Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj - 2008-11-09, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 2:13-22
Oktobra leterkesto (2-a parto)
Movadaj informoj: esperantlingva meso en Bruselo; Bibliaj Tagoj en Germanio, dediĉita al la psalmoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Carlo: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, capitro dua, versoj 13 ĝis 22:

En tiu tempo Jesuo trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj; kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, kaj diris: “Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domon de komerco.”

 

La Eklezio solenas hodiaŭ la feston de la dediĉo de la Laterana Baziliko en Romo: ĝi estis la unua preĝejo starigita post la fino de la persekutoj en la 4a jarcento post Kristo, unua ekstera signo pri la venko de la kristana fido sur paganismo. Tiu konstruaĵo estis la simbolo de la venko, ĝis tiam kaŝita, de la atesto de multegaj martiroj. La hodiaŭa festo devas renovigi en ni la amon kaj la aliĝon al Kristo kaj al lia Eklezio. La mistero de Kristo, kiu venis ne por kondamni la mondon sed por savi ĝin, devas flamigi niajn korojn; la atesto de niaj vivoj komplete dediĉitaj al la servado al Dio kaj al la gefratoj povos memorigi al la mondo la forton de la amo de Dio, pli bone ol tio, kion povas fari konstruaĵo el ŝtono.

 

Bonan vesperon, karegaj gefratoj, ni daŭrigas kaj finas la oktobran leterkeston. Ni ripetas la statistikon, temis pri tridek unu paperaj leteroj el dek landoj: frontloke Germanio (dek unu leteroj), Ĉeĥa Respubliko (dek), Belgio kaj Pollando (po du). La ret-poŝtaj leteroj en oktobro estis 24. Entute ni ricevis 55 korespondaĵojn.

 

Ni daŭrigas legi la salutmesaĝojn kiuj alvenis okaze de nia 4000a elsendo. Koran dankon al Fritz Hilpert kiu peris la gratulojn kaj bondezirojn de la Esperanto-klubo de Munkeno: ni ŝatis la kunsenditan belan bildon de Zugspitze, la plej alta monto de Germanio.

 

Sinjoro Boguslaw Sobol el Pollando bondeziras jene: “Mi deziras ankoraŭfoje 4000 kaj eĉ pli multe da esperantaj programoj. Dio benu Vin kaj Vian agadon.”

 

Ankoraŭ el Pollando, sed per telefona SoMoSo, s-ro Henryk Zigowski gratulis jene: “mi deziras al Vi daŭrigi tiel bonegajn elsendojn kiuj riĉigas niajn mensojn kaj korojn.”

 

Kora gratulo okaze de la 4000-a elsendo venis ankaŭ el s-ro Marc Bavant, Francio, kaj de prof-ro d-ro Rokuro Makabe, kiu ankaŭ esprimis sian ĝojon, ĉar ni ricevas leteron de novaj aŭskultantoj: “certe pli multe en la mondo aŭskultas vian elsendon”, konkludas prof-ro Makabe.

 

Ankaŭ de mi dankon al Vi en la esperanto-redakcio”, skribis s-ro Anton Kronshage, kiu rtipetis niajn vortojn: “ek al la kvinmila”.

 

Kaj la 5000an cel-atingon mencias ankaŭ Miloslav Ŝvaĉek: “Tre karaj, - li skribas - kun ĝojo mi aŭskultis la kvarmilan elsendon kaj citaĵon el letero de profesoro Renato Corsetti. Gratulon kaj Dian benon por la daŭrigo de la Esperanto-elsendoj survoje al la kvinmila celo.”

 

Karegaj, al ĉiuj kiuj skribis al ni pro la 4000a elsendo, ni denove esprimas nian sinceran dankemon kaj ĝojon.

 

La oktobraj leteroj kompreneble ne temis nur pri nia eta jubileo. Ekzemple, sinjoro Jiri Patera sendis salutkarton el la 12a kongreso de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio kiu okazis de la 3a ĝis la 10a de oktobro en urbo Pĵerof. En aliaj kartoj s-ro Patera esprimas sian interesiĝon por la ĵaŭdaj elsendoj, kaj li dankis ankaŭ pro la aliaj elsendoj, kiuj - li skribas - alportas ankaŭ aktualajn primovadajn informojn.

 

El la eventoj pri kiuj ni raportis dum oktobro estis la vizito de la Papo al la mariala pilgrimloko Pompejo apud Napolo, Italio, kie estas honorata la Dipatrino de la Rozario. Tie - skribas s-ro Ŝvaĉek - la papo konfidis la homaron al Virgulino Maria, Reĝino de la Rozario. Jes, la Rozario estas potenca armilo, pli potenca ol atombombo. Ni eluzu ĉi tiun armilon por la venko de bono en la mondo - instigas s-ro Ŝvaĉek.

 

Pri la Sinodo de la Episkopoj, okazinta en oktobro pri Parolo de Dio s-ro Ŝvaĉek komentis: “ni esperu, ke la konkludoj de la Sinodo kontribuu al disvastigo de la Evangelio en la tuta mondo, ankaŭ en mia lando, kiu iĝis misia tereno: pli kaj pli progresas ateismigo de la lando”, finas s-ro Ŝvaĉek.

 

La 9an de oktobro ni parolis pri sankta Daniele Comboni, antaŭtage de la liturgia memoro pri li. Ĉi-koncerne s-ro Anton Kronshage sciigas: “la Komboniaj misiistoj interalie estas en Germanio (Ellwangen) kaj mia edzino Agnes flegas bonan kontakton kun unu el la tieaj fratoj. Ni rimarkas kun kontento ke multaj esperantistoj sentas sin ligitaj al sankta Daniele Komboni.”

 

El Germanio pastro Bernhard Eichkorn akcentis la remorigon pri Papo Luĉiani: “Ĵus mi aŭskultis la elsendon de la 28a de septembro. Estis interese aŭdi la plej lastajn informojn pri papo Benedikto, kiu memorigis la kar-memoran papon Johanon Paŭlon la 1-an. Korajn salutojn, Bernhard Eichkorn.”

 

S-ro Ieĵe Laube reproponas demandon kiun levis aliaj aŭskultantoj en la pasinteco, pri la aŭskulto pere de la oficialaj interretaj paĝoj de Radio Vatikana. “Tre ofte - skribas s-ro Laube - mi klopodas aŭskulti la merkredan programon, sed ĵaŭde je la sama horo ofte ĝi estas jam forviŝita. Ĉu estus eble la merkredan programon lasi iomete pli longe kaptebla?”

 

Ni povas nur rediri la respondon de teknikistoj: la ĝenerala aranĝo de la laŭpetaj elsendoj en la oficiala TTT-ejo de Radio Vatikana preskribas, ke por ĉiu reto la programoj havas je dispono unutagan spacon, tiel ke ĉiutagaj elsendoj restas en la paĝaro nur 24-horojn; tiuj ĉiu-semajnaj restas 7-tagojn, ktp. Verŝajne ni devos peti tion, ke la merkreda kaj jaŭda elsendoj estu kunfanditaj en unu sola elsendo en la dua eŭropa reto. Kion Vi opinias, karegaj gefratoj? Skribu al ni.

 

Sed oni ne forgesu ke ekzistas ankaŭ privata arkivo de niaj elsendoj prizorgata de IKUE-anoj: radio-vatikana-esperanto.org. Cetere, s-ro Herve Mougin rimarkis: “Dank’al ret-mesaĝo de Vitor Luiz tra Eventoj-Budapeŝto mi malkovris hodiaŭ viajn tekstojn de la ĵaŭdaj rubrikoj. Mi nepre volas danki al vi pro tiuj tekstoj kaj son-dosieroj kaj ĝenerale pro ĉiuj viaj klopodoj kaj sukcesoj.” Ni kore dankas!

 

Ni finas per movadaj informoj. La venonta Meso en Esperanto en Bruselo okazos dimanĉon la 7an de decembro je la 18a horo en la Foyer Catholique Européen. Post la Meso okazos vid-prelego pri "Kredkonfeso por nia tempo".

 

Dua informo: en la benediktana klostro Nütschau (Germanio) de la 20a ĝis la 24a de oktobro okazis la “Bibliaj Tagoj”, ĉi-foje dediĉitaj al la Psalmoj. Ĉefpreleganto estis la benediktana patro Willibald Kuhnigk, tie loĝanta esperantisto. Partoprenis Esperantistoj el Germanio, Nederlando kaj Svedio. La preleganto montris, ke la hodiaŭa psalmaro estas komponita kiel unuo, kvankam la unuopaj 150 psalmoj havas tute malsamajn originojn kaj funkciojn. La psalmaro de la Biblio konsistas el kvin libroj, paralele al la kvin libroj de la Torao. Ni dankas pastron Bernhard Eichkorn pro la sendita raporto pri la Bibliaj Tagoj en Nütschau.

 

Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Carlo Sarandrea salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):