Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2008-11-23, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 25:14-30
Kalendaro de liturgiaj celebroj dum Kristnasko; beatproklamo en Nagasaki de 188 japanaj martiroj; nova sunpanelo en Vatikano; ĉefepiskopo Celestino Migliore, vatikana reprezentanto ĉe UN, alparolas la Sekurecan Konsilion; la situacio en DR Konglando: komentario de p. Elio Boscaini; raporto 'Dua esploro pri la globala sano'; raporto 2009 de Unesko pri instruado en la mondo
Movadaj informoj: esperanta meso en Bruselo; 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo

 

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 25a, versoj 14 ĝis 30

Carlo: La sinjoro diris al la servisto: "Bone, vi estas lerta kaj fidela servisto. Vi estis fidela pri malgravaj aferoj; mi transdonos al vi pli gravajn. Venu partopreni en la ĝojo de via sinjoro."

Stefano: La evangelia legaĵo kaj la festo de Kristo Reĝo pensigas nin pri la rolo de Dio en niaj vivoj. Ni rekonas, ke Dio estas la universala reĝo, sed por ni modernaj homoj tiu koncepto de reĝeco ne estas tuj signifoplena. Multaj modernaj reĝoj havas plejparte ceremonian rolon en siaj landoj. La reĝeco de Kristo iel pli similas al reĝoj de antaŭaj jarcentoj. Tamen ne tute. La reĝeco de Kristo estas pli interna sinteno ol obeado al ekstera reĝo. Kristo neniam mastrumis la registaron de iu ajn lando. Lia reĝado vokas nin al pli perfekta konformeco al la baza leĝo de la evangelio: la amo de Dio kaj la amo de la proksimulo. Tial la Reĝo donas al ni pli riĉan vivon per la unueco kun si kaj kun niaj homaj gefratoj.

.............................................................................-

Carlo: Bonan vesperon, karegaj gefratoj. Estis publikigita la kalendaro de la liturgiaj celebroj, kiujn la Papo gvidos dum la Kristnaska tempo: multaj estas la gravaj momentoj. Venontan dimanĉon estos la unua dimanĉo de Advento kaj la Papo faros paŝtistan viziton al la roma Baziliko de sankta Laŭrenco, en la 1750a datreveno de la martiriĝo de tiu sankta diakono.

Stefano: La decembraj celebroj komenciĝos per la tradicia omaĝo al la Virgulino, lundon la 8an, en placo de Hispanio en Romo. Antaŭtage de Kristnasko la Papo celebros la noktan Meson en la vatikana Baziliko. La tagon de Kristnasko, el la centra loĝio de la Baziliko je tagmezo, li donos la benon Urbi et orbi (al Romo kaj al la mondo). La jaro finiĝos per la vesperaj preĝoj la tridek unuan de decembro; ili estos dankesprimo por la finiĝanta jaro.

Carlo: La unuan de januaro la Papo ankoraŭ en la vatikana Baziliko celebros la Meson por la soleno de Maria Patrino de Dio, kiu koincidas kun la 41a monda tago de la paco, pri la temo: “Batali malriĉecon, konstrui la pacon”. La sesan de januaro, tagon de epifanio, la Papo celebros Meson kaj dimanĉe la dek unuan de januaro, en la festo de la bapto de la Sinjoro, li celebros Meson en la Siksta Kapelo kun posta bapto de grupo da infanoj. Dimanĉe la 25an de januaro, fine, en la soleno de la konvertiĝo de Sankta Paŭlo Apostolo, Benedikto la 16-a celebros la vesperajn preĝojn en la baziliko dediĉita al tiu sanktulo en Romo ekster la muregoj.

Stefano: NAGASAKI. Japanio. Morgaŭ almenaŭ 30mil personoj ĉeestos dum la beat-proklamo de 188 japanaj martiroj de la dek sepa jarcento, kiu okazos en la Big-N Baseball Stadium de Nagasaki. Estos beatproklamitaj Petro Kibe kaj aliaj 187 martiroj, murditaj inter 1603 kaj1639. Laŭ la vortoj de la ĉefepiskopo de Nagasaki, temos pri la plej granda celebro kaj kunveno de preĝado iam ajn okazinta en Japanio.

Carlo: Kvankam kelkaj historiistoj ĵetis ombrojn sur la motivoj de la martiriĝo, tamen estas tute klare, ke la malamo al la kristana kredo estis la efektiva motivo de tiuj murdoj. El la 188 martiroj, nur 4 estis religiuloj, la aliaj estis laikoj, multaj virinoj kaj infanoj. Kelkaj el la murditoj apartenis al la grupo de samurajoj: ili do kapablis uzi la armilojn kaj povus defendi sin, male, ili elektis morti por Jesuo.

Stefano: VATIKANURBO. Estos inaŭgurita venontan merkredon nova sun-panelo por produktado de elektro kiun oni starigos sur la tegmento de la aŭlo Paŭlo la 6a en Vatikano. Oni povos produkti tricent mega-ŭatojn da elektro jare.

Carlo: Ni legas en oficiala komuniko: “La ŝtato de la Vatikana civito ne neglektis elmontri sian zorgemon pri la pli kaj pli urĝaj naturmediaj problemoj. Zorgemo kiu tradukiĝas en realaĵon per la nova sun-panelaro, kiu ĉiujare evitos la allason de 225 tunojn da karbona anhidrido kaj kiu ŝparigos 80 tunojn da petrolo.

Stefano: NOVJORKO. “Estas klare ke, disponigante ankaŭ nur etan parton de la 1300 miliardoj da usonaj dolaroj nun uzataj por la armilaroj, favore al projektoj por socia, ekonomia kaj spirita kresko de la personoj, oni ne nur kreus pli bonan kaj pli sekuran mondon, sed oni tiel akcelus novan respekton por la vivo kaj por la aliaj”. Tion deklaris vendrede ĉefepiskopo Celestino Migliore, konstanta observanto de la Sankta Seĝo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, fronte al la sekurec-konsilio kiu debatis pri konservo de la internacia paco kaj sekureco. Ĉefepiskopo Migliore krome redeklaris la firman kondamnon de la Sankta Seĝo pro la masakroj en Demokratia Respubliko Kongolando.

Carlo: Pri la situacio en Kongolando la sekurec-konsilio mem de Unuiĝintaj Nacioj decidis portempe kreskigi la nombron da blu-kaskuloj (pliaj tri mil), kiuj ĉeestas en la teritorio. Sed kial oni ne sukcesas atingi daŭran pacon en tiu afrika lando? La radioĵurnalo de Radio Vatikana tion demandis al kombonia misiisto, patro Elio Boscaini.

Stefano: “Necesas memorigi - respondis la misiisto - ke Kongolando estas unu el la landoj de la mondo plej riĉaj je naturaj riĉofontoj, aparte el minejoj de oro, diamantoj, kupro, uranio, kobalto, aldone al multaj aliaj mineraloj, kiuj havas eksterordinarajn kvalitojn. La plej konata ekzemplo estas tiu pri koltano, kiu estas ne-malhavebla por la konstruo de poŝ-telefonoj: en Kongolando tiu mineralo estas tiom abunda, ke la lando havas preskaŭ monopolon.”

Carlo: Pri la ĉeesto en Kongolando de la speciala sendito de Unuiĝintaj Nacioj, la eksa niĝeria prezidanto Obasanjo, la misiisto patro Boscaini deklaris sin feliĉa, en la espero, ke lia perado povu konduki al batal-halto.

Stefano: KABO-URBO. “Global Health Watch 2” (Dua esploro pri la globala sano) estas la titolo de libro, aperinta samdate en 15 landoj, pri la situacio de la sano en la mondo. Ĝi volas esti alternativa teksto kompare kun la esploroj de Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ ĝiaj aŭtoroj tro ofte oni motivigas la sanitarajn mankojn en malriĉaj landoj per la lokaj problemoj, dum oni devas klonsideri ilin kiel postsekvojn de politikaj kaj ekonomiaj elektoj, fruktoj de erara globalizado.

Carlo: ĜENEVO, Svislando. Postmorgaŭ mardon estos prezentita, inaŭgure de la monda konferenco pri edukado, la raporto 2009 de Unesko pri instruado en la mondo. La dokumento evidentigas la profundajn misekvilibrojn de la instruado, kiuj kondamnas milionojn da infanoj al limigitaj perspektivoj, se ne al mizero”.

Stefano: Ni finas per movadaj informoj: La venonta Meso en Esperanto en Bruselo okazos dimanĉon la 7an de decembro je la 18a horo en la Foyer Catholique Européen. Poste okazos amika akcepto kaj Pastro Knauer mallonge prelegos pri "Kredkonfeso por nia tempo".

Carlo: Jam 42 el 10 landoj estas la aliĝantoj al la 19a Ekumena Esperanto-Kongreso kiu okazos en Vroclavo (Pollando) de la 18a ĝis la 25a de julio 2009. Ĝis la fino de la jaro validas rabatitaj kotizoj. Informojn oni trovos en la ttt-ejo de IKUE: www.ikue.org. Nia programo estas finita. Salutas vin:

Stefano: Pastro Stefano Hawkees-Teeples

Carlo: kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

Stefano: Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):