Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - Movadaj informoj - 2008-10-05, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 21:33-43
4000-a elsendo de Radio Vatikana en Esperanto
Sinodo de Episkopoj pri la temo "La Parolo de Dio en la vivo kaj misio de la eklezio": inaŭgura meso; la itala ŝtata televido inciatas tagnoktan publikan legadon de la Biblio
Septembra leterkesto - 2-a parto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

STEFANO: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 21a, versoj 33 ĝis 43

KARLO: En tiu tempo Jesuo rakontis alian parabolon pri la vinberĝardeno kaj konkludis jene: La regno de Dio estos prenita for de vi, estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn.

STEFANO: Jesuo prezentas rakonton pri terposedanto, kiu estas figuro de Dio. Li atendas la frukton de vinberejo dum rikolto, sed la laborantoj rifuzas, ofendas kaj batas la servistojn senditajn por la frukto. Fine la malbonaj laborantoj mortigas la filon de posedanto. Post tiaj krimoj, certe la posedanto punos la laborantojn kaj poste luos la vinberejon al pli fidindaj homoj. Jesuo same sugestas, ke eble nia religia praktiko ne valoras tiom, kiom eble ni opinias. Eble mankas la frukto de bonaj agoj, kiujn Dio deziras. Oftege Jesuo klarigas, ke nia religia agado devas produkti kompateman kaj ameman kondutmanieron. Se, malgraŭ nia religio, ni agas malbone, tia praktiko estas senvalora. La regno de Dio vere apartenas al tiuj, kiuj efektive vivas laŭ la leĝo de Dio: ami Dion kaj la proksimulon.

......................................................................................................

KARLO: Bonan vesperon, karegaj gefratoj. Tiu hodiaŭa estas unu el la okazoj kiam ni iom bedaŭras ke nia elsendo daŭras nur 9 minutojn kaj 20 sekundojn, ĉar la temoj sur la tablo estas multaj. Unue, ĉi-matene la Papo inaŭguris la sinodon de la Episkopoj; due, ni deziras legi la duan parton de la septembra leterkesto; trie, ĉi tiu estas la 4000a elsendo ekde la komenco de regulaj programoj en la jaro 1977.

STEFANO: 4000 estas kvanta jubileo, por tiel diri, ĉar ĝi ne ligiĝas al dato. Se oni kalkulas la averaĝan daŭron temas pri apenaŭ 600 horoj da elsendoj. Eta guto en oceano de la radiofonio. Sed tio kio plej valoras estas alia oceano: tiu de la sentoj kiuj dum pli ol 30 jaroj trafluis nian etan rondon. Ni ĝojas havi la okazon de la 4000a elsendo por momente halti kaj pripensi la amikecon, la amemon, la simpation, kiun ni perceptas kunlaborante ĉi tie. Ili estas sentoj kiuj estigas en ni, kaj ni esperas ankaŭ ĉe Vi karegaj gefratoj, dankemon.

KARLO: Ni sentas dankemon unue pro la miraklo de Esperanto. Dankemon pro la laboro kiun faris antaŭ ni la redaktoroj: la forpasintaj pastroj Giacinto Jacobitti kaj Carlo Musazzi; kaj la daŭre redaktanta pastro Battista Cadei. Dankemon pro la multaj okazoj kiam ni povis starigi amikajn rilatojn kun Vi, karaj personoj, kies nomoj restas gravuritaj en nia koro. Dankemon pro la konstanta subteno, kiun ni ricevas.

STEFANO: Plie ni esprimas dankemon pro la jam alvenintaj gratuloj okaze de ĉi tiu 4000a elsendo: ni pensis ke la informo restus kvazaŭ sekreta, sed ĝi disvastiĝis per la interreto, iniciate de d-ro Antonio De Salvo.

KARLO: Ni legos Viajn mesaĝojn dum la venonta leterkesto: sed almenaŭ unu ni deziras legi jam nun. Temas pri la mesaĝo de d-ro Renato Corsetti, iama prezidanto de UEA kaj nun prezidanto de Itala Esperanto-federacio:

STEFANO: “La problemo de la rilato inter italaj esperantistoj kaj la Vatikana Radio estas kiel la problemo de la rilatoj inter italoj kaj la Koloseo. Ĉar ĝi estas ĉiam tie, kaj ni vidas ĝin irante labori ĉiumatene, ni ne aparte konscias pri ĝia beleco, graveco kaj admirindeco. Same pri la Vatikana Radio. Ĉar ĝi estas ĉi tie kaj ni konas la laborantojn, ni malofte haltas por pripensi kiom da bono por Esperanto ĝi faras per sia nura ekzisto. Dankon, al ĉiuj laborantoj! Amike, Renato Corsetti.

KARLO: Koran dankon al ĉiuj Vi, karegaj gefratoj. Nun, ek’ al la 5000a elsendo: se la strukturo de la programaro restos la sama, ĝi devus okazi inter januaro kaj februaro 2015: ĝis tiam ni havos multe por raporti, ĉu ne? [KARLO: he, se ni ankoraŭ vivos... (ridego) STEFANO: La programo certe mortigos nin... KARLO: jes!]

STEFANO: Kaj ni tuj komencu per raporto pri aktualaĵo. Ĉi-matene, per solena Meso en la roma baziliko de sankta Paŭlo ekster la muregoj, la Papo inaŭguris la ĝeneralan ordinaran asembleon de la Sinodo de la Episkopoj, kiu ĝis la 26a de la nuna monato pritraktos la temon “La Parolo de Dio en la vivo kaj misio de la Eklezio”. Kun la Papo, 326 kuncelebrantoj.

KARLO: Estas tiuj, kiuj, post decido ke Dio mortis, deklaras sin mem dio- tion diris la Papo dum sia prediko, aldonante gravajn demandojn: ĉu post forliberiĝo de Dio la homo estas vere pli feliĉa? pli libera? kiam la homoj proklamas sin absolutaj proprietuloj de si mem kaj unikaj posedantoj de la kreaĵaro, ĉu ili povas vere konstrui socion en kiu regu libereco, justeco kaj paco? Ĉu ne okazas male, kiel vaste pruvas la ĉiutagaj kronikoj, la plivastiĝo de arbitreca povo, de egoismaj interesoj, de ekspluatado, perforto?

STEFANO: El la bibliaj legaĵoj de la hodiaŭa liturgio - daŭrigis la Papo - venas la promeso de Jesuo: la vinberĝardeno ne estos detruita. Nome, se en kelkaj regionoj la kredo malfortiĝas ĝis malapero, ĉiam estos aliaj popoloj pretaj akcepti ĝin. La konsolodona mesaĝo estas la certeco ke malbono kaj morto ne havas la lastan vorton, sed je la fino ĉiam venkas Kristo. La Eklezio ne laciĝas anonci ĉi tiun bonsciigon. Nur la Parolo de Dio povas profunde ŝanĝi la homan koron. Gravas do ke eniru en pli kaj pli kreskanta intimeco kun ĝi la unuopaj kredantoj kaj la komunumoj. La Sinodo - konkludis la Papo - dediĉos sian atenton al ĉi tiu fundamenta vero por la vivo kaj misio de la Eklezio.

KARLO: Pri la Sinodo dediĉita al la Parolo de Dio la Papo parolis ankaŭ antaŭ la Anĝeluso en placo Sankta Petro, klarigante al la pilgrimuloj la gravecon de la “sinoda dimensio” kaj invitante la familiojn legi la Biblion. Benedikto la 16a ankaŭ parolis pri la iniciato startigita de la itala ŝtata televido. En la roma baziliko de Sankta Kruco Jerusalema nokte kaj tage ĝis venonta sabato viciĝos 2000 personoj el 50 diversaj landoj por legi publike la Biblion. Itala satelita televidstacio elsendos la tutan legadon.

STEFANO: La Papo legis en la hebrea lingvo la komencon de Genezo. Post li, daŭrigis Ilarion Alfeev, reprezentanto de l’ ortodoksa Patriarko de Moskvo kaj de ĉiuj Rusioj, Aleksij la 2a.

KARLO: Ni finas ĉi tiun intensan elsendon per la lastaj leteroj de la septembra leterkesto.

STEFANO: S-ro Miloslav Ŝvaĉek dankis pro niaj raportoj pri la Papo pilgrime al Lurdo: “bone ke la Papo okazigis tiun pilgrimon - komentis s-ro Ŝvaĉek - kiu espereble plifortigos kredon de multaj homoj”.

KARLO: S-ro Marian Łaba ricevis disreviĝon. Li skribas: fine de aŭgusto kun vera kontento mi bone aŭskultis viajn disaŭdigojn. Mi jam esperis ke tiu german-lingva radiostacio ĉesis malhelpi. Bedaŭrinde ĝi estas tro frua ĝojo. Nun mi ne multe komprenas ĉar 2 voĉoj, 2 lingvoj, surmetiĝas kreante nervozigan bruon. S-ro Łaba tre esperis aŭdi la kongresajn informojn, ĉar li ne povis partopreni la IKUE-kongreson pro operacio: ni esperas tamen, ke ĉio iris bone, kara frato, kaj ni salutas Vin tre amike.

STEFANO: Ankaŭ alia kara aŭskultanto, Anton Kronshage, devis resti en kliniko. Tuj post reveno hejmen li daŭrigis aŭskultadon kaj raportadon. Dankegon pro Viaj akurataj raportoj, Anton!

KARLO: Kortuŝas nin, kiam la aŭskultantoj - kiel ni diris komence, parolante pri oceano da sentoj - konsideras ĉi tiujn elsendojn ne simpla noticaro, sed amika kaj frata rondo. Permesu ĉi-koncerne ke ni reeldiru nian kunsenton al prof-ro d-ro Rokuro Makabe kaj nian egan dankegon al li pro lia konstanta subteno. Sed ankaŭ dankegon al Vi ĉiuj.

 

Salutas vin pastro Stefano Hawkes-Teeples kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):