La funebra meso por pastro Duilio Magnani; liaj vivo kaj morto. - 2010-04-22, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Movadaj informoj

La funebra meso por pastro Duilio Magnani; liaj vivo kaj morto.

Bonvenon karegaj gefratoj al la elsendo en Esperanto de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 22an de aprilo 2010.

Okazis hodiaŭ posttagmeze en Rimini, Italio, la funebra rito por pastro Duilio Magnani, kiu forpasis antaŭhieraŭ, la 20an de aprilo. La funebran Meson celebris la episkopo de Rimini, mons-ro Lambiasi, kun aliaj 24 pastroj, je la ĉeesto de multegaj iamaj paroĥanoj de pastro Duilio kaj grupeto de esperantistoj. Ili plenigis la tutan preĝejon de sanktaj Johano kaj Paŭlo, eksa paroĥo de pastro Magnani, en la E-movado konata kiel la “Katedralo de la esperantistoj” pro la famaj mozaikoj en pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto. La preĝejo estis plenplena kaj oni staris ankaŭ ekster ĝi por aŭskulti la vortojn de la episkopo, kiu rememorigis la vivon de pastro Duilio, kaj ankaŭ sian lastan renkontiĝon kun li, kiam li donis al li la sanktoleadon: je la momento trapreĝi la “Patro Nia”’n pastro Duilio rediris dufoje “fariĝu via volo”. Multaj estis la kortuŝitaj fideluloj, kiuj ploris rememorante pastron Duilion.

Je la fino de la Meso la prezidanto de la itala katolikaj esperantistoj, Giovanni Daminelli, legis mesaĝon senditan de la prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Miloslav Šváček. Jen la teksto: “kun profunda malĝojo en la koro mi ricevis la sciigon, ke la Sinjoro, Reganto super la vivo kaj la morto, forvokis sian fidelan serviston, pastron Duilion Magnani, el la surtera valo de la larmoj en la eternan Patrujon. En la profunda humileco, spite de grandega ĉagreno pro la forpaso de nia karega kunfrato, kolego kaj sacerdoto, ni kliniĝu antaŭ la volo de Dio, kiu ĉi-marde plenumiĝis. Pastron Duilion Magnani ni konas kiel tre fervoran servanton de Kristo, nelacigeblan heroldon de Ĝoja Mesaĝo – la Evangelio – ne nur al siaj samlandanoj, sed ankaŭ ekster sia patrujo helpe de internacia lingvo Esperanto. Dum multaj jaroj li plenumadis prezidantan funkcion de IKUE. Kiel prezidanto de tiu ĉi internacia katolika organizaĵo li per sia fervora agado sukcesis atingi gravajn celojn, kies fruktojn la katolika tutmonda esperantistaro ĝis nun utiligas. Kiel ni perpreĝe akompanis la karegan pastron Duilion dum lia kalvaria vojo postsekvanta Jesuon Kriston, tiel ni plu memoros lin en la preĝoj, elpetante al li de la Dia Mizerikordo eternan ĉielan feliĉon. Nome de IKUE kaj nome de ĉiuj katolikaj esperantistoj, kiuj amis pastron Duilion, mi esprimas sinceran kaj profundan kondolencon. Nia karega pastro Duilio, mi dankegas vin por ĉiuj bonoj, kiujn vi tiel abunde dum via surtera vivo realigadis, kaj mi aliĝas al ĉiuj, kiuj vin perpreĝe akompanas: “Ripozon eternan donu al vi, pastro Duilio, la Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al vi, vi ripozu en la paco. Amen”. Miloslav Šváček, prezidanto de IKUE”.

Pastro Duilio Magnani naskiĝis en Misano Adriatico, 10 kilometrojn sude de Rimini , la dekunuan de junio 1928. Filo de malriĉaj gekamparanoj, li deziris studi kaj tiucele li eĉ almozpetis. Dum la dua mondmilito, li vizitis la mezgradajn lernejojn en Trento, kaj poste la gimnazion en Rimini. Li studis teologion ĉe la regiona Papa Seminario en Bolonjo, kaj pastriĝis la 28an de junio 1953 en Rimini. Post tri-jara helpopastrado, li iĝis paroĥestro en kampara vilaĝeto ĉe Rimini kaj samtempe dioceza Asistanto de la Virina Junularo de Katolika Agado. Ekde 1964 li paroĥestris en Rimini. En 2003, okaze de sia 75-jariĝo, laŭ la preskriboj de la kanona juro, li prezentis siajn demisiojn al la episkopo. Dum multaj jaroj li estis “spirita filo” de sankta Pio el Pietrelcina, gvidante multajn pilgrimojn al San Giovanni Rotondo kaj havante personajn kontaktojn kun la estonta sanktulo. En 1969 Pastro Magnani eltenis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Ekde tiam li dediĉis sian tutan liberan tempon al la Esperanto-movado. En 1979 li iĝis Prezidanto de IKUE, kaj dum la jaroj li estis reelektita, ĝis 1995, kiam li rezignis je la prezidanteco, interalie pro episkopa ordono. La jaroj de lia esperantisteco estis tiuj dum kiuj, dank’al lia senlaca, insista agado, la ĝenerala kaj la katolika movadoj havis gravajn atingojn: oficiala agnosko de IKUE fare de la Sankta Seĝo; oficiala aprobo kaj posta eldono de la roma Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festotagoj en Esperanto; aĉeto de roma sidejo por IKUE; esperantlingvaj salutoj de la Papoj je Kristnasko kaj Pasko. Por la movado lia agado estis impona: helpo kaj asisto al orienteŭropaj esperantistoj; bonfara agado favore al esperantistoj de la evoluontaj landoj; la realigo de la plej vastaj esperant- kaj itallingvaj – kaj lastatempe ankaŭ Rimin-dialektaj - artaj mozaikoj en la preĝejo de Rimini; gastigo de pluraj Esperanto-kongresoj, kunlaboro kun Akademio Internacia Sanmarina, kontaktoj kun gravuloj de la civila kaj religia mondo, delegiteco de UEA, kiu nomumis lin honora membro en 2005, kaj distingis lin en 2007 per la prestiĝa premio Onisaburo Deguchi. La monon de ĉi tiu premio pastro Magnani alcelis por la presado de E-gramatiko en la malagasa lingvo.

 

En 2004 li starigis la Rimini'an Esperantistan Centron, Ekumenan kaj Solidarecan (sigle CERES) por realigi tre intensan bonfaran agadon en Afriko kaj aliaj kontinentoj, pere de la uzo kaj disvastigo de Esperanto kiel neŭtrala rimedo de interkomunikado kontraŭ la altrudo de la lingvoj de la koloniistoj. Tiujn solidarecajn intervenojn daŭrigos Fondaĵo, kiun li kreis kelkajn monatojn antaŭ ol forpasi.

Malgraŭ malkovro antaŭ 2 jaroj de kancero kiu atakis lian stomakon kaj la hepaton, li tamen ne interrompis sian intensan agadon: li vizitis por plia kaj lasta fojo Afrikon februare de 2009.

Dum la lastaj semajnoj la disvastiĝo de la tumoraj metastazoj ne plu ebligis al li nutradon: li estis portita al hospitalo en Rimini, en kiu li mortis antaŭhieraŭ, la 20an de aprilo, post longa dolorplena agonio, kiu konsumis lian korpon, kvankam li estis klarmensa ĝisfine. Liaj lastaj vortoj estis: “Sinjoro, venu alpreni min ĉar mi ne plu eltenas”. En la lasta vivominuto, laŭ la atesto de lia nevo, li fikse rigardis la Krucon fronte al si, malfermegis la okulojn kvazaŭ li vidus iun aŭ ion kaj post du longaj, profundaj spiroj, li forpasis.

Ni rememoris pastron Duilio Magnani.

Estu laŭdata Jesuo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):