Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - 2008-11-30, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Marko 13:33-37
Novembra leterkesto (1-a parto).

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MARKO, ĉapitro 13a, versoj 33 ĝis 37

Carlo: En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: "vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene; por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj".

Stefano: Jen la sintenoj, kiuj devas karakterizi la advento-tempon, kiu komenciĝas hodiaŭ. Labor-plena atendado cele al renkontiĝo kun la Sinjoro malfermas la esperon al paca estonteco. Dum la vivo oni povas esti aŭ mal-atentaj spektantoj pri tio, kio okazas ĉe ni, aŭ atentaj homoj pri rimarkindaj eventoj, pretaj precipe malfermi la pordon al la Sinjoro kiu venas. Necesas esti viglaj kaj ne rigidiĝi en la neaktiveco. La Sinjoro venas, mistere kaj sen prepare. Tiu, kiu travivas sian vivon kun Kristo, tiu kapablas transformi sian propran vivon en brilan, honestan kaj koheran ateston.

.............................................................................

Carlo: Bonan vesperon, karegaj gefratoj. Bonvolu aŭskulti ĉi-vespere la novembran leterkeston. En novembro ni elsendis 13-foje. 15 estos la elsendoj dum decembro, inkluzive de 2 ekstervicaj programoj vespere de la 8a kaj 26a de decembro. Krome, en la tagoj 8a (Senmakula Koncipiĝo) kaj 25a de decembro (Kristnasko) la dua biblia legaĵo de la latinlingva Meso elsendata de Radio Vatikana estos en Esperanto.

Stefano: La leteroj ricevitaj estis 26 el jenaj 9 landoj: Germanio (14 leteroj), Bulgario kaj Ĉeĥa Respubliko (po 3), sekvas, kun po unu letero: Belgio, Francio, Italio, Nederlando, Norvegio kaj Pollando. La retpoŝtaj leteroj estis dek du. Entute ni ricevis tridek ok leterojn.

Carlo: Ĉiuj Viaj leteroj estas motivo de ĝojo por ni, ĉar ili helpas nin konstati ĉu la enhavo sukcesas interesigi homojn, ĉu necesas ke kelkajn temojn ni pritraktu pli detale aŭ kiujn ni enkonduku. Sed permesu ke dum ĉi tiu leterkesto ni donu iomete pli da emfazo al la ĝojo kiun ĉi-monate unu letero estigis en ni. Temas pri letero de doktoro Bruno Dantas, kiu el Filadelfio, Pensilvanio, Usono, skribis:

Stefano: “Kara Esperanto-redakcio de Radio Vatikana: Unue mi volas danki vin pro tio, ke via laboro ebligas vian aŭskultantaron esti spirite kuraĝigita per la Vorto de Dio en tiel pura, bela kaj pacema lingvo kiel Esperanto. Tiu kuraĝigo estas vera beno al mi kaj sendube al multegaj aliaj. Gratulon pro viaj 4000 elsendoj. Mi preĝados por vi, petante ke Dio helpu vin daŭrigi vian lumdonan kaj verplenan dissendadon eĉ ĝis la reveno de nia Majstro.”

Carlo: “Fratoj - daŭrigas doktoro Dantas - lastatempe bela kaj Dion-amanta ero de la Anglikana Eklezio, la Tradicia Anglikana Komunumo, klopodas forigi la jarcentajn barojn inter si kaj la Romkatolika Eklezio, celante la unuiĝon pri kiu Jesuo Kristo preĝis (Johano 17, 21-23). Mi petas al vi kaj al via aŭskultantaro, ke vi preĝu kun mi, por ke tiu laŭdinda klopodo estu sukcesa. Antaŭĝojante vian sekvan elsendon, mi varme kaj frate brakumas vin. Bruno Dantas.”

Stefano: Estimata kaj kara frato: neniu invito al preĝado povas esti tiom bone bonvenigata kaj akceptata kiel la Via, por la unueco de la kristanoj. Ni bone konas la situacion en la anglikana Eklezio kaj ĉi-teme ni rediras la vortojn, kiujn papo Benedikto la 16-a, intervjuita de la ĵurnalistoj dum la flugo al Sidnejo diris pri la tiam okazonta konferenco de Lambeth: “Mia esenca kontribuo povas esti nur la preĝo. Ni ne povas nek devas tuj interveni en iliaj diskutoj, ni respektas ilian respondecon. Nia deziro estas ke oni evitu novajn frakturojn kaj ke oni trovu solvon per la respondeco kiun oni havas fronte al nia epoko kaj la Evangelio”.

Carlo: Kun danko ni kvitancas la multajn raportojn pri aŭskulto senditajn ankaŭ dum novembro de prof-ro d-ro Rokuro Makabe. El la temoj ĉi-monate de ni pritraktitaj kelkaj aparte altiris lian atenton, ekzemple tiu pri la beatproklamo de la japanaj martiroj. «Kun granda interso - skribis prof-ro Makabe - mi aŭskultis vian raporton el Nagasaki, kie 30.000 homoj memorigis la martirojn. Estas admirinde - komentas prof-ro Makabe - kiel firme ili kredis je kristanismo, kiu iam ĵus alvenis al Japanio kiel nova fremda religio».

Stefano: Grandan bedaŭron esprimis krome nia fidela aŭskultanto pri la seksaj ekspluatadoj de neplenkreskuloj, pri kiuj ni informis pasint-merkrede, raportante pri la monda kongreso okazinta en Brazilo pri la batalo kontraŭ pedofilio, seksa turismo, kaj pornografio kun infanoj.

Carlo: En pluraj raportoj prof-ro Makabe bedaŭras ke en novembro niaj elsendoj estis malbone aŭ foje eĉ tute ne aŭskulteblaj pere de radio-ondoj. La samon spertis s-ro Anton Kronshage - kiun ni denove elkore dankas pro la konstantaj raportoj. Li malbone aŭskultis eĉ en la samaj tagoj indikitaj de prof-ro Makabe: ekzemple, la duan kaj dek trian de novembro, interalie. La samon sciigis s-ro Marian Uaba el Pollando, kiu kun iom da malĝojo komentis: “Karaj samideanoj. Bedaŭrinde mi plej ofte sendas negativajn informojn pri aŭdebleco. La dimanĉa disaŭdigo - la unua laŭ vintra tempo - estis neaŭdebla proi la bruo kaj fado. Kore mi salutas vin kaj deziras Dio benu! Marian Laba.”

Stefano: Kompreneble ni povas nur supozi la motivojn de lastatempa malbona aŭskult-ebleco pere de radio-ondoj. Verŝajne la vetero multe influas, aldone al la fakto, ke la vintra tempo ŝovas la elsendojn unu horon pli malfrue nokten, kiam do pli facile trairas la teron signaloj de foraj radiostacioj kiuj miksiĝas kun niaj frekvencoj. Kvankam ĝi foje povas esti iom ĝena (pro aranĝo de la necesaj komputiloj) tamen ni konsilas aŭskulti nin pere de Interreto.

Carlo: Kaj tamen, malgraŭ malfacila aŭskultebleco, tamen en la pasinta leterkesto, kiel en la nuna, ni povis anonci novajn aŭskultantojn kiuj skribis al ni. Pri tio kontentis s-ro Miloslav Ŝvaĉek, kiu skribis: “Kun ĝojo mi aŭskultis citaĵojn de novaj aŭskultantoj en la oktobra leterkesto. Ili fariĝu - jen la invito de s-ro Ŝvaĉek - ne nur konstantaj aŭskultantoj sed ankaŭ konstantaj korespondantoj.”

Stefano: En alia letero s-ro Ŝvaĉek aludas la menciitan beat-proklamon de la 188 japanaj martiroj: “estas modelo por” skribas s-ro Ŝvaĉek “ilia firma kredo kaj amo al Kristo”.

Carlo: En unu el la pasintaj elsendoj ni sciigis pri la forpaso de la ĉilia esperantisto pastro Valeriano Casado. S-ro Ivàn Mattig, UEA-delegito en Santiago de Ĉilio sciigas, ke la Episkopo de Osorno, Mons-ro René Rebolledo retmesaĝis al li jenan dankon: “La episkopo estimas viajn zorgemojn kaj sendas korajn salutojn kune kun la deziroj ke la Sinjoro abunde vin benu"

Stefano: Karegaj gefratoj, la tempo finiĝas. Ni daŭrigos la legadon de Viaj leteroj venontan merkredon, la trian de decembro.

Carlo: Nia programo estas finita. Salutas vin:

Stefano: Pastro Stefano Hawkees-Teeples

Carlo: kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

Stefano: Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):