Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2009-08-09, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 6 : 41-51
Kiam homoj forgesas Dion: sanktaj Edith Stein kaj Maksimiliano Kolbe
Inaŭguriĝis nova linio de la berlina subtera fervojo; malsameco inter la rajtoj de indiĝenoj kaj la vera situacio; grava renkontiĝo en Kongolando survoje al paco en la regiono; Kenjo anstataŭigas mortopunon per dumviva karcero; malario reaperis en Kamboĝo; pozitive progresas repaciĝo en Niĝerio; epidemio de disinterio en Nepalo malhelpas hinduistan feston.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

El la Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉapitro sesa, versoj 41 ĝis 51
En tiu tempo la judoj murmuris pri Jesuo, ĉar Li diris: “Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo”.
La kerno de la eldiro de Jesuo estas, ke la Ĉielo, la Mistero de Dio, ĉeestis tie, meze de ili. En Li la Ĉielo ne plu estis dividita de la tero. Tial, la tero de ilia konkreta homeco denove havis en Li, Ĉielon. Ĝi estis la anonco pri la fino de la mizero de tero sen Ĉielo, de homaro sen Dio. La tri verboj «veni al Li», «kredi je Li» kaj «manĝi la panon» kiu estas Li, estas tri fazoj de la remalfermo de la tero al la Ĉielo. Neniu povas iri al Kristo se la Patro ne tiras lin (Joh 6,44). Oni ne povas kredi je Li krom per la Sankta Spirito (1Kor 12,3). Oni ne povas partopreni en Lia korpo kaj Lia Sango sen antaŭa tranformiĝo kaj konformiĝo al Li. Ĉion tion Jesuo nomas per difino kiu ne plu apartenis al la tero: «la eterna vivo». Iri al Li, kredi je Li, manĝi la Panon kiu malsupreniris el la Ĉielo estas por ni, ĉi tie kaj nun, la «eterna vivo».
..........................................................................................
La naziistaj koncentrejoj, ekstremaj simboloj de malbono kiel la nunepoka niĥilismo, montras la terurajn riskojn, kiuj staras fronte al la homo, kiam li forgesas Dion: tiel parolis Benedikto la 16a antaŭ la dimanĉa anĝeluso en Kastelgandolfo. La Papo meditis pri kelkaj sanktuloj kiujn la liturgio de la nunaj tagoj memorigas: Edith Stein kaj Sankta Maksimiliano Kolbe, ambaŭ mortigitaj en la koncentrejo de Aŭŝvic/Oŝvienĉim: ili atestis sian kredon je Kristo ĝis la martiriĝo.
La naziistaj koncentrejoj, samkiel ĉiuj ekstermejoj, povas esti taksataj ekstremaj simboloj pri malbono, pri la infero kiu aperas surtere kiam la homo forgesas Dion kaj volas anstataŭigi Dion prenante el Li la rajton decidi kio estas bona, kio estas malbona, doni la vivon kaj la morton.
Bedaŭrinde, rimarkigis la Papo, ĉi tiu malfeliĉa fenomeno ne limiĝas je koncentrejoj: ili estas la kulmina punkto de granda kaj disvastiĝinta realaĵo. La sanktuloj meditigas nin pri la profundaj diferencoj kiuj ekzistas inter la ateisma humanismo kaj la kristana humanismo. Kaj la Papo ĉi-koncerne klarigis la kompletan malsamecon de la perspektivoj inter ĉi tiuj du humanismoj. Unuflanke estas filozofioj kaj ideologioj, sed ankaŭ ago- kaj penso-manieroj kiuj suprenlevas la liberecon kiel unikan principon de la homo, alternativan al Dio, kaj tial ili transformas la homon en Dion kiu igas arbitrecon sia konduto. Aliflanke ni havas la sanktulojn, kiuj praktikante la Evangelion de la karitato, motivigas sian esperon, ili montras la veran vizaĝon de Dio, kiu estas Amo, kaj, samtempe, la aŭtentikan vizaĝon de la homo, kreita laŭ bildo kaj simileco de Dio.
Kaj nun aliaj informoj. Ĝi longas apenaŭ 1,8 kilometrojn, sed ĝi kostis 320 milionojn da eŭroj. Ĝi estas la nova linio de la subtera fervojo de Berlino, inaŭgurita hieraŭ, 14 jarojn post la komenco de la konstru-laboroj. La linio kunligas la centran stacidomon kun la fama pordo de Brandeburgo. Ĝi havas nur 3 haltejojn; ĝia realigo tamen havas historian valoron: linio U-55 trairas fakte tiun, kiu iam estis la dividopunkto inter orienta Berlino kaj okcidenta Berlino, kaj do ĝi fariĝis simbolo de la unueco de la urbo, kelkajn monatojn antaŭ la solenadoj okaze de la 20a datreveno de la falego de la berlina muro, la 9an de novembro.
NOVJORKO. “Agi rapide kaj firme por ĉesigi la malsamecojn inter la formalaj agnoskoj pri la rajtoj de la indiĝenoj kaj la vera situacio”. Jen la alvoko lanĉita de la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, en la mesaĝo okaze de la hieraŭa internacia tago de la indiĝenaj aŭ pra-loĝantidaj popoloj. Ilia internacia tago estas solenata en la datreveno de la konvencio de la internacia organizaĵo de la laboro, la unika internacia normaro kiu agnoskas kaj protektas la teritoriajn rajtojn de la denaskuloj kaj tribaj komunumoj. Proponita antaŭ 20 jaroj, ĝin subskribis ĝis nun nur 20 landoj de la mondo. La indiĝenaj popoloj konsistas el 370 milionoj da personoj en 70 landoj.
Ankoraŭ el Unuiĝintaj Nacioj: Ban Ki-Moon esprimis ŝaton pro la grava renkontiĝo en Goma inter la rŭandia prezidanto Kagame kaj ĝia kongolanda kolego Kabila. Laŭ Ban Ki-Moon ĝi estas fundamenta elpaŝo por restarigi pacon en la regiono. Miloj da kongolandanoj fakte fuĝas - timigitaj kaj viktimoj de perfortaĵoj - al Kivu, orienta regiono de demokratia respubliko Kongolando: post la nordo ankaŭ suda Kivu fariĝis scenejo de milito, kiun la registaro startigis kontraŭ la gerilanoj de la tiel nomataj “demokratiaj trupoj por liberiĝo de Rŭando”. Kiom da viktimoj kaj kiom da rifuĝintoj estas surloke oni ne precize scias: eble temas pri 400 mil personoj.
LONDONO. Ŝato kaj estimo de Amnestio Internacia por la decido de Kenjo ŝanĝi mortpunon al dumviva karcero por pli ol 4000 kondamnitoj. En radioelsendo la kenja prezidanto Mwai Kibaki, deklaris ke la longdaŭra restado en la morto-branĉo “estigas ne-necesajn angoron kaj suferon, psikologiajn traŭmatojn kaj anksion. Ĝi estas ankaŭ malhumana traktado”. Prezidanto Kibaki petis al la kenja registaro realigi esploron por certigi ĉu mortopuno efikis aŭ ne en la lukto kontraŭ krimado, klarigante ke la 4000 puno-ŝanĝoj ne signifas ke oni nuligas mortopunon en Kenjo, kie tamen ne okazas ekzekutoj ekde pli ol 20 jaroj.
Pnom-Peno La frua komenco de la pluvo-sezono kaj la malfruanta disdono de kul-vualoj estigis denove malarion en Kamboĝo. Dum la lastaj ses monatoj mortis 103 personoj kaj infektiĝis kromaj 27 mil. La forpasoj kreskis 58% kompare kun la unuaj ses monatoj de 2008. Krome scienca ĵurnalo en Londono aperigis la informon laŭ kiu kelkaj variantoj de malario komencas rezisti kontraŭ la plej uzata medikamento.
ABUĜO. Pozitive progresas la repaciĝo en la regiono de la delto de rivero Niĝero. La estroj de pluraj etnaj grupoj ribelantaj kontraŭ la federacia registaro, anoncis ke venontan mardon oni solenos la tagon de neperforto. Al ĝi aliĝis la movado por emancipiĝo de la riverdelto de Niĝero, kiu volas redisdonon de la minejaj riĉaĵoj produktataj en tiu regiono.
KATMANDUO. La hinduistoj de la okcidentaj regionoj de Nepalo ne povis celebri la jaran grandan feston de la “sankta fadeno” pro epidemio de disenterio kiu jam mortigis centojn da personoj. La rito de la sankta fadeno implicas ke spirita gvidanto metu la sanktan fadenon ĉirkaŭ la dekstra pojno de la viroj kaj de la fraŭlinoj, kaj ĉirkaŭ la maldekstra pojno de la edzinoj. Tiel ligitaj, la fideluloj kune preĝas por petegi dian helpon kontraŭ la malbono. Multaj estas konvinkitaj pri tio, ke ĉi tiu rito helpas longe vivi.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):