Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2009-01-04, dim | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
Komentario: Johano 1:1-18 La tragedio de Gaza montras kiel rifuzo de dialogo kondukas al situacioj de malamo kaj milito Post la bruego de Kristnasko-Novjaro, kontempli la misteron de la nasko de Kristo; sankta Johano pri Dio kiu fariĝis homo La gepatroj estas la unuaj kaj ĉefaj edukantoj de siaj gefiloj; katolika revuo ordonita limigi la lingvojn de siaj eldonoj en Malajzio; 30-a eŭropa renkontiĝo por la junularo organizita de Taizé. |
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj
|
|
Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj EL "En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. En la tagoj ĉirkaŭ jarfino kaj jarkomenco estas tagoj por festi laŭ diversaj kutimoj, sed kun la komuna elemento voli forpuŝi ĉiujn pasintajn malbonojn kaj bondeziri por
Bonan vesperon, karegaj gefratoj. Benedikto la 16a unuiĝis kun la Patriarkoj kaj religiestroj de “La tragediaj informoj kiuj alvenas el Gaza montras kiel la rifuzo de dialogo kondukas al situacioj, kiuj neeldireble pezas sur la loĝantaroj, ankoraŭfoje viktimoj de malamo kaj de milito. Milito kaj malamo ne estas la solvo de La Papo antaŭ la Anĝeluso instigis ĉiujn kontempli: “post la bruego de la pasintaj tagoj, kiam Kristnasko estis motivo por alkuri furiozan aĉetadon” la misteron de la Nasko de Kristo, por des pli ekkapti ĝian signifon kaj la gravecon, kiun ĝi surhavas por nia vivo. Meditante pri la komenco de la Evangelio laŭ sankta Johano, kiun ni aŭskultis komence de nia elsendo, la Papo substrekis, ke Johano estis atestanto pri la neantaŭvidita kaj home nekomprenebla novaĵo de Dio kiu fariĝis homo: “ne rabeno el klera dirmaniero, nek leĝoinstruisto sed pasioplena, humila fiŝkaptisto spertis lian amon, tiom ke li mem difinis sin la disĉiplo, kiun Jesuo amis. Li vidis Lin morti surkruce. Li vidis Lin aperi resurektinta kaj kun la aliaj li ricevis poste lian Spiriton. El ĉi tiu granda sperto meditata en sia koro, Johano ĉerpis intiman certecon: Jesuo estas la enkarniĝinta saĝeco de Dio, li estas la Parolo de Dio eterna, kiu fariĝis mortema homo. Sed la unua, kiu malfermis sian koron kaj kontemplis la Vorton kiu fariĝis karno, estis Maria, Patrino de Jesuo. La humila knabino de Galileo tiel fariĝis la sidejo de Kaj nun aliaj informoj. VATIKANURBO. La gepatroj estas la unuaj kaj ĉefaj edukantoj de la gefiloj kaj koncerne edukadon ili havas fundamentan kompetentecon: tion skribis Benedikto la 16a en letero sendita al KUALA LUMPUR. Oni devas limigi la plurlingvajn eldonojn je la angla, ĉina-mandarena kaj tamula lingvoj; ne estu eldono en la malaja lingvo. «The Herald», la ĉefa katolika semajnaĵo de Malajzio, lando el islama plimulto, ricevis ĉi tiun ordonon de la ministerio pri internaj aferoj. Se la eldonisto rifuzos aranĝi la eldonojn tiel, oni povus juĝprocesi lin. Intervjuita de la radioĵurnalo de Radio Vatikana, pastro Lawrence Andrews, direktoro de Herald, deklaris: “la motivo pro kiu oni ne volas ke ni havu sekcion por la malaja lingvo estas la fakto ke ni jure plendis kontraŭ ili. Ili malpermesis al ni uzi la malajan vorton kiu indikas Dio”Alaho”. Ili diris al ni, ke la vorto “Alaho” validas nur por BRUSELO. Preĝado, kantoj, kunuleco. Jen la momentoj kiuj karakterizis la 31an eŭropan renkontiĝon de la junularo, organizitan de la Komunumo de Taizé, kiu finiĝis antaŭhieraŭ vendrede. Preskaŭ 40.000 estis la junaj partoprenantoj el la tuta mondo. La plej signifa momento en Bruselo estis la preĝado en la granda pavilono de la ekspoziciejo, kie la dekoj da miloj da gejunuloj silente preĝis por la suferoj en la mondo, por la suferoj en Mezoriento kaj por ĉiuj tragikaj situacioj. Dum la renkontiĝo oni legis la leteron el Kenjo, de la prioro de la komunumo de Tezé, frato Alois, anoncis, ke unu miliono da ekzempleroj de la Biblio estos disdonitaj en Ĉinio, kiel signo - diris frato Alois - de amo kaj kunuleco por la popolo de Ĉinio”. La venonta eŭropa renkontiĝo de la junularo, organizita de la Komunumo de Taizé, okazos en Poznan, Pollando. |
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):