Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - Movadaj informoj - 2010-05-30, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 16: 12-15
Papo Benedikto: la mistero de la Triunuo - pri la venonto vizito al Kipro por renkonti reprezentantojn de la mezorientaj eklezioj
Maja leterkesto de Radio Vatikana (1-a parto)
Movada informo: Kondolencoj al Marija Belošević.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - Movadaj informoj

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, capitro 16a, versoj 12 ĝis 15

“En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: "Venos Li, la Spirito de la vero, Li gvidos vin al plena vero. Kaj Li anoncos al vi venontajn aferojn”.

La apostoloj lasis sin esti kaptitaj de malĝojo. Jesuo forlasos ilin kaj ili zorgas pro tio. Jesuo klarigas la profundan signifon de sia foriro: ĝi estas transformiĝo pli ol disiĝo, manifestiĝo pli ol kaŝiĝo. Jesuo kiu iras, estas Jesuo kiu sendas flanke de la Patro la Spiriton. Kaj la Spirito estas la eterna manifestiĝo de Jesuo, de la Filo de Dio fariĝinta homo por savi la homojn. La Spirito atestos per sia lumo kaj per sia amoforto, ke Kristo ĉiam ĉeestas kaj agas, ke Kristo ĉiam transdonas la Spiriton, por ke la Spirito konigu, ke la agado de Kristo estas agado de amo: amo de Li, kiu fordonis sin mem, amo de la Patro kiu donis Lin al ni. La Triunuo eminente manifestiĝas dum la transdono al la homoj de la Spirito de amo, por ke la homoj, amante sin kiel Kristo amis ilin, amu Dion kaj fariĝu intimaj kun la dia komunumo de amo.

 

Dimanĉe la 30an de majo 2010: bonvenon karegaj gefratoj al la elsendo en esperanto de RV. Ni prezentas la majan leterkeston, sed unue mallongan raporton pri la parolado de la Papo antaŭ la ĉi-matena anĝelusa preĝo. La mistero de la Triunuo solenata de la hodiaŭa liturgio kaj la baldaŭa apostola vojaĝo al Kipro, el forta ekumena signifo, estis du el la temoj al kiuj Benedikto la 16a dediĉis sian mediton antaŭ kaj post la Anĝeluso ĉi-matene.

La mistero de la Triunuo, simboligita de la krucosigno, resumas iusence la revelacion de Dio okazintan dum la paskaj misteroj: la morto kaj la resurekto de Kristo, lia ĉieleniro dekstre de la Patro kaj la elverŝo de la sankta Spirito prezentas rilatojn inter la Patro kaj la Filo kaj la sankta Spirito kiujn la homaj menso kaj lingvo ne taŭgas por priskribi. Kaj tamen la patroj de la Eklezio klopodis prezenti la misteron de Dio unu kaj triunua travivante ĝin en sia vivo per profunda kredo. En la krucosigno kaj en la nomo de la vivanta Dio enestas la anonco kiu estigas kredon kaj inspiras preĝadon, aldonis la Papo, substrekante sekve la centrecon de la pastreco por la disvastigo, pere de la sakramentoj, de la kredoveroj, kiuj fontas el la Triunuo.

Ankaŭ la sankta Parokestro de Ars memorigis tion al siaj fideluloj: “Kiu estis (tiu) kiu akceptis vian animon, li diris, ĉe via eniro en la vivon? La pastro! Kiu nutras ĝin por doni al ĝi la forton plenumi sian pilgrimon? La pastro! Kiu pretigos ĝin por aperi fronte al Dio? Ankoraŭ la pastro!”.

La Papo finis sian mediton antaŭ la Anĝeluso menciante sanktan Ilario de Poitiers, kiu dum la unuaj jarcentoj de la Eklezio preĝis por ke la kredo ricevita per la bapto restu en li rekta kaj nekontaminaciita ĝis la lasta spiro.

En siaj salutoj post la Anĝeluso la Papo memorigis la viziton kiun li faros al Kipro de la 4a ĝis la 6a de junio por renkonti la reprezentantojn de la mezorientaj Eklezioj, antaŭvide al la sinodo de la episkopoj okazonta venont-oktobre. “Mi petas – li diris en la angla lingvo – vian preĝon por la paco kaj la prospero de la tuta popolo de Kipro kaj ankaŭ por la pretigo de la speciala sinoda asembleo”.

Kaj nun ni transiru al la maja leterkesto. En majo ni faris 13 elsendojn kaj same 13 estos tiuj de junio. Ni ankaŭ informas ke estos en esperanto la dua biblia legaĵo de la latinlingvaj Sanktaj Mesoj de RV en la tagoj 3a, 11a, 24a kaj 29a de junio. Ni ripetas: 3an, 11an, 24an kaj 29an de junio. Por la realigo de la elsendoj kunlaboras Carlo Sarandrea kaj pastro Stefano Hawkes-Teeples.

La statistiko pri la majaj korespondaĵoj parolas pri 26 leteroj el 10 landoj. Post Ĉeĥa respubliko kun 9 leteroj sekvas Germanio (4), Pollando (3), Bulgario, Italio kaj Nederlando (po 2) kaj po unu letero venis el: Belgio, Francio, Hungario kaj Koreio. La retpoŝtaj korespondaĵoj estis 12. Entute la majaj korespondaĵoj estis 38.

Ni unue deziras danki pastron Lajos Kóbor kiu havigis al ni ekzempleron de la ĵus eldonita hungarlingva versio de la konata libro «Esperanto ĉu nova latino por la Eklezio?» de d-ro Ulrich Matthias. Ni aparte ŝatis la elegantan presadon, la ĝisdatigojn kompare kun la alilingvaj eldonoj kaj la ne malpli utilan poŝan formaton. Gratulojn al la realigintoj! Ni scias ke la libron oni sendis al ĉefaj katolikaj institucioj en Hungario.

S-ro John Murray estas kvakera esperantisto. El la arkivo de niaj elsendoj li aŭskultis nian iaman elsendon pri la kvakeroj kaj deziris esprimi sian komenton jene: «Mi dankas vin pro la klara priskribo de la kvakera vidpunkto. Vi donis tre rekoneblan bildon. Kompreneble mi povus kvereleti pri malmultaj esprimoj (ekz. oni neniam voĉdonas eĉ en kvakeraj aferkunvenoj sed anstataŭe oni atendas ĝis ni divenas la volon de Dio), sed se ĉiu esperantisto havus vian komprenon pri la kvakera vivo, mi estus tre kontenta».

Ni private respondis ke evidente estiĝis miskompreno. Ni estas tre dankemaj pro la pozitiva pritrakso kiun faris s-ro John Murray kaj ni certas ke ĝi iras laŭ la nobla celo de dialogado.

Dankon al s-ro Anton Kronshage el kiu alvenis raportoj pri aŭskulto de 16 elsendoj: preskaŭ ĉiuj, ekde aprilo ĝis la enpoŝtigo de la letero, la 13an de majo. Li ne aŭskultis la elsendon de la dekunua de aprilo, kiu estis tute dediĉita al la Mortotuko de Torino: certe Vi ĝojos, kara Anton, ricevi la tekston de tiu elsendo, kiun ni volonte, dankeme sendas al vi. Ni kore dankas lin ankaŭ pro la aldonitaj informiloj: kun scivolemo ni legis pri aranĝo por prezenti la italajn filmojn de la sesdekaj jaroj, kiuj apartenas al la tiel nomata «italeska komediado».

Karegaj gefratoj ni daŭrigos la leterkeston venontan dimanĉon. Ni fine deziras adresi niajn kondolencojn kaj fratan proksimecon al s-rino Marija Belošević, vicprezidantino de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista: hieraŭ posttagmeze mortis ŝia patrino, 68-jaraĝa. Ni kore salutas ŝin kaj ni invitas ĉiujn levi preĝojn por la animripozo de la patrino de Marija.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):