Egiptomanio (P. Cadei) - 2008-10-23, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Egiptomanio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Egiptomanio (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Bonan vesperon karegaj gefratoj! Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri “Egiptomanio”.

 

La antikva Egiptujo, eble pro la grandiozeco de siaj monumentoj (ekzemple la famaj Piramidoj), eble pro siaj misteroj (ekzemple la komplika kulto de la mortintoj, la hieroglifa skribo-sistemo, kaj ĉefe la Sfinkso), ĉiam estigis intereson, scivolon, tim-respekton. Egiptujo interesigis (ne nur el milita vidpunkto) konkerantojn kiel ekzemple Aleksandron la Grandan, Julion Cezaron kaj Napoleonon, kaj klerulojn kiel la antikvan helenan Herodoton ĝis la modernaj egiptologoj. Ĉe l’paso de la jarcentoj ĉi tiu intereso por Egiptujo kreskegis, inspirante interalie literaturajn, bildajn kaj muzikajn verkojn. Ekzemple: «Aida», opero de la itala komponisto Verdi, kun “egipta” temo, estis plenumita unuafoje en la egipta ĉefurbo Kairo inaŭgure de la Sueza kanalo en la jaro 1871a. Krom tio, pluraj magiaj kaj esoteraj (tio estas, sekretaj) grupoj afektas egiptan originon. Ne estas do mirinde ke oni eĉ forĝis la specialan vort-kunmeton «egiptomanio».

 

Krom sia grandiozeco kaj mister-pleneco, Egiptujo ravas pro sia antikveco. En la pasintaj jarcentoj oni eĉ kredis ke la egipta civilizacio estas senkompare la plej antikva en la mondo, pro tio ke for-orientaj, nome la hinda kaj ĉina, estis preskaŭ nekonataj en Eŭropo. Se la egipta civilizacio estas la plej antikva, oni konkludis ke ĝi estas la plej vera, ĉar ligita kun la mita ora praepoko kiam la prahomoj ĉerpis la saĝecon el la dia fonto.

 

Oni opiniis (kaj iuj ankoraŭ kredas) ke magio kaj esoterismo fontas el la antikva Egiptujo. Tiu ĉi opinio baziĝis sur jenaj ne pruvitaj nek pruveblaj postulatoj:

 

Unue: la hieroglifoj, la piramidoj, ktp. havas sekretajn gnostikajn magiajn sencojn;

 

Due: Moseo, la biblia liberiginto de la hebreoj el la egipta sklaveco, estis magiisto inicita en Egiptujo (verdire en la Biblio, Eliro 7, 8-11, Moseo kaj Aarono supervenkis la egiptajn magiistojn, ne per magio sed per la helpo de Dio);

 

Trie: Hermeso Trismegisto (mitologia gnostika saĝulo de la antikva Egiptujo), postlasis librojn, kiuj enhavas la praan kernon de la eterna filozofio, tio estas, de la tut-homara saĝeco.

 

Ekde la fino de la dekoka jarcento, multe da kleruloj trovis inspiron en la antikva Egiptujo, ĉu por magia spekulativado, ĉu por magiaj simboloj kaj ritoj. Koncerne spekulativon, pluraj homoj kredas ke la tarokaj sorĉ-kartoj estis inventitaj en Egiptujo. Fine de la deknaŭa jarcento, sinjorino Blavatsky, kiu fondis la Teozofian Asocion, klarigis sian gnostikan kaj magian doktrinon en libro, kies titolo: «Malvualita Izisa», mencias la egiptan diinon Izisa. Ekde tiam, multege da asocioj kaj loĝioj esoteraj, gnostikaj, framasonaj, kaj similaj afektis la originon de siaj ritoj kaj simboloj en la antikva Egiptujo. Tia estas ekzemple la Egipta Rito de Kaljostro, fama aventuristo; tia estas la Rito de Misraim (= Egiptujo en la hebrea), fondita dum la imperiado de Napoleono; tia estas la Rito de Memfis (antikva egipta urbo). Ankaŭ la Antikva kaj Mistika Roz-Kruca Ordeno, fondita en 1917 fare de la usona Spencer Lewis, afektas fonti el praegiptaj esoteraj komunumoj.

 

Ankaŭ en nia nia epoko estas kutime vidi en televido gravmienajn parolantojn kiuj asertas ke la Grandan egiptan Piramidon ne konstruis praegiptoj, sed eksterteranoj provizitaj per superhomaj inteligento kaj teknologioj, deveninte el tute foraj planedoj. La Granda Piramido de Egiptujo, laŭ tiu teorio, ankoraŭ rolas kiel tre potenca magneto altiranta kaj koncentranta pozitivajn energiojn.

 

Kiel pritaksi ĉiujn ĉi asertojn kaj kredojn? Por ĝusta kaj honesta intelekta procedo, oni devas distingi jene:

 

Unue: tio kio estas science kaj historie pruvebla, kion esploras kaj pristudas lingvistoj, papirusologoj, arkeologoj, egiptologoj ktp.; ĉi tiuj konstatis ke tiu religio kaj kulturo enhavis efektive esoterajn kaj magiajn elementojn; sed tute ne estas pruvite, ke tiuj magiaj elementoj plu daŭris ĝis nia epoko, kiel kredigas multe da esoteristoj. Due: la fantaziaĵoj, imagaĵoj kaj mitologioj elpensitaj fare de magiistoj kaj esoteristoj. Ĉi-lastaj verdire trovas malmulte da indicoj kaj pruvoj favore al la sia tezo. Sed al la ili sufiĉas fantazio, mito kaj legendo. Oni povus demandi, kial ĉe la televido oni parolas pli ofte pri magiismo, kaj mitologio, ol pri pozitivaj sciencaj, arkeologiaj kaj historiaj malkovroj. Ni opinias ke la respondo kuŝas jene: al la televido interesas la spektakloj pli ol la vero. El tiu ĉi vidpunkto, oni devas konsenti, ke estas plimulte kuriozaj kaj ravaj la mirindaĵoj pri kiuj fantazias la egiptomanio, ol pedanta prelego de arkeologo.

 

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri “Egiptomanio”. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon. Carlo Sarandrea salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):