La Mortotuko de Torino - 2010-04-11, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 20: 19-31
Solena elmontro de la Mortotuko de Torino; la historio de la Mortotuko: mistero por la scienco, granda simbolo de la pasiono de Kristo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso

La Mortotuko de Torino

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro 20, versoj 19 ĝis 31
Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
La hodiaŭa meditaĵo venas el la lasta Anĝeluso de papo Johano Paŭlo la 2a. La hodiaŭa paĝo de la Evangelio laŭ Johano substrekas, ke la Resurektinto, vespere de tiu tago, aperis al la Apostoloj kaj “montris al ili siajn manojn kaj sian flankon”, tio estas, la signoj de la doloriga pasiono markitaj laŭ neforigebla maniero sur lia korpo ankaŭ post la resurekto. Tiuj glorplenaj plagoj, kiujn Li ok tagojn poste tuŝigis al la nekredema Tomaso, malkaŝas la mizerikordon de Dio, Kiu “ tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon”. Ĉi tiu mistero de amo staras je la centro de la hodiaŭa liturgio de la unua post paska dimanĉo, dediĉita al la kultado de la Dia Mizerikordo. Al la homaro, kiu foje aspektas perdiĝinta kaj regata de la povo de malbono, egoismo kaj timo, la resurektinta Sinjoro proponas donace sian amon, kiu pardonas, repacigas kaj remalfermas la animon al la espero. Ĝi estas amo, kiu konvertigas la korojn kaj donas la pacon.

Bonvenon karegaj gefratoj. Komenciĝis hieraŭ en la Katedralo de urbo Torino (Italio) la solena elmontro de la Mortotuko, okaze de la vizito kiun Benedikto la 16a faros al tiu urbo la venontan duan de majo. La elmontro daŭros ĝis la 23a de majo, kaj jam okazas tio, kion oni prognozis: al Torino alvenas multegaj fideluloj. Ni dediĉas la hodiaŭan elsendon al la historio de la Mortotuko de Torino, ekde jarcentoj mistero por la scienco, defio por la inteligento kaj granda simbolo de la Pasiono de Kristo, por la kredantoj.
Ĝi estas tuko el lino kun formo de fiŝo-vosto, vasta kvar komo kvardek unu metroj oble unu komo dek tri. Ĝi surhavas du-flankan bildon de viro submetita je diversaj torturoj kaj fine krucumita. En la supra kaj malsupra partoj la bildon markis la spuroj de brulego. Laŭ historia tradicio temas pri la tuko menciita en la evangelioj, kiun oni uzis por ĉirkaŭvolvi la korpon de Jesuo en la tombo. Ĉi tiun tradicion, malgraŭ la multaj kontrol-komparoj el sciencaj esploroj, oni ne povas deklari definitive pruvita. Tutcerte, male, pro la karakterizoj de ĝiaj sur-spuroj ĝi estas rekta kaj tuja memorigilo kiu helpas kompreni kaj mediti la dramoplenan realaĵon de la Pasiono de Jesuo.
La jur-medicina esploro de la bildo sur la Mortotuko evidentigis kiel la viro envolvita en ĝi estis submetita je batoj antaŭ la morto. En la vizaĝo oni rimarkas ŝveliĝojn kunligeblajn kun hematomoj, aparte en la dekstra parto, kaj signojn de vundoj je la arkoj super la okuloj. Sur la frunto, el la nuko kaj laŭlonge de la haroj oni vidas markojn de sango-fluoj el etaj vundoj: tiaj vundetoj – kiuj ĉirkaŭas la kapon – ŝajnas kaŭzitaj de la meto sur la kapo mem de kasko kun multaj pikiloj. Je la centro de la frunto sango-makulo – estigita de tranĉo de vejno – havas karakterizan formon de renversita “tri”, laŭ la faltoj de la frunto. Sur la supraj membroj aperas longaj sangofluoj laŭlonge de la antaŭbrakoj kaj la surmeto de la maldekstra sur la dekstra mano.
En la maldekstra pojno oni rimarkas sango-makulon kun du diverĝaj fluo-direktoj, pro la diversaj pozicioj kiujn la kondamnito havis sur la kruco: staranta aŭ falinta. La vundo el kiu fontis la makulo multe altiras atenton, pro ĝia lokiĝo: ne en la man-kavo - laŭ la tradicia ikonografio de la krucumado – sed en la pojno, pro motivoj ligitaj al pli firma alnajligo de la supraj membroj al la ligno de la kruco.
Sur la malsupraj membroj klare aperas la karakterizaj signoj de skurĝado kaj skrapoj je la genuoj. La dekstra plando estas klare markita; de tiu maldekstra oni vidas nur la parton de la kalkano: tio konjektigas surmeton de la maldekstra sur la dekstra piedo kaj la uzon de nur unu najlo por la krucumo. Ĉi tiun hipotezon subtenas la ĉeesto de unu truo el kiu eliris la najlo en la dekstra plando. Sciencaj analizoj de 1981 trovis sur la fadenoj de la teksaĵo spurojn de homa sango, grupo AB. Aliaj esploroj konstatis la ĉeeston de polenoj de 50 diversaj plantoj, ne nur eŭropaj sed ankaŭ palestinaj kaj de Anatolio.
Unu el la karakterizoj de la mortotuka bildo estas ĝia “negativeco” kiun malkovris la unua fotografio 1898: je la momento de la rivelado de la fotografiaj plakoj aperis la reala bildo, ĉar la etenditaj partoj de la vizaĝo fariĝas helaj kaj tiuj malpli etenditaj, malhelaj: oni do povis vidi por la unua fojo la veran aspekton de la viro de la Mortotuko. Alia grava karakterizo estas la “tri-dimensieco” realigita per ciferigo, kio ebligas “vidi” ĉiujn torturojn suferitajn de la kondamnito, tute kompareblajn kun tiuj suferitaj de Jesuo laŭ la evangelioj.
La unuaj dokumentitaj atestoj pri la Mortotuko komenciĝas aperi duone de la dek kvara jarcento, kiam franca kavaliro metas la tukon en la kapelon de sia teritorio. En 1418 unu el liaj praidoj - Marguerite de Charny - forprenis la tukon kaj kunportis ĝin kun si por savi ĝin kontraŭ la “centjara milito”. Post multaj translokiĝoj en 1453 ŝi donas la linaĵon al familio Savojo, kiu metas ĝin en la la kapelon de la Kastelo de Chambery, kie ĝi restis de 1502 ĝis 1578: dum tiu periodo okazis la menciita brulego, pro kiu oni faris la unuan restaŭradon de la tuko: monakinoj metis triangulojn de linaĵoj por kovri la truojn estigitajn de la brulantaj gutoj de la fandita arĝenta kesto en kiu la mortotuko estis konservata.
En 1578 duko Emanuelo Filiberto de Savojo portis la tukon al Torino, urbo kiu fariĝis ekde tiam ĝia definitiva sidejo. En 1983 la lasta reĝo de Italio, Umberto la dua de Savojo, testamente postlasis la tukon al la Sankta Seĝo. En 1997 estis brulego en la Kapelo de la Mortotuko, sed la linaĵo tute ne estis tuŝita de la fajro ĉar ĝi estis protektita de dikega kontraŭkugla kristalo.
Komence de la jaroj 2000aj evidentiĝis la neceso realigi restaŭradon por la konservo de la Mortotuko: oni forigis la organikajn elementojn, oni forigis la flikojn metitajn en 1534 kaj oni aranĝis la konservon de la Mortotuko ne plu kunvolvita sed sternita.
Dum la lastaj cent jaroj ĝi estis publike montrata ok fojojn. Por la nuna elmontro nur pere de Interreto anonciĝas pli ol unu miliono kaj tricent mil pilgrimuloj, eĉ el Antarkto. Oni atendas ankaŭ multajn ortodoksulojn, kiuj deziras partopreni en evento de granda ekumena signifo.
Ni parolis pri la Mortotuko de Torino ekde hieraŭ ĝis fino de majo elmontrata al la fideluloj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):