Sorĉistoj kaj magiistoj (P. Cadei) - 2008-12-18, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Sorĉistoj kaj magiistoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Sorĉistoj kaj magiistoj (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia ĵaŭda elsendo en Esperanto! Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni ankoraŭ parolos pri “Sorĉistoj kaj Magiistoj”.

 

Oni opinias ke superstiĉo kaj magio apartenas al epoko kaj regionoj kun malalta kulturo kaj ne racia nivelo. Male la statistikoj pruvas, ke konsultas sorĉistojn homoj el ĉiuj sociaj klasoj kaj el ĉiaj kulturaj niveloj. Kun pli alta koncentriĝo kaj pli altaj kostoj en la regionoj ekonomie pli bonstataj. Celo de magio estas prospero koncerne sanon, monon, kaj amon: tio estas, aferoj tre gravaj, por kies akiro oni malŝparas. Tio foje kaŭzas ne elteneblajn situaciojn, ekzemple pro la ŝuldoj, kiujn iuj surprenas, por pagi la altajn kostojn kiujn la konsultado (ankaŭ per telefona voko) de magiistoj postulas. Ni menciu ekzemplojn de ekspluatado fare de magiistoj.

 

La unua kazo koncernas italan kolportiston, tio estas, vaganta komercisto. En la monato marto de la jaro 2005, ĵurnaloj sciigis ke tiu komercisto konsultis kiromanciistinon. La virino, legante la faltojn kaj liniojn de lia manplato, flarsentis ke ŝi povas eltordi monon. Tial ŝi diagnozis, ke la viro estis viktimo de aĉa envulto, tio estas, nigra magiaĵo kiu nepre difektos liajn sanon, familion kaj negocaferojn. Kun la preteksto protekti lin kontraŭ tia malfeliĉa aŭguro, la sorĉistino eltordis de li la egalvaloron de preskaŭ 420.000 eŭroj. La monsumo estis tre alta, kaj la malfeliĉa konsultanto, ne havante ĝin, prunteprenis ĝin ĉe pluraj parencoj kaj amikoj kaj bankoj. Sed eĉ tia sumo ne sufiĉis: la kiromanciistino postulis preskaŭ la duoblon, minacante ke lin trafos malfeliĉoj kaj katastrofoj, se li ne pagos. Kion do fari? La kompatinda komercisto petis denove geamikojn kaj parencojn, kiuj tute ne pruntedonis, kaj eĉ konvinkis la malfeliĉulon denunci la aferon al la polico. Ĉi-lasta, subaŭskultinte la minacemajn telefonvokojn de la sorĉistino, arestis ŝin. Ankoraŭ ne estas konate, ĉu ŝi redonis al la komercisto la eltorditan monon.

 

Alia kazo koncernas junan edzinon, kiu, konstatante, ke ŝia edzo fremdiĝas je ŝi, konsultis magiistinon nome Terezan, por ekscii, kion fari, por ne perdi sian edzon. La sorĉistino postulas kiel rekompencon por ĉiu seanco (ni ripetas: por ĉiu seanco) la egalvaloron de 250 eŭroj. La sorĉistino per sekreta kunlaborantino kolektis informojn pri la vivo kaj la familio de la konsultantino, kaj post tio ŝi ŝajnigis koni multe da aferoj pri ŝi dank’al siaj sorĉaĵoj. Sed ĉar kelke da tiaj sciigoj estas malprecizaj, la juna sinjorino eksuspektas kaj denuncis la aferon al la polico. Post esploroj arestas la sorĉistinon kaj ties kunlaborantinon, kulpigitajn pri fraŭdo kaj eltordo de mono.

 

Kiel do oni povas konstati, magio povas kaŭzi gravajn mono-perdojn. Sed el kristana vidpunkto la magio kaŭzas ankaŭ spiritajn damaĝojn, pro tio ke ĝi estas kontraŭ la volo de Dio. La Biblio tre rigore malpermesas praktikadon de magio. Ni citas nur kelke da vortoj el la Biblia libro Readmono: "Tute ne troviĝu inter vi aŭguristo, divenisto, magiisto, sorĉisto, nek elvokisto de spiritoj, nek esploristo de mortintoj." (Rea 18, 10-11).

 

La samajn instruojn ni retrovas en la Nova Testamento. Sankta Paŭlo, en sia letero al la Galatoj, skribas: “inter la pekoj mencias ankaŭ sorĉadon” (Gal 5, 19-21). La Biblia libro Apokalipso mencias la sorĉistojn inter la damnitaj al la “dua morto” (Ap 21, 8). La samon instruas la katekismo de la katolika eklezio je la numeroj 2115 ĝis 2117. La vera kredanto konfidas sian estontecon al Dio, al kiu li sin lasas fidoplene. Konsulti magiistojn signifas malfidi je Dio, kaj pretendi akiri supehoman potencon, kaj tio ofendas Dion.

 

Kion do faru la kristano kiu implikiĝis en magiaj praktikoj? Unue oni uzu la raciecon por konvinkiĝi, ke magio estas malracia, kaj ofte estas nur artifiko por eltordi monon je timemaj aŭ eĉ teruritaj personoj. Sed por ne cedi al timo, necesas pliprofundigi sian kredon, enirante spiritan vojon, per preĝado, sed ankaŭ konsultante saĝan kaj kredo-plenan spiritan gvidanton. Ni emfazas ke por liberiĝi el la tento de sorĉado, ne sufiĉas ritoj aŭ objektoj, kiel medaloj, krucoj, benita akvo, ktp. Ili povas helpi nur laŭmezure ke ili helpas kaj akompanas konvertiĝon kaj kredon. Se tio mankas, ili estas sensencaj. Ĉiuokaze la tento praktiki magiaĵojn aŭ konsulti sorĉistojn malpliiĝas proporcie ke kreskas la kredo, la espero, la kristana amo.

 

Por nia semajna rubriko, ni parolis ankoraŭ pri “Sorĉistoj kaj Magiistoj”. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon. Carlo Sarandrea kun reĝisorino Roberta Macaronni salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):