Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - 2009-01-06, mar Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 2:1-12 .. Eseo: "La longa vojaĝo de la Saĝuloj" (legendoj kaj tradicioj pri la Saĝuloj el Oriento kiuj omaĝis al Jesuo en Betlehemo)

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj


El la Evangelio laŭ sankta Mateo, ĉapitro dua, versoj unu ĝis dek du
 

"Kiam la saĝuloj eniris en la domon, ili trovis la Infanon kun lia patrino Maria, kaj kliniĝante adoris Lin. Poste ili prezentis al Li donacojn: oron, olebanon kaj mirhon". 


Kiam la Sinjoro alvenas, Li prilumas la nokton de la popoloj; la lumo kaj la paco, kiuj karakterizis lian unuan alvenon, povas plenigi ankaŭ nian vivon, se, samkiel la saĝuloj, ni scias serĉi kaj adori lin. La unua paŝo, kiun ni devas fari do estas ekiri por sekvi Jesuon ĝis la Kalvarion. La dua paŝo estas la adorado de la Sinjoro. Antaŭ Jesuo ĉiuj ni estas vokitaj alpreni starpunkton pri Li. Ekzistas tiu, kiu kiel la saĝuloj, serĉas lin por adori lin, kaj tiu, kiel Herodo, serĉas Lin por mortigi lin.


Bonan vesperon, karegaj gefratoj, kaj bonvenon al nia ekstervica elsendo en Esperanto en la tago de la Epifanio. Ni deziras dediĉi la ĉi-vesperan elsendon al la Saĝuloj, pri kiuj ni ĵus aŭskultis en la evangelia fragmento. Ankaŭ instigitaj de nia aŭskultanto, d-ro Godfredo van Bergeijk, ni deziras paroli pri “la longa vojaĝo de la Saĝuloj”.


Pri la saĝuloj kiuj venis el Oriento por omaĝi al la Infano Jesuo disvastiĝis historioj kaj legendoj, kiuj ankoraŭ hodiaŭ daŭre allogas. Tiuj fremdaj reĝoj, kiuj alvenis el malproksima Oriento, kun strangaforma vestaĵoj, akompanataj de nekonataj bestoj, alportis misterajn donacojn, havis nigran haŭton. Ni ne konas precize ilian historion, ankaŭ ĉar la dokumentoj varias inter si. sed tamen ili estas tre familiecaj kaj trankviligaj figuroj, kiuj rekondukas nin al infaneco.


Ili estis noblaj pilgrimuloj, aŭ reĝoj, el Oriento, kiuj studis la stelojn. Ili postsekvis kometon, kiun ili ligis kun la naskiĝo de la reĝo de la judoj. La evangelio laŭ sankta Mateo diras, ke ili, alvenintaj en Jerusalemo, por adorkliniĝi fronte al la ĵusnaskita reĝo de la judoj, estis sekrete venigitaj al Herodo, kiu petis al ili informi lin, kiam ili trovos la infaneton. Sed avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, la saĝuloj foriris per alia vojo al sia lando.


Kvankam la evangelio ne entenas la precizan nombron da saĝuloj venintaj el Oriento, nek iliajn nomojn kompreneble, tamen pro la fakto ke la menciitaj donacoj estis 3, la tradicio parolas pri tri viroj.


Tamen laŭ orienta kroniko de la 8a jc., ili estis dek du; kaj ilia nombro varias laŭ la diversaj bildoj en la katakomboj kaj aliloke. Ĉiuokaze numero tri ebligas identigi la saĝulojn kun la tri rasoj kiuj, laŭ la malnova testamento, devenas el la tri filoj de Noa.


Laŭ apokrifa evangelio iliaj nomoj estis Gasparo, Melĥioro kaj Baltazaro.


Gasparo, reĝa mistikulo de Armenio, lasis la regadon al sia frato Ntikran, por iri serĉi Jesuon. Li estis junulo, ido de Ĥam, unu el la filoj de Noa.


Baltazaro, araba reĝo el la dezerto, estis juna kaj brun-haŭta; kaj li estis el la idaro de Jafet.


Melĥioro estis la kromnomo de la hinda maharaĝo Ram, kiu same postlasis la regadon al sia frato, por iri al Jerusalemo kun la saĝa amiko Tselinata. La kromnomo Melĥioro fontis el la frazo, kiun li eldiris surgenue fronte al la Infano Jesuo: “Ĉam el Kior” (mi vidis Dion). Li estis maljuna, kun blankaj, longaj, buklohavaj haroj kaj barbo kaj li estis el la idaro de Sem.


Do, necerta estas la deveno de la Saĝuloj. La ĝenerala indiko "el oriento" varias laŭ la konsultitaj tekstoj: Persio aŭ Kaldujo, aŭ Sabeujo (nuna Jemeno), aŭ Hindio. La saĝuloj forlasis sian landon rapide, kiam, laŭ la rakonto de Johano Krizostomo, sur la pinto de monto, aperis al stelo en formo de belega infano kun kruco sur la kapo. Ili vojaĝis rajdante dromedarojn, rapidegaj bestoj kiuj trairas en unu tago tiom da distanco kiom ĉevalo povas dum 3 tagoj. Ili alvenis al Jerusalemo post 13-taga vojaĝo. Laŭ alia rakonto, la vojaĝo de la saĝuloj daŭris 2 jarojn, dum kiuj tamen ili ne bezonis nutraĵojn; la montoj ebeniĝis fronte al ili; la riveroj ne starigis barojn.


Fine en Betlehemo ili proponis al la Savanto oron, olibanon kaj mirhon, donacoj, kiujn la persoj kaj ĥaldeoj kutimis alporti al reĝoj, kaj kiuj estis simboloj de dia majesto, reĝa regado kaj homa mortaleco. Olibano estas aroma rezino, uzata kiel incenso. Mirho estas la sekiĝinta bonodora gumrezino el trunkoŝelo de afrika aŭ araba arbo.


Kiam ili revenis al siaj landoj, ili portis, laŭ la orientaj legendoj, la donacon ricevitan el la manoj de Infano Jesuo aŭ el tiuj de la Virgulino: laŭ la diversaj versioj, temis aŭ pri ŝtono prenita el la staltrogo, aŭ pri ronda pano, aŭ pri unu el la vindoj uzitaj por Jesuo: ĉiuokaze la rakontoj same diras ke el la donaco aperis sankta fajro, inda je kultado.


Pri tiu kulto raportas ankaŭ la venecia vojaĝanto komercisto Marko Polo en sia libro.


Ankaŭ post sia morto en la orientaj teroj, la Saĝuloj daŭre vojaĝis. Iliaj korpoj - ĉu veraj aŭ ne veraj - tamen faris pli longan kaj pli misteran vojaĝon ol tiu, kiu kondukis ilin al Betlehemo.


Iliajn korpojn, laŭ la tradicio, retrovis Helena, patrino de imperiestro Konstanteno, kiu ordonis ilian transporton al Konstantinopolo, en la preĝejo de sankta Sofia. La milana episkopo Eŭstorĝus estis rajtigita porti la korpojn al urbo Milano, per kolosa romia sarkofago, ankoraŭ hodiaŭ videbla en la baziliko de sankta Eŭstorĝus en Milano.


Tiuj relikvoj restis en Milano ĝis 1164, kiam Frederiko Ruĝbarbulo venkis la milananojn. La mortajn restaĵojn de la saĝuloj oni portis al Kolonjo, kien ili alvenis la 23an de julio 1164. Ankaŭ pri tiu ĉi vojaĝo estas mistero, ĉar la vera itinero ne estas konata, plejverŝajne la transporto okazis sekrete por eviti la kontraŭecon de la loĝantaro de Milano. Iu kroniko diras ke oni ŝajnigis la transportadon de parencoj mortintajn pro pesto.


La relikvoj estas ankoraŭ en la katedralo de Kolonjo, Germanio. En 1973 la loka ĉefepiskopo redonis fragmenton de la ostoj al la preĝejo de sankta Eŭstorĝus, en Milano.


Ni parolis pri “la longa vojaĝo de la Saĝuloj”.


Ni finas per movada informo. Kardinalo Miroslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, kun ĝojo akceptis la inviton celebri meson dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Liberec, Ĉeĥa Respubliko. Li ankaŭ akceptis esti patrono de la Kongreso kaj la honormembrecon en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):