Gnostiko kaj novgnozo (P. Cadei) - 2008-12-04, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Gnostiko kaj novgnozo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Gnostiko kaj novgnozo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia ĵaŭda elsendo en Esperanto! Kadre de nia tradicia rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, hodiaŭ ni pritraktos la temon “Gnostiko kaj Nov-gnozo”. Ni parolos do pri gnozo malnova sed ankaŭ pri tiu nunepoka.

 

Oni diras ke multajn novajn religiojn aŭ sektojn kunligas komuna gnostika fono; kaj ke la tuta amaso de kulturaj kaj spiritaj tendencoj kiun oni nomas New Age (aŭ Nova Epoko) estas nov-gnozo. Pri kio temas?

 

La greka vorto “gnòsis” per si mem signifas «kono», sed de post la unua jarcento post Kristo la termino «gnozo» alprenis la specifan sencon de «kono privilegia, rezervita al malmultaj elitaj inicitoj» kiu ebligas liberiĝi el la negativeco de la materio, kaj altiĝi ĝis spirita kaj eĉ dia nivelo aŭ kulmino. En sia profunda memo – diras la gnostikuloj – la homo, kiu posedas gnozon, povas retrovi tian fajreron aŭ parteton de Dio, el kiu ni konsistas, sed kiun ni forgesis, pro nia malscio post nia falo en la materion. Gnostikulo estas iluminita homo, kiu unu jam rekonas kaj rekaptas sian diecon. La esencaj punktoj de la antikva gnostika doktrino estas:

 

1-e) la universo estas dualisma. Tio estas: ĝi konsistas el du malaj principoj: la materio, elemento esence negativa; kaj la spirito, elemento pozitiva sed enkarcerigita en la materio;

2-e) tiun ĉi dualismon kaŭzis la falo de la dia elemento, kiu, foriĝinte de Dio, perdis sian lumon kaj pozitivecon kaj kreis la materian homan korpon kiu estas en si mem negativa;

3-e) eblas liberiĝi el tiu situacio kaj elaĉeti sin mem, nur laŭmezure de la esotera (tio estas, sekreta) kono kiu konsciigas nin pri nia praa dia naturo.

 

Laŭ tiu ĉi doktrino (aŭ eble ni devus diri pli ĝuste, doktrinaro, kiun ni nur mallonge aludis) Jesuo estas Instruanto kiu lernigas la sekretajn procedarojn por atingi la esoteran konon kaj elaĉeti sin mem.

 

La nuntempa gnostiko, aŭ nov-gnozo, similas al la antikva ĉi-sence, ke ambaŭ malŝatas ĉi tiun mondon kaj atendas novan mondon, en baldaŭa aŭ fora estonteco. Sed la nunepoka gnozo estas diferenca ol la antikva, ĉar la nuna ne estas por malmultaj elituloj, sed temas pri popolamasa movado. Krome, ĝi ne volas forlasi la nunan mondon, sed nur transformi la teron poluciitan kaj plenan de malico, en mondon puran, justan, feliĉan, bonstatan, sed ĉiuokaze materian.

 

Kia estas la kristana vidpunkto pri gnostiko? La patroj de la Eklezio kontraŭbatalis la gnostikismon kiel kontraŭan al la kristanismo. Fakte laŭ la kristanoj Jesuo suferis sub Poncio Pilato kaj resurektis kun sia vera korpo (konsekvence, la korpo ne estas negativaĵo!). Krome, la kristanismo tute ne konas nek proponas esoterajn doktrinojn, sed ĝi estas por ĉiuj, inkluzive la malklerulojn.

 

La gnozo anstataŭigas la "regnon de Dio" per utopio pri plibona surtera regno. Ĝi malkonfesas la kristanajn konceptojn pri peko kaj graco kaj ŝuldigas la elaĉeton al la nur homaj fortoj: laŭ tiu doktrino, la homo mem elaĉetas sin, kaj do la elaĉeto fare de Jesuo Kristo estas superflua. Serĉante en si mem (per meditado kaj koncentriĝo) la imanentan parton de dieco, la gnozo malkonfesas ke Dio estas tute alia ol la homo, kiu ne estas parto de Dio, sed ties kreaĵo. Konsekvence de la principo, laŭ kiu la homo mem savas sin, oni rifuzas la Eklezion kiel peranton de la graco de Kristo por nia savo. Sankta Paŭlo Apostolo, reage al la intelekta aroganteco de la Korintanoj, kontraŭmetis la "frenezecon de la kruco" al la "prudento de tiu ĉi mondo". Fakte, en la Unua Letero al Korintanoj ni legas: «La Judoj postulas miraklojn kaj la Grekojn serĉas prudenton kaj saĝecon; ni predikas Kriston krucumitan, por la Judoj falilon kaj por Grekoj malsaĝon... Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj.» (1 Kor 1, 22-25). Rilate la Eklezion la gnozo apektas tre tolerema kaj komprenema, kondiĉe ke la Eklezio prisilentu aŭ malkonfesu la Revelacion, kaj rezignu proponi sian dotrinon kiel veran.

 

Pasintjare, dum liturgia celebro en Peruo la papa ŝtatsekretario kardinalo Tarcisio Bertone ĝuste pri la nuntempa gnostiko aŭ nov-gnozo deklaris: “Hodiaŭ kutimas la tento havi modernan gnozon, kiu konceptas la religion kiel unuopan kaj privatan elekton kiun oni travivu laŭ intima maniero. Sed se estas vere – daŭrigis kardinalo Bertone – ke la kredo estas antaŭ ĉio intima amikeco kun Kristo, se ĝi estas aŭtentika, tiu kredo ne povas ne esti kontaĝa, ĝis renovigi la socion kaj eĉ la kreaĵaron, ĉar la tuta kreaĵaro partoprenas en la savoplano. La kristano ne devas kontentiĝi esti “bona pano per si mem”, sed necesas ke li estu fermentilo de sankteco”.

 

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri “Gnostiko kaj Nov-gnozo”. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontajn dimanĉon kaj lundon per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana. Lundo surrondiĝos ekstervica elsendo en Esperanto en la tago de la Senmakula Koncipiĝo de Maria. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo. Carlo Sarandrea salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):