Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2008-10-12, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 22:1-14
Biografietoj pri kvar novaj sanktuloj, el Barato, Italio, Svislando kaj Ekvadoro
Kristanoj kaj islamanoj kunvenas en centro de la Fokolar-movado; la sinodo de episkopoj finas sian unuan semajnon
Movada informo: Esperanto ĉeestis en la ĉi-jara festo de porinfana ludurbo Mini-Munkeno (Mini-München).

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu Laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 22a, versoj 1 ĝis 14

Carlo: En tiu tempo, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: “La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni.”

Stefano: La plano arigi ĉiujn naciojn realiĝas en Kristo. Dio pere de Jesuo arigas ĉi tiun amason, sed lia plano reunuigi la popolojn ne povos efektiviĝi sen la aktiva partopreno kaj kunlaboro de la homo. La projekto de Dio estas tasko por la homo. La regno de Dio ne venas el la ĉielo kiel fulmo. Se estas vere ke Jesuo estas la bazangula ŝtono, la homoj ne povas rifuzi kunlabori por la starigo de la konstruaĵo. Ekde la tago de Pentekosto la signo kaj la loko privilegia de la universala ariĝo kiun volis Dio estas ĝuste la Eklezio. La miraklo de la lingvoj kaj la ĉeesto de Jerusalemo de gentoj el ĉiuj mondopartoj bone esprimas ekde ĝia naskiĝo la naturon kaj mision de la Eklezio, kies mistero povas esprimiĝi ĝuste kiel arigo kaj kunveno.

..................................................................................................

Carlo: Bonan vesperon karegaj gefratoj. Hodiaŭ matene la Papo celebris solenan Meson por la proklamo de 4 novaj sanktuloj. Temas pri Alfonsino de la Senmakula Koncipiĝo (Anne Muttathupadathu), kiu estis hinda religiulino; ŝi estas la unua sanktulino de Bharato, klaranino de la tria franciskana ordeno; la itala pastro Gaetano Errico, fondinto de la ordeno de la misiistoj de la sanktaj koroj de Maria kaj Jesuo; Maria Bernarda Bütler, fondintino de la franciskanaj misiistaj monakinoj de Maria Helpantino; kaj Narcisa De Jesus Martillo Moràn, laikulino el Ekvadoro.

Stefano: Sankta Maria Bernarda Bütler kaj sankta Narcisa de Jesus Martillo Moràn havas komuna la ligitecon kun Ekvadoro, kvankam en diversaj epokoj. Sankta Maria Bernarda naskiĝis en Svislando en 1848. 21-jaraĝa ŝi monakiniĝis. Altirita de misiado, en 1888 ŝi, kun aliaj fratinoj, vojaĝis al Ekvadoro kie ŝi starigis novan ordenon. Sed la agado estis markita de grandaj suferoj, unue pro la loka vetero, kiu endanĝerigis la sanon de la misiistinoj, sed ankaŭ pro la miskomprenoj de la superuloj kaj la disiĝo de kelkaj fratinoj kiuj ariĝis en alia ordeno. Kvazaŭ ne sufiĉis tio, eksplodis persekutado kontraŭ la kristanoj. Ŝi kun siaj monakinoj devis fuĝi el Ekvadoro por atingi Cartagena, Kolombio, kie ŝi travivis siajn lastajn jarojn, kaj de kie ŝi plivastigis sian agadon ankaŭ al aliaj kontinentoj, por asistado de malriĉuloj. Sankta Maria Bernarda Bütler mortis en 1924.

Carlo: Narcisa de Jesus Martillo Moran naskiĝis en 1832 en Ekvadoro. Apenaŭ 7-jaraĝa, ŝi sentis religian vokiĝon, kaj ŝi ofte izoliĝis por preĝado kaj kontemplado. Post la morto de la patrino, unue, kaj de la patro, poste, ŝi translokiĝis al Guayaquil, kaj de tie ŝi vivis dum la jaroj en ĉiam diversa urbo helpante la malriĉulojn, ĝis kiam en 1868 ŝi vojaĝis al Limo, Peruo, por travivi siajn lastajn vivojarojn en dominikana monaĥinejo. La 8an de decembro 1869, ŝi forpasis, apenaŭ 37-jaraĝa. Fronte al ŝia korpo, nekoruptita, mola kaj bonodora, okazis multaj mirakloj.

Stefano: Pastro Gaetano Errico. naskiĝis apud Napolo (Italio) en 1791. Li pastriĝis en 1815 kaj dum la postaj 20 jaroj li instruis la geknabojn. En 1818 li travivas mistikan sperton: sankta Alfondo de Liguori aperas al li por diri al li ke Dio volas la starigon de preĝejo honore al la Dolorplena Virgulino. Malgraŭ entuziasmo de fideluloj, tamen la agadoj de kontraŭuloj ebligos la inaŭguron nur 12 jarojn poste, en 1830. Dum la postaj jaroj, dum li preĝas fronte al la eŭkaristio, pastro Gaetano ricevas alian mistikan sperton: Dio volas ke li starigu ordenon honore al la sanktaj Koroj de Jesuo kaj Maria. De tiam pastro Gaetano startigis intensan apostoladon tra la tuta suda Italio, kun bonfaraj agadoj favore al mizeruloj, enkarcerigitoj, malsanuloj, analfabetuloj, knabinoj, patrinoj. En 1836 Sankta Gaetano inaŭguris la novicejon de la nova ordeno de li fondita. Sankta Geatano mortis en 1869.

Carlo: Sankta Alfonsino de la Senmakula Koncipiĝo naskiĝis en Hindio en 1910. Restinta sola post la forpaso de la gepatroj, ŝi vivas kun onklino kiu ne bone taksis ŝian intencon fariĝi religiulino, preferante ke ŝi edziniĝu. 13-jaraĝa ŝi estis promesita al knabo kaj ŝi pensis misfiguri sian korpon, por ke ŝia aspekto ne plu altiru fianĉojn. Ŝi do metis sian piedon en brogantajn karberojn. Tio tamen ne forpelis kandidatojn por fianĉiniĝo: eĉ dum la komencaj jaroj de studado por monaĥiniĝo iu klopodis edzinigi ŝin, per la kompliceco de la edukantino. Fine en 1927 ŝi definitive eniris monakinejon kaj elektis la religiulan nomon Alfonsino, honore al sankta Alfonso de Liguori. En 1930 ŝi komencis periodon de grandaj fizikaj kaj moralaj suferoj: nur en 1936 finfine ŝi monakiniĝis. Sekvis la lastaj vivojaroj kun granda suferado: psiĥa elĉerpiĝo ne plu ebligis al ŝi legi nek skribi. En 1945 la malsanoj superregis: tumoro estigis unu jaron da agonio, kun doloregoj, sed ŝi ĉiam komentis: “Mi scias ke Dio destinis min esti ofero per suferado. Mi taksas unu tagon en kiu mi ne suferis, kiel perditan tagon”. Ŝi mortis en 1946 postlasante la rememoron de monaĥino plenaj je amo por ĉiuj.

Stefano: Ni parolis pri la 4 novaj sanktuloj proklamitaj de Benedikto la 16-a ĉimatene en placo sankta Petro.

Carlo: ROMO. Varma aplaŭdo akceptis hieraŭ la telegramon de la Papo al 200 kristanoj kaj islamanoj kiuj kunvenas en Kastelgandolfo en la centro de la Fokolaroj aŭ fajrujoj. La Papo esprimis petdeziron: ke la renkonto estigu renovigitajn celojn de elkora frateco kaj sincera sindevigo por reciproka dialogo inter islamanoj kaj kristanoj en la respekto de la homa digno.

Stefano: ROMO: En la tago de la 46a datreveno de la komenco de la 2a Vatikana Koncilio (11-a de oktobro 1962) la sinodo de la episkopoj en Vatikano finis sian unuan semajnon da laboroj. Multaj la jam pritraktitaj temoj sed ĉefe impona estis la ekumena atesto: hieraŭ ekzemple parolis reprezentanto de la ortodoksa Eklezio de Greklando kaj frato Alois de la ekumena komunumo de Taize’. Ĉiuj intervenoj pledis por plifortigo de komuna atesto de la kristanoj fronte al la mondo.

Carlo: Ni finas nian elsendon per movada informo: alvenis sciigo pri la ĉeesto de E-o dum la ĉijara Mini-München. Inaŭgurita la 5an de aŭgusto, la infana lud-urbo Mini-Munkeno estas la unua kaj unu el la plej grandaj feriaj infanurboj de la mondo. Esperantistoj instruis al pli ol 200 infanoj kaj pluraj miloj da ili povis informiĝi pri Esperanto-agado. Ĉijare por la unua fojo Esperanto estis unu el la lingvoj uzataj por prezenti la multlingvecon de Eŭropo. Dankon al Fritz Hilpert pro la informo. Nia programo estas finita. Salutas vin:

Stefano: Pastro Stefano Hawkees-Teeples

Carlo: kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

Stefano: Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):