Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2008-10-09, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Biografio de sankta Daniele Comboni, misiista sanktulo
Movada informo: 1 400 personoj vizitis la Esperanto-Muzeon en Vieno dum "La longa nokto de la muzeoj" en Aŭstrio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj! Nia brazila aŭskultanto kaj kunlaboranto por la arkivo http://radio-vatikana-esperanto.org, sinjoro Vitor Luiz, petis ke ni dediĉu unu elsendon al Sankta Daniele Comboni, kiun la Eklezio memorigos morgaŭ. Ni volonte akceptas la peton de nia aŭskultanto kaj ni proponas la biografion de ĉi tiu granda misiista sanktulo.

 

Daniele Comboni estis filo de malriĉaj ĝardenistoj-kamparanoj, kiu fariĝis la unua katolika episkopo de Centra Afriko kaj unu el la plej grandaj misiistoj en la historio de la Eklezio.

Daniele Comboni naskiĝis en Italio (Limone sul Garda, Brescia) la 15an de marto 1831 en familio, kiel dirite, de kamparanoj kiuj laboris ĉe riĉa sinjoro de la regiono. Paĉjo Luigi kaj panjo Domenica tre amis Daniele-n, kiu estis la kvara el 8 gefiloj, preskaŭ ĉiuj mortintaj dum infanaĝo. Familio Comboni estis tre unuigita, riĉa je kredo kaj homaj valoroj, sed tre malriĉa koncerne posedaĵojn. Ĝuste malriĉeco instigis Daniele-n forlasi sian vilaĝon por viziti lernejon en urbo Verono, ĉe Instituto fondita de pastro Nicola Mazza.

Dum la jaroj en Verono, Daniele malkovris sian vokiĝon al pastreco, li finas sian studadon pri filozofio kaj teologio sed ĉefe li komencas pensi al misiado en Centra Afriko, altirita ĉefe de la atestoj de la unuaj misiistoj kiuj revenis el la afrika kontinento. En la 1854-a, Daniele Comboni pastriĝas kaj tri jarojn poste li vojaĝas al Afriko kune kun aliaj 5 misiistoj.

Post vojaĝo daŭrinta 4 monatojn, la misiista grupo en kiu aliĝas Comboni atingas Kartumon, la ĉefurbon de Sudano. La kontakto kun la afrika realaĵo estas impona. Daniele tuj ekkonscias pri la malfacilaĵoj kiuj la nova misio implicas: penado, ne-elteneblaj veteraj kondiĉoj, malsanoj, forpasoj de multaj kaj junaj misiistaj kunuloj, malriĉeco de la lokaj loĝantoj pli kaj pli instigas lin antaŭeniri kaj ne rezigni je tio, kion li komencis per granda entuziasmo. El sia misiejo li skribas al siaj gepatroj: «Ni devos peni, ŝviti, morti, sed la penso, ke oni ŝvitas kaj mortas pro amo al Jesuo Kristo kaj por la savo de la plej forlasitaj animoj de la mondo, estas tro dolĉa, por ke ni rezignu je la granda klopodo».

Ĉeestante la morton en Afriko de unu lia misiista kunulo, Comboni anstataŭ ol senkuraĝiĝi, sentas sin interne konfirmita en la decido daŭrigi la mision: «Aŭ Nigreco aŭ morto», aŭ Afriko aŭ la morto.

Ankoraŭ Afriko kaj ĝia popolo instigas Comboni, post reveno al Italio, realigi novan misiistan strategion. En 1864, dum li preĝas ĉe la tombo de Sankta Petro en Vatikano, Daniele havas brilegan ideon, kiu kondukas lin al prilaboro de lia fama projekto por la regenerado de Afriko; temis pri misiista projekto kiun li resumis per la frazo «Savi Afrikon per Afriko». Tiu projekto estis frukto de lia senlima konfido je la humanaj kaj religiaj kapabloj de la afrikaj popoloj.

Malgraŭ ne malmultaj malfacilaĵoj kaj nekomprenemoj, Daniele Comboni intuicias, ke la eŭropa socio kaj la katolika Eklezio estas vokataj pli multe konsideri misiadon en Centra Afriko. Ĉi-cele, li sin dediĉas al senlaca misiista agado en ĉiu angulo de Eŭropo, petante spiritajn kaj materiajn helpojn por la afrikaj misiejoj; li tion petas al reĝoj, episkopoj kaj riĉuloj, sed ankaŭ al malriĉaj kaj simplaj homoj. Kaj kiel rimedo por misiista agado, li kreas misiistan revuon, kiu estas la unua eldonita en Italio.

Lia nefaligebla kredo je la Sinjoro kaj je Afriko kondukas lin al starigo, respektive en 1867 kaj 1872, de la vira kaj de la virina ordenoj de liaj misiistoj, kiujn oni poste konos per la nomoj “kombonianaj misiistoj” kaj “kombonianaj misiistaj monaĥinoj”.

Kiel teologo de la episkopo de Verono, Daniele Comboni partoprenis en la Unua Vatikana Koncilio, kaj li subskribigis al 70 episkopoj peticion favore al evangelizado de Centra Afriko (Postulatum pro Nigris Africæ Centralis).

La 2an de julio 1877 Comboni fariĝas apostola Vikario de Centra Afriko, unu monaton poste li estas Episkopo. Ĝi estis la konfirmo, ke liaj ideoj kaj agadoj, kiujn multaj taksis tro kuraĝaj – se ne eĉ frenezaj – estas tre efikaj por la anonco de la Evangelio kaj por la liberigo de la afrika kontinento.

En la jaroj 1877-1878, kune kun siaj misiistoj kaj misiistinoj, li suferas en la korpo kaj en la spirito la tragedion de granda sekeco kaj de malsatego senprecedencaj, kiuj duonigas la lokan loĝantaron kaj elĉerpas la misiistan agadon kaj personaron.

En 1880 per la deĉiama fervoro, episkopo Comboni revenas, por la oka kaj lasta fojo, al Afriko, kun la intenco daŭrigi la batalon kontraŭ sklaveco kaj plifirmigi la misiistan agadon kun la afrikanoj mem. Unu jaron poste, elprovita de laceco, de la oftaj kaj ĵusdataj forpasoj de siaj kunlaborantoj kaj ĉagrenita de la akuzoj kaj kalumnioj, la granda misiisto malsaniĝas. La 10an de oktobro 1881, apenaŭ 50-jaraĝa, li mortas en Kartumo. «Mi mortas – li diras – sed mia verko ne mortos».

Li pravis. Lia verko ne mortis, eĉ, ĝi daŭre vivas dank’al la donaco de sia propra vivo kiun faras multaj viroj kaj virinoj, kiuj decidis sekvi Comboni laŭ la vojo de la malfacila sed entuziasmodona misiado ĉe la popoloj plej bezonantaj de kredo kaj homa solidareco.

Beatproklamita de papo Johano Paŭlo la 2a en 1996, Daniele Comboni estis sanktproklamita de la sama papo la 5an de oktobro 2003.

 

Laŭ peto de nia brazila aŭskultanto Vitor Luiz Rigoti dos Anjos, ni parolis pri Sankta Daniele Comboni, kiun la Eklezio memorigos morgaŭ.

Karegaj gefratoj, ni finas per movada informo: en Aŭstrio okazis la 4-an de oktobro la Longa Nokto de la Muzeoj, dum kiu eblis viziti la muzeojn malfruhore. Laŭ la oficiala statistiko, 1485 personoj vizitis la Esperanto-muzeon en Vieno, tio estas, 12% pli ol en 2007. Ni kore dankas aŭskultanton Leopold Patrik pro la sendita sciigo.

Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):