.

Kaj ankoraŭ pri la ĵaŭdaj movadaj informoj: ni kun iom da surprizo sed  kun kontento konstatis ke la informo pri la venont-maja Kongreso de la esperantistaj fervojistoj estis ŝatita de multaj – ankaŭ novaj – aŭskultantoj. Ekzemple: s-ro Istvan Sutka el Hungario skribis: “ankaŭ ni iros tien la 6an de majo”.

La reagoj estiĝis pro la diskonigo de nia elsendo fare de nia konstanta aŭskultanto Leopold Patek kaj de la ĉefkomitatato de IFEF kaj vicprezidanto de la maja kongreso s-ro Tomíšek. Ĉi-lasta informis kaj instigis aŭskulti pli ol kvindek membrojn de IFEF pere de retadresoj de 21 landoj de tri kontinentoj. Ni aparte dankas pro la popularigo de niaj elsendoj.

Ambaŭ niaj aŭskultantoj sendis informojn. La tekstojn de s-ro Tomíšek ni prezentos dum nia venontĵaŭda elsendo. Jam nun ni legas la komunikon, kiun sendis s-ro Patek pri grava aranĝo organizita la 18an de januaro en lia urbo Klostronovburgo, kun la temo “Interpopola kompreniĝo en Aŭstrio”.

Partoprenis la ambasadoroj de Germanio, Meksikio, Ĉina Popola Respubliko kaj ankaŭ tiu de Ĉeĥa Respubliko, d-ro Jan Koukal, kiu menciis en sia alparolo, ke Esperanto estas ankaŭ rimedo por la interpopola kompreniĝo. S-ro Patek transdonis al ĉiu ambasadoro prospekton de Herzberg - la Esperanto-urbo - kie Esperanto estas uzata kiel rimedo por la interpopola kompreniĝo. Koran dankon kara samideano Leopold pro la interesa sciigo.

Fine sed ne laste, sinceran resaluton kaj dankon al Anton Kronshage, kiu ankaŭ en la unua monato de la nuna jaro sendis raporton pri multaj aŭskultitaj elsendoj.

Karegaj gefratoj, koran dankon al ĉiuj alskribintoj. Nia programo estas finita.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):