Festo de la Ĉielenpreno de Maria - 2009-08-15, sab Radio Vatikana - Esperanto
Luk 1,39-56. Vortoj de la Papo pri la hodiaŭa festo. Noto pri la mariala pilgrimloko de Ĉenstoĥovo (ĝia historio, esperantistaj aranĝoj en ĝi).

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Festo de la Ĉielenpreno de Maria

El la Evangelio laŭ Sankta Luko, ĉapitro unua, versoj 39 ĝis 56
En tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo; kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton. Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.
Bonvenon, karegaj gefratoj, al nia ekstervica elsendo en la hodiaŭa festo de la ĉielenpreno de Maria, la 15an de aŭgusto 2009. Hodiaŭ matene la Papo celebris Meson en la paroĥo de sankta Tomaso el Villanova, en Castelgandolfo. Por la 5a fojo Benedikto la 16a gvidis la ritojn de la ĉielenpreno de Maria, la plej malnova mariala festo. Benedikto la 16a invitis rigardi la konsolodonan kredoveron pri la ĉielenpreno de Maria korpe kaj anime: post la sufero, la glorado, transformiĝo kiu koncernos ĉiun homan estulon kaj la tutan universon.
Kaj antaŭ la Anĝeluso la Papo deziris spirite unuiĝi interalie al la episkopoj kaj fideluloj, kiuj ariĝis hodiaŭ sur la Hela Monto, Jasna Góra, en Pollando. Fakte laŭ la tradicio la pilgrimuloj el Varsovio atingis tiun faman pilgrimlokon en Ĉenstoĥovo: temas pri la plej malnova kaj fama pilgrimo kiu okazas ekde 1711. Al la ĉenstoĥova Hela Monto ni dediĉas la hodiaŭan elsendon.
“Estas loko sur la tero kien ni pilgrimas plu”, diras la fama religia kanto Nigra Madono: tiu loko, la Hela Monto estas ekde ses jarcentoj la plej granda Maria-sanktejo de Pollando, en senĉesa ligo kun la historio de la pola nacio, kiel ĉefa kult-centro de Maria Reĝino de Pollando, kiel monaĥejo - hejmo de la Patroj Paŭlanoj - kaj ankaŭ kiel fortikaĵo. Ĉiujare pilgrimas tien multaj kredantoj por preĝi antaŭ la mirakla bildo de la Dipatrino Maria, la Nigra Madono. La piedirantaj pilgrimoj okazas de junio ĝis septembro, kun trairo ankaŭ de centoj da kilometroj, laŭlonge de 50 itineroj el la tuta Pollando: la plej longa el ili konsistas el 600 kilometroj. Tiu el Varsovio, pri kiu ni parolis, longas 243 kilometrojn kun 9 etapoj. Ĝi atingas Ĉenstoĥovon ĝuste en la hodiaŭa tago. Partoprenas ne nur poloj, sed ankaŭ kredantoj el aliaj landoj.
La sanktejo okupas areon de ĉirkaŭ kvin hektaroj. La fortikigitan parton oni komencis konstrui en la 17a jarcento, por defendi la monakejon: en ĝi konstante viglis armea garnizono. En 1655 dum du monatoj Jasna Góra rezistis kontraŭ la sieĝado de la svedoj. En la jaroj 1770-1771 ĝi estis okupita de la trupoj de la Konfederacio de Bar (pole: Konfederacja barska) kiuj tie sin defendis kontraŭ la rusoj. En 1809 la monakejo rezistis kontraŭ la sieĝado de la aŭstrianoj, sed kvar jarojn poste ĝi kapitulacis fronte al la rusa armeo.
La pilgrimloko estas ankaŭ grava kultura centro: ĝia biblioteko posedas pli ol 40mil valorajn manuskriptojn. Norde, okcidente kaj sudokcidente apudas ĝin parko. Sude troviĝas la impona ĉefa enirejo. Oriente situas libera placo, kiu servas por aranĝoj kun multaj vizitantoj. La kulto al Maria havas sian esprimon en specifa honoro al la bildo de la Ĉenstoĥova Madono.
La ovalo de la vizaĝo posedas koloron de bruligita tritiko: la Nigra Madono. Du gravaj cikatroj sur la dekstra vango estas postsignoj de la bandita bild-profanado en la jaro 1430. Robo kaj mantelo de la Dipatrino havas malhelbluan koloron. Ĝin ornamas oraj trifolioj. Super la frunto de la Virgulino estas sespinta stelo. Karminan koloron havas la robo de la Jesu-infano, kovrita dense per senbrila ora tridesegna ornamaĵo. Palblua estas la tuta bildfono.
Ĝiaj dimensioj estas: alteco 122,2 cm; larĝeco 82,2 cm. La origina pentraĵo probable aperis en la 6-a aŭ 7a jarcento. La nuna prezentiĝas en la stato, kiun ĝi havis post la renovigo en 1430-1434, post la bild-profanado. Riĉajn ornamaĵojn posedas la bildo, nome du orajn kronojn, donacon de Sankta Papo Pio la 10a kaj arĝentajn gravuritajn ladfoliojn kovrantajn bildfonon kaj robon garnitan per juveloj.
Legendo atribuas la bildon al Sankta Luko, kiu faris du pentraĵojn: unu estas tiu konservata en Bolonjo, Italio. La alia estis unue portita al Konstantinopolo kaj metita en templon fare de imperiestro Konstanteno. Poste oni donacis ĝin al la rusa princo Leono, kiu portis ĝin al Rusio kie, pro la multaj mirakloj, ĝi ricevis intensan honoradon. Dum la milito startigita de Kazimiro la Granda la pentraĵon oni kaŝis en la kastelo de Belzo kaj fine liverita al la princo de Opole. Legendo rakontas ke dum la sieĝado de Belzo fare de tataroj kaj litovoj, iu armeano per sago damaĝis la belegan vizaĝon de la Virgulino kaj ke post la malrespektego, densa nebulo abrupte aperis, tiom ke la sieĝantoj povis esti facile venkitaj de la trupoj de la Princo. Aliaj tekstoj tamen diras ke, je la fino de la regado de princo Ladislao la bildon oni metis en ĉaron por esti transportita al Silezio, sed, kun ĉies mirego, la ĉevaloj, kvankam plurfoje skurĝitaj, ne moviĝis. Oni aljungis pliajn ĉevalojn, sed senrezulte. Tial la princo surgenuiĝis kaj promesis transporti la bildon sur la monteton de Ĉenstoĥovo, en eta preĝejo el ligno. Poste li konstruigis bazilikon samloke kun monakejo por la ermitaj fratuloj de la ordeno de sankta Paŭlo, de li vokataj el Hungario.
Sed la travivaĵoj de la Nigra Madono ne finiĝis. En 1430 okazis la plurfoje menciita bild-profanado, fare de kelkaj sekvantoj de Johano Hus, kiuj atakis kaj prirabis la monakejon. La bildon oni tranĉis kaj trapikis. La gravajn damaĝojn klopodis rebonigi la urba konsilantaro per interveno kiu estis tute eksterordinara en tiu epoko, kiam la arto de restaŭrado estis nur je la komenco. Jen kial ankoraŭ hodiaŭ eblas vidi la tranĉojn sur la vizaĝo de la Virgulino.
En la libro de la mirakloj de la Monakejo estas listigitaj eĉ 1300 mirindaĵoj, precize aŭtentikigitaj. Multegaj estas la vot-oferoj, inter kiuj estas la zono de la sutano de Johano Paŭlo la 2a, traborita de kuglo en placo sankta Petro dum la atenco de la 13a de majo 1981.
Ni finu menciante la ligitecon de Ĉenstoĥovo kun multaj esperantistaj aranĝoj. Dum pli ol 30 jaroj okazis tie preĝo-renkonto de esperantistoj, ne nur el Pollando. Memorindas krome la 2 IKUE-kongresoj: en 1977 (kiam la tiama kardinalo Karol Wojtyła, estonta Johano Paŭlo la 2, devis mescelebri en esperanto: la Meso poste ne okazis pro funebra evento) kaj en 1987.
Krome, sur la Hela Monto por la unua fojo, Papo parolis en Esperanto dum publika ceremonio: tio okazis kadre de la monda junulara tago: la 14an kaj 15an de aŭgusto 1991, kiam Johano Paŭlo la 2a uzis ankaŭ Esperanton por bonvenigi kaj poste adiaŭi la pli ol unu milionon da ĉeestantaj gejunuloj.
Karegaj gefratoj, ni parolis pri la pilgrimloko en Ĉenstoĥovo.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):