Propra atesto: el Sai Baba al Kristo (P. Cadei) - 2009-08-13, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Propra atesto: el Sai Baba al Kristo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Propra atesto: el Sai Baba al Kristo (P. Cadei)

Bonvenon, karegaj gefratoj, al nia elsendo en Esperanto de ĵaŭdo la 13an de aŭgusto 2009. Por nia semajno rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei hodiaŭ ni prezentos la resumitan ateston de junulo, kiun ni nomos Marko. La eseo titoliĝas el Sai Baba al Kristo.

Dum ĉirkaŭ kvin jaroj mi estis membro de sekto kiu siamaniere aliĝis al la religio de Sai Baba, hindo kiu sin deklaras avataro, kvazaŭ enkarniĝo de Dio. Plej granda parto de la disĉiploj de Sai Baba apartenas al granda asocio tre disvastigita tra la mondo. Mi male apartenis al malgranda, aparta sekto, el kelk-centoj da membroj, kiu laŭdire ricevis la mesaĝojn kaj viziojn de Sai Baba, tute sendependa de la granda kaj pli konata internacia organizaĵo de anoj de Sai Baba. Celo de la sekto estis la preĝado por la suferanta homaro.

La noblaj celoj, la varma akceptado, la bona intenco de la personoj kiujn mi rekontis, la mirinda ebleco tiel intime kontakti kun Dio, kaj, aldone al tio, la antaŭnelonga aliĝo de kelke el miaj parencoj, allogis ankaŭ min mem aliĝi al la sekto. Mi, kvankam el katolika familio, kaj do baptita kaj konfirmaciita, ne praktikis la kulton, kaj mi konis preskaŭ nenion pri mia religio.

Bedaŭrinde, dum la tempo pasis, la insista cerbo-lavo per tiuj mesaĝoj, pli kaj pli konvinkis min ke la enhavo de evangelio ne estas vera, ĉar ĝin manipulis la kristana pastraro, kaj ke Jesuo estis homo kiel la ceteraj, kaj ke la doktrino pri la reenkarniĝo estas pruvita. Dumtempe tamen malkaŝiĝis la negativaj flankoj de la sekto: ties medio estis fermita, kaj havigis amon kaj protekton nur al tiuj kiuj submetiĝis tutece al la reguloj.

Laŭgrade ke la tempo plu pasis, la rigora plenumo de la reguloj, kiaj vegetaranismo, rezigno al fumo, al alkoholaĵoj, periodaj pilgrimoj en Hindio, la deviga sekreteco pri tio kio okazas interne de la sekto, fariĝis plej grava el ĉio ajn. Al ni estis permesite iel ajn kontakti tiujn, kiuj forlasis la sekton, kiujn oni nomis ribeluloj, kontraŭuloj, disidentoj ktp.

Estiĝis plia kaj plia dependo el la "dia mesaĝo", kiun la gvidanto ricevis kaj el tiu "orakolo" dependis gravaj decidoj, kiel kuraci malsanojn per kuracistoj aŭ per speciala pulvoro nome "vibuti", speco de cindro materiigita de Sai Baba, eĉ koncerne tre gravajn malsanojn; eĉ la elekto de la profesio, aŭ la nomo de siaj filoj estis decidoj kiuj dependis de la mesaĝo.

Ĉe ĉiuj konstateblaj malkoheraĵoj de la mesaĝoj, la prognozoj kiuj ne efektiviĝis, la promesoj kiuj ne plenumiĝis, oni respondis ke pri tio kulpas la petanto, kiu ne havas sufiĉe da kredo. Entute, se oni ne forprenis de ni monon (escepte de la kostoj por pilgrimoj en Hindio), oni rabis de mi plej valoran bonon, nome la liberecon pensi kaj agi, krom forpreno de la kredo en Dio de amo kaj kompato, kiun anstataŭigis falsa Dio, senkompata, kiu redonas nur proporcie de tio, kion oni al li oferas. Mi decidis forlasi tiun religion, kaj per tio, laŭ la reguloj de la sekto, mi faris la "plej gravan kulpon, kiun homo povus plenumi".

Mi estis malespera, ĉar mi ne plu havis la vivan subtenon, kiun la sekto donis al mi, kaj min turmentis gravaj krizoj de anksio. Bonŝance la Sinjoro al mi renkontigis tre dolĉan knabinon, kiu vizitis la katolikan komunumon de la Renoviĝo en la Sankta Spirito. Ni estis enamiĝintaj, sed, pro mia vivo-maniero, nia fianĉeco estis finita kelke da monatoj antaŭ ol mi forlasis la sekton. Mi petis ŝian helpon, kaj mi ricevis de ŝi kaj de ŝia komunumo la tutan senprofitan amon kaj akcepton, kiun mi bezonis. Ili kaj la pastroj kiujn mi ekkonis, amis min, ne ĉar mi estas homo por konverti al ilia kredo, sed nur por mi, kia ajn mi estas. Tial mi konis la veran amon, tiun de Kristo; tiun amon mi sentis en la fratoj kiuj amis min, kaj en la Eklezio, kiu min akceptis kiel patrino.

Mi decidis verki tiun ĉi ateston, ĉar espereble ĝi povos eviti ke aliaj personoj aliĝu al diversa-specaj sektoj. Krome mi volas atesti ke tre facilas la risko ke onin allogas magiistoj, astrologoj, homoj kiuj deklaras sin en kontakto kun Dio kaj do kapablaj koni pasintajn kaj prognozi estontajn eventojn, sed fakte, per dusenca parolmaniero, kaj per iom da psikologio, nur elprofitas la problemojn kaj suferojn de la personoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):