Mat 22, 15-22 - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2008-10-19, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 22:15-22
Papo Benedikto vizitas pilgrimlokon ĉe Pompejo; Bartolo Longo kaj la Madono de Pompejo
Sinodo pri la Parolo de Dio: malneto de la fina mesaĝo; kuna trapreĝo de la vesperaj preĝoj fare de papo Benedikto kaj patriarko Bartolomeo
Movada informo: en Ĉilio forpasis p. Valeriano Casado Noguerol, instruinto kaj verkinto de Esperanto kaj UEA-delegito.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Mat 22, 15-22 - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu Laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 22a, versoj 15 ĝis 22

Carlo: En tiu tempo Jesuo diris al la fariseoj: “Pagu do al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro; sed donu al Dio tion, kio apartenas al Dio.”

Stefano: Jesuo rifuzas la debaton pri la temo, ĉu la romia aŭtoritato estis prava aŭ ne. Efektive, la registaro de Izraelo en la tempo de Jesuo estis la romia imperiestro. Plej ofte ĝi konservis la publikan ordon kaj la sociajn strukturojn, kiujn ĉiuj uzis, inkluzive la monerojn. Do, la imperio, neperfekta kiel ĉiu registaro, meritis tamen la subtenon de impostoj. Ofte en la moderna mondo, oni pagas impostojn aŭtomate, ĉu bonvole, ĉu ne. Tamen kristanoj devus ankaŭ subteni la politikajn regantojn de siaj landoj per siaj preĝoj. Certe, kelkaj estas neindaj, sed kiel diris Sankta Bazilo la Granda, “La Sinjoro konservu la bonajn en la boneco kaj konvertu al boneco la malpli bonajn”.

.........................................................................................

Carlo: Bonan vesperon karegaj gefratoj. Benedikto la 16-a konfidis la Eklezion kaj la tutan mondon al la Virgulino de la Rozario de Pompejo. Lia penso aparte iris al la okazanta Sinodo de la Episkopoj pri la Parolo de Dio, al la familioj kaj, en la hodiaŭa monda misiista tago, al tiuj, kiuj aktivas por la anonco de la Evangelio.

Stefano: Post sia alveno per helikoptero ĉi-matene al Pompejo, urbeto apud Napolo (Italio) kie staras fama pilgrimloko, la Papon akceptis 50 mil fideluloj, festantaj por la tria vizito de Papo al la urbo refondita de beata Bartolo Longo. Por Benedikto la 16-a estis la dua vizito, post tiu kiun li faris antaŭ dek jaroj, kiel kardinalo prefekto de la kongregacio por la doktrino de la kredo. Li estas la dua Papo kiu vizitis tiun pilgrimlokon, post la vizitoj de Johano Paŭlo la 2-a en 1979 kaj 2003.

Carlo: La areo kie staras la pilgrimejo estis proprieto de nobeluloj dum multaj jarcentoj. Ekde 1593 ĝi travivis forlasitecon kaj kadukiĝon ĝis kiam, ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, alvenis advokato Bartolo Longo, por administri la havaĵojn de grafino De Fusko, kiun li edzinigis en 1885. De tiam geedzoj Longo decidis aktivi por la disvastigo de la kredo. Ili starigis la frataron de la sankta Rozario por kolekti monon kun la celo starigi pilgrimlokon honore al la Virgulino. Oni ĝin konstruis ekde 1876 ĝis 1891, jaro en kiu ĝi estis konsekrita.

Stefano: La 13an de februaro 1876, post restaŭrado, oni elmontris por la unua fojo la pentraĵon de la Virgulino de la Rozario: tiutage okazis la unua miraklo pro la propeto de la Madono de Pompejo. En 2002 la pentraĵo estis en placo Sankta Petro en Vatikano kaj fronte al ĝi Johano Paŭlo la 2-a subskribis la apostolan leteron per kiu li enkondukis la 5 novajn misterojn de la lumo por la Rozario kaj starigis la jaron de la Rozario.

Carlo: Dum la Meso en la placo de la pilgrimloko de Pompejo, Benedikto la 16-a konfidis ĉiujn al Maria kaj li aparte pensis al la suferantoj, forlasitoj, mizeruloj. Li instigis ilin ĉiam konfidi je la patrineca subteno de la Virgulino. La Papo memorigis la historion de Pompejo: urbo detruita de la terura vulkana erupcio; urbo kiu reviviĝis per la konvertiĝo de viro, Bartolo Longo, kiu, kiel sankta Paŭlo, persekutis la Eklezion, ĉar li estis kontraŭklerikalulo kaj praktikano de spiritismaj kaj superstiĉaj aferoj. Viro for el la kredo, kiu tamen elradike ŝanĝiĝis, ĉar li renkontis, diris la Papo, la veran vizaĝon de Dio, transformante la loĝatan dezerton.

Stefano: “Kie alvenas Dio, tie la dezerto floras!” ekkriis la Papo, aldonante ke beata Bartolo Longo, per sia persona konvertiĝo, atestis pri tiu granda spirita forto kiu interne transformas la homon kaj iel igas lin kapabla fari grandaĵojn laŭ la plano de Dio. Ĉi tiu urbeto de li refondita - aldonis la Papo - estas do historia pruvo pri kiel Dio transformas la mondon: plenigante per karitato la koron de la homo kaj igante ĝin motoro por la religia kaj sociala renovigo je la servo al plej lastaj.

Carlo: Post la Meso la Papo gvidis la preĝ-petegon al la Madono de Pompejo, temas pri devoteca praktiko tekstoverkita de beata Bartolo Longo: ĝi estas kortuŝa preĝo al Maria por petegi mizerikordon por ĉiuj. Fine la Papo lasis en la pilgrimloko oran rozon dediĉitan al la Dipatrino. Antaŭ la tagmeza anĝeluso la Papo konfidis al Maria la laborojn de la Sinodo; memorigante la hodiaŭan mondan misiistan tagon li instigis la fidelulojn trapreĝi la rozarion por la misiistoj kaj evangelizado: la unua misiista tasko de ni ĉiuj - li diris - estas ĝuste preĝi. Sekve li menciis la beatproklamon, okazintan hodiaŭ en Lisieŭ, Francio, de gesinjoroj Martin, gepatroj de sankta Tereza de la infano Jesuo.

Stefano: La sekreto de Pompejo estas la rozario, kiu kondukas pere de Maria al Jesuo. La rozario estas spirita armilo en la lukto kontraŭ malbono, kontraŭ ĉiu perfortaĵo, por la paco en la koroj, en la familioj, en la socio kaj la mondo. Tiel parolis la Papo ankoraŭ en Pompejo kie, posttagmeze, li gvidis la trapreĝon de la Rozario. Je la 18-a horo li revenis al Romo.

Carlo: Ni parolis pri la vizito de la Papo Benedikto la 16-a al Pompejo.

Stefano: VATIKANURBO. La sinodo de la episkopoj pri la Parolo de Dio, okazanta en Vatikano, prezentis hieraŭ unuan malneton de la fina mesaĝo. La tekston oni pritraktos dum la venontaj tagoj, ĝis la definitiva versio, kiun oni konigos venontan vendredon.

Carlo: Hieraŭ vespere la Sinodo ŝanĝis sian scenejon por momento el forta ekumena dimensio. Temas pri la trapreĝo de la vesperaj preĝoj en la Siksta Kapelo en Vatikano je la ĉeesto de la Papo kaj de la ekumena Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a. Profunda ĝojo kaj dankemo estis esprimitaj de Benedikto la 16-a post la parolado de la ortodoksa patriarko; ĉi-lasta substrekis la gravecon de la partopreno de ekumena Patriarko en sinodo de la katolikaj episkopoj.

Stefano: Benedikto la 16-a esprimis estimon kaj dankemon al patriarko Bartolomeo la unua: “Ni travivis sperton de vera kunuleco”. La Papo diris kiel la patroj de la ortodoksa Eklezio estas la samaj de tiu roma kaj reciproke: “se ni havas patrojn komunaj, kiel ni ne povas ne esti fratoj?”

Carlo: Ni finas per funebra sciigo: pasintĵaŭde la 16an de oktobro forpasis en urbo Osorno (Ĉilio), la 83 jaraĝa pastro de la Societo de Dia Verbo, Valeriano Casado Noguerol. Li naskiĝis en Kastilio, Hispanio, kaj li pastriĝis dum furoris la Hispana Interna Milito. La agado de pastro Valeriano Casado Noguerol en la Esperanto-Movado konsistis el instruado de Esperanto al junuloj, tradukado de hispanaj verkoj, kaj plie li estis UEA-delegito. Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Salutas vin:

Stefano: Pastro Stefano Hawkees-Teeples

Carlo: kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

Stefano: Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: