Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - 2009-08-23, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 6 : 60-69
La sklavkomercado: Internacia tago de rememoro, konciza historio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj

El la Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉapitro 6a, versoj 60 ĝis 69
En tiu tempo Jesuo diris: «Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon». Kaj multaj el la disĉiploj de Jesuo diris: «Neebla estas lia aserto; kiu povas ĝin aŭskulti?». Dum tiu momento multaj disĉiploj forlasis Lin.
Por tiuj kiuj aŭskultis Lin, la vortoj de Jesuo ŝajnis netolereblaj. Eĉ kelkaj el la disĉiploj de Jesuo forlasas lin. Rifuzi tion, kion Dio petas de ni, estas eterna homa tento, jam ekde la antikvaj tempoj. Dio ofte petas al ni fari pli ol ni povis fari antaŭe. Li invitas nin vivi laŭ la fido kaj tio ofte estas timiga vivovojo. Do ofte ni hezitas aŭ unue rifuzas. Sed Dio laŭ sia graco tre ofte donas alian okazon akcepti la inviton. En la hodiaŭa legaĵo, Sankta Petro, kiu mem foje miskomprenis la dian volon, proponas la plenan, malfermitan respondon al la malfacilaĵoj kiujn oni povas renkonti sekvante Kriston: "Sinjoro, al kiu ni iru? Nur vi havas vortojn de eterna vivo”. Dio donu al ni ĉiuj la gracon respondi tiel same.
..............................................................................
Dimanĉon la 23an de aŭgusto 2009: bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de RV. Soleniĝas hodiaŭ la internacia tago starigita de UNESKO por la memorigo de la sklav-komercado kaj de ĝia nuligo. La tago estas solenata ĉiujare en la datreveno de la ribelado de la sklavoj, okazinta en la nokto inter la 22a kaj la 23a de aŭgusto 1791 en insulo Sankta Domingo. Al la viktimoj de tiu fikomercado estas dediĉita de UN alia internacia tago, la 23an de marto. Sed kial komenciĝis kaj kiel evoluis tiu sklav-komercado, kiu entute konsistigas honton de la kristanaj popoloj?
Fine de la 15a jc. la eŭropaj ŝtatoj komencis starigi koloniojn en Ameriko, por certigi al si ekonomiajn avantaĝojn ĉefe el la kultivejoj; poste, per la portugalaj kolonioj en Brazilo aldoniĝis la minejaj riĉofontoj. Necesis, do, granda nombro da laboristoj, kaj komence la eŭropanoj laborigis la indiĝenojn. Sed la malsanoj alportitaj de la eŭropanoj mem estigis la morton de miloj da indiĝenoj, kiuj ne estis fizike fortaj kontraŭ malsanoj por ili mortigaj. Krome ili estis tro malfortikaj por terkultivado aŭ por la laboro en minejoj: la nigruloj de Afriko, male, estis pli fortikaj kaj kapablaj rezisti kontraŭ pezaj laboroj.
Tiuj, kiuj komencis la deportadon de centoj da miloj da nigruloj el Afriko al Ameriko, estis la portugalanoj, jam post la unuaj kontaktoj kun la loĝantaroj de Gvineo. La nigrulojn oni rabis en Okcidentafriko, kie eblis ankaŭ aĉeti ilin (ĉar la afrikaj reĝoj ekkomprenis la profitocelan utilon de tiu merkato kaj komencis partopreni en ĝi). La golfon de Gvineo oni nomis "la golfo de la sklavoj": tie oni aranĝis verajn aŭkciojn por la vendado de sklavoj. Sekvis la enŝipiĝo por transporto al Ameriko.
Por malkreskigi la kostojn, la ŝipoj estis superloĝataj, en teruraj kondiĉoj, kaj oni ofte uzis malnovajn ŝipojn kiuj rompiĝis dum la vojaĝo. Plejparte la sklavoj mortis dum la navigado: averaĝe la forpasoj konsistis el 50 ĝis 70% da transportataj sklavoj. Oni elŝipigis ilin en Ameriko, kie ili estis disvendataj en la foirejoj. La ŝipoj revenis orienten al la eŭropaj merkatoj, ŝarĝitaj per sukero, kotono, kafo, tabako kaj rumo. Ili elŝipigis ĉi tiujn varojn, kaj ŝarĝiĝis per varoj por alporti al Afriko interŝanĝe de sklavoj. Tiel kompletiĝis la tiel nomata “fikomerca triangulo”.
Ne ekzistas precizaj statistikoj pri kiom da sklavoj estis alportitaj trans la Oceano al Ameriko: la ciferoj varias inter 9 ĝis 12 sed eĉ 20 milionoj da homoj.
Se la sklavkomercado estis plejofte laŭleĝa, tamen ne mankis protestoj kaj kondamnoj. La Papoj per propraj buleoj kondamnis tiun praktikon. Oni menciu ekzemple la buleojn de Paŭlo la 3a (1537) ĝis la enciklikoj de Leono la 13a (1888). Al la lukto kontraŭ sklav-komercado aliĝis ankaŭ la kvakeroj de Britio kaj Usono, la eksaj sklavoj kiuj ricevis okcidentan edukadon kaj la francaj revoluciuloj. Ekstaris la unuaj bazoj de tiu kiu estos longdaŭra lukto.
La deklaracio pri la rajtoj de la homo kaj de la civitano, formulita dum la franca revolucio, formale nuligis sklavecon, kvankam la fi-komercado daŭris dum pluraj jardekoj, kun unu sola diferenco: ĉar ĝi estis malpermesata kaj kaŝa, la prezoj de sklavoj ege kreskis.
En 1772 aboliciis sklav-komercadon Danlando. Sekvis Anglio en 1807, Hispanio en 1820, Usono en 1865 kaj, laste, Brazilo kaj Kubo en 1888. En 1926, la tiama Societo de la Nacioj oficiale dekretis la finon de la sklavkomercado kaj de la sklaveco en la tuta mondo.
La nigruloj sklavoj en la Nova Mondo trovis defendantojn kaj helpantojn en kelkaj misiistoj. Unu el ili estis patro Sandoval. Li aktivis en la haven-urbo Kartageno, en la nuna Kolombio, kie la nigruloj estis elŝipigataj por disvendo en preskaŭ la tuta kontinento. Li jene denuncis la sklavigadon kaj malhoman traktadon de la nigruloj: post mencio ke ĉiujare alvenis 12 aŭ 14 ŝipoj, plenaj je sklavoj, pastro Sandoval priskribas la sentojn de la transportataj sklavoj: “ili sentas tiom da aflikto kaj ĉagreno pro la imago, ke oni ilin transveturigas, por fari el ili oleon, aŭ por manĝi ilin . Ili alvenas kunpremitaj, malpuraĉaj, mistraktataj: sesope kun feraj ĉeneroj ĉirkaŭ la kolo, duope kun metalringoj ĉe la piedoj, tiel ke de la piedoj ĝis la kapo ili estas tute ligitaj. Sub la ferdeko, enŝlositaj de ekstere, ili vidas nek sunon nek lunon. Ili manĝas, unu fojon ĉiutage, ne pli ol unu telereto da maizfaruno, aŭ nekuirita milio, kaj kune unu kruĉeton da akvo, kaj nenion plian, krom bastonbatoj, skurĝobatoj kaj fi-vortoj. Sekve de tia traktomaniero ili alvenas skelete malgrasaj. Post la alteriĝo, ili estas pelataj nudaj en grandan korton, kie kunvenas sennombraj homoj: kelkaj por profito, aliaj pro scivolo, ceteraj por kompati; ĉi-lastaj estas la misiistoj, kiuj, malgraŭ ĉia rapideco, ĉiufoje trovas kelkajn jam mortintaj”.
Alia defendanto kaj helpanto de la sklavigitaj nigruloj estis la hispana jezuito sankta Petro Klaver. Ankaŭ li aktivis dum 40 jaroj inter la 16a kaj 17a jarcento, en Kartageno. Kiam li estis 34-jara, li skribis en sia taglibro: “Ĝismorte mi devas dediĉi min al Dia servo, kiel lia sklavo”. Kaj kiel servi Dion? Servante la sklavojn. Sian programon li esprimis per la subskribo: « Petro Klaver, porĉiama sklavo de la Afrikanoj».
Vi aŭskultis specialan servon pri sklav-komercado.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):