Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2010-11-21, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Luko 23: 35-43
Kuncelebrata meso kun la novaj kardinaloj; parolado de papo Benedikto en la konsistorio; tago de medito kaj preĝado
Papo Benedikto vizitos Berlinon en 2011; 'Lumo de la Mondo', konversacioj inter papo Benedikto kaj Peter Seewald: resumo de temoj; nova fondaĵo por disvastigi la verkojn kaj penson de papo Benedikto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

El la Evangelio laŭ Sankta Luko, ĉapitro 23a, versoj 35 ĝis 43: "Kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin. Kaj Jesuo diris: "Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias kion ili faras". Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin: "Se vi estas la reĝo de la Judoj, savu vin".
La ŝlosilo por kompreni tiun ĉi Evangelian tekston devas troviĝi precize en la festo, por kiu la Eklezio elektis ĝin: Jesuo Kristo la Universala Reĝo. Ni kristanoj celebras la regnon de Kristo nia Reĝo. Por tiu temo, ni konsideras la krucumitan Sinjoron. En la antikva mondo tio estis preskaŭ nekredebla kontrasto -- la Sinjoro Dio kondamnita kaj krucumita. Por ni hodiaŭ, la figuro de Jesuo sur la kruco estas tiom komuna, ke ĝi ne multe ŝokas nin. Sed la skandalo restas. Estas malfacilege klarigi la sencon de Dio, kiu humiligis sin por preni nian homan kondiĉon, Dio kiu akceptas ne nur la morton, sed morton kiel krimulo. Pri ĉi tiuj aspektoj de la reĝeco de Jesuo, ni povas diri malmulte. Plej grave, ni devas konfesi, ke Jesuo estas tute aparta reĝo. Li ne imponas sin, sed servas la aliajn. Anstataŭ ol regi majeste, li agas per sia plej profunda humileco. Li sin donas per la homaro. Sen li la homaro neniel povus reakordiĝi kun Dio. Li fariĝas la ponto de Dio al la homoj. Kia stranga reĝo! Kia mirinda reĝo! Gloron al Dio.
 


Bonvenon karegaj gefratoj al Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 21an de novembro 2010. Ĉi-matene Benedikto la 16a kuncelebris Meson kun la novaj kardinaloj de li kreitaj hieraŭ dum la Konsistorio, kaj liveris al ili la kardinalan ringon: “signo de digneco, de paŝtista zorgemo kaj de pli firma kunuleco kun la sidejo de Petro”. Kaj pri ĉi tiu kunuleco Benedikto la 16a parolis dum sia prediko, emfazante, ke "la Papo kaj la kardinaloj estas vokataj esti profunde unuigitaj. Ĉiuj kune, sub la gvido de la Posteulo de Petro, devas resti en la sinjoreco de Kristo, pensante kaj agante laŭ la logiko de la Kruco”.



"Ni estas unuigitaj  li aldonis - ne pro la fakto ke nin kunigas ideo, strategio, sed ĉar nin unuigas la amo de Kristo kaj lia Sankta Spirito. Nia tasko estas malfacila paŝtista servado, ĉar ĝi ne konformiĝas kun la pensomaniero de la homoj, al tiu natura logiko kiu cetere restas ĉiam aktiva ankaŭ en ni mem”.
 

Hieraŭ, dum la konsistorio kiam li akceptis la novajn membrojn en la kardinalaron, la Papo memorigis al ili ke ilia rolo kiel apartaj kaj valoraj kunlaborantoj de la Posteulo de Petro ne estas la kulmino de propra ambicio, sed ago de humileco kaj de servado al Kristo kaj al la Eklezio; konformigo de sia volo al tiu de la Patro kiu estas en la ĉielo, kiel faris Kristo en la Olivarba ĝardeno.


La kardinala digno estas la signo ĉu de la zorgemo de Kristo la Paŝtisto, ĉu tiu de Dio kiu oferis sin sur la Kruco. La samon li ripetis antaŭ la anĝelusa preĝo, kiam li ankaŭ havis vortojn de konsolo kaj kuraĝigo por la viktimoj de la pluvegoj en Kolombio kaj por la kristanoj persekutataj en Irako.


Kun la 24 novaj kardinaloj nun la kardinalaro konsistas el 204 membroj el kiuj 121 elektantoj.


Vendrede la konsistorio komenciĝis per tago de medito kaj preĝado: partoprenis 150 kardinaloj, el kiuj kelkaj pritraktis diversajn temojn. Fine de la tago de medito Benedikto la 16a elvokis la malfacilan scenejon en kiu aktivas la Eklezio en la 3a jarmilo: la libereco anonci la Evangelion kaj la relativismo kiu klopodas detrui ĝin, altrudante sian diktaturon.


BERLINO. Oni anoncis, ke la Papo vizitos Germanion venontjare, probable en septembro, kun etapoj en ĉefdiocezoj Berlino kaj Freiburg kaj en diocezo Erfurt.


ROMO. Postmorgaŭ estos prezentita libro-intervjuo de Peter Seewald kun Benedikto la 16a, titolita “Lumo de la mondo. La Papo, la Eklezio kaj la signoj de la epokoj”. La vatikana ĵurnalo jam publikigis kelkajn partojn de la libro, kaj el ili oni komprenas ke la intervjuo vastas el gravaj teologiaj kaj religiaj temoj, kiel la rilatoj kun Islamo (en okcidento oni ne povas sendistinge malpermesi uzon de burĥo aŭ burkao, se virino deziras tion) kaj kun hebreoj (la polemikoj post la ŝanĝo de la vendreda preĝo por ilia konvertiĝo ne agnoskas la veran faritan paŝon).


Benedikto la 16a  respondis al demandoj ankaŭ pri delikataj temoj el aktualaĵoj, kiel la skandalo pedofilio – kiu ege ŝokis lin pro ne antaŭsupozata vasteco - kaj la uzo de kondomoj – kiu, kiel akcentis la hodiaŭa noto de la gazetara salono - ne estas la vera maniero por venki Ho-I-Von, sed kiun oni povas pravigi en difinitaj, specifaj kazoj. En la intervjuo ne mankas ankaŭ pli facilaj temoj kiel lia vivostilo, liaj preferataj filmoj. Ekzemple, al demando pri liaj sentoj dum la papa elekto, Benedikto la 16a per ega simpleco respondis: “Verdire, mi esperis ke mi trovos pacon kaj trankvilon”. Ĉar li estis certega ke li ne ricevos la grandan respondecon. Entute la Papo respondis al ĉiuj demandoj per sincera kaj rekta dialogo, neniun demandon rifuzante – deklaris la intervjuinto. Kaj, ankoraŭ, pri la ĝenerala temo pri lia sanstato Benedikto la 16a klarigis: “Miaj fortoj malkreskas”, tamen li konfirmis, ke li partoprenos en la monda tago de la junularo en Madrido, venontsomere. “Dankon al Dio, ni estas ankoraŭ vivanta”.


En unu el la lastaj ĉapitroj estas demando el universala valoro: “Kion volas Jesuo de ni?”. “Li volas – respondis la Papo – ke ni kredu je Li. Ke ni lasu nin esti kondukataj de Li. Ke ni vivu kun Li, iĝante tiel pli kaj pli similaj al Li. “Ĝuste en la nuna tempo markita de skandaloj, ni spertis senton de malĝojego kaj doloro; ni spertis kiom mizera estas la Eklezio kaj kiom malsukcesas ĝiaj membroj en la sekvado de Jesuo Kristo. Sed ni devas esti konsolitaj de tio, ke la Sinjoro malgraŭ la malforteco de la homoj, ne forlasas la Eklezion, sed agas ĉiam pere de ĝi”.


VATIKANURBO. Ankaŭ en Vatikano, kiel en Germanio, estos fondaĵo dediĉita al la pensado de Benedikto la 16a. Venontan vendredon oni prezentos la fondaĵon dum gazetara konferenco. Iniciatita de eksaj studentoj de la Papo, la nova institucio celas disvastigi la verkojn kaj pensojn de la nuna Papo.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):