Spirita resaniĝo (P. Cadei) - 2008-10-02, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Spirita resaniĝo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Spirita resaniĝo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto.

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo "Spirita resaniĝo".

 

Foje oni parolas pri vunditaj animoj, kiuj bezonas spiritan resaniĝon. Pri kio temas?

Iuj travivaĵoj (ekzemple pri esoterismo, magio, spiritismo, satanismo, aŭ profunda malamo kaj venĝemo) foje lasas en la personoj negativajn sekvaĵojn, kvazaŭ profundajn spiritajn vundojn, eĉ post kiam la persono tute forlasis tiujn malbonajn praktikojn. Tiaj sekvaĵoj povas esti kulpo-sentoj, timo kaj deprimiĝo, sento ke oni estas sub influo de malicaj potencoj. Nun ni ne intencas esplori la veran esencon de tiuj ĉi spiritaj misfartoj; ni lasas al la kompetenteco de kuracistoj la kazojn kiuj bezonas iliajn kuracojn, kiuj certe povas esti utilaj kaj necesaj. Ĉi tie ni strebas al pli profunda resaniĝo, kiu koncernas la spiritan vivon. La franca patro Daniel Ange (Anĵ), spirita majstro, skribas:

«Da psikoterapejoj, psikiatriejoj, reedukejoj, da grupoj por persona evoluigo, da centroj por formiĝo al homaj sciencoj kaj al teknikoj de malstreĉiĝo estas multe kaj eĉ tro multe! Tiaj establoj estas sendube necesaj. Sed da ejoj kie Amo restarigas la homon en ties origina vero mankas, aŭ estas ankoraŭ tro malmulte. La interna resaniĝo, sub la lumo de spiriteca rigardo (donaco de la Sankta Spirito) kapabligas vidi la vundojn de la paseo, kun iliaj reeĥoj en la afekcia kampo kiel en tiu de la psikismo kaj de la organismo, por ĝin akcepti en pardonema amo kiu, ilin oferinte, valorigas ilin».

Alivorte, patro Ange asertas ke, preter la ja utilaj kaj foje necesaj homaj kuracoj kaj flegoj, la kristano povas turni sin al la spirita resaniĝo. Ĝi ne estas magiaĵo: ĝi estas vojo laŭ kiu la kredo sentigas nin ankritaj al la mizerikordo-plena amo de la Patro, kaj en kiu la preĝado komunikigas nin kun tiu fluo de amo kiu estas la Triunua Dio. Temas pri longa vojo de kredo kaj preĝado, de aŭskulto de la Vorto de Dio, kaj sinturno al la sakramentoj de pekkonfeso kaj komunio. Multe valoras la komunuma preĝado; kaj do konsilindas preĝo-lokoj (monaĥejoj, pilgrim-lokoj) aŭ la aliĝo al grupoj kie la preĝo estas fervora kaj bazita sur kristana interfrata amo.

«En multe da kazoj – daŭrigas patro Ange – la persona preĝado kaj tiu de la spiritaj fratoj, intensa sakramenta vivo, firma spirita gvidado, la helpo de komunumo en kiu regas amo-plena etoso, sufiĉus per si mem, sen psikanalizaj seancoj, kie oni elspezis nekalkuleblan kvanton da mono, tempo kaj energioj. Ne temas pri eskapo en la spiritecon, sed pri reveno al fonto, al fundamenta realaĵo, kiu sola evitigas aliajn formojn de eskapo kaj alieniĝo».

Foje konvenos sin turni al ekzorcisto, kiu, kiel konate, nur escepte plenumas la rolon «forpeli diablon»: sed ofte lia tasko estas flegi, kiel la kompatema samariano de la evangelia parabolo, per «la oleo de konsolo kaj la vino de la espero» personojn travivintajn negativajn spertojn, anonci al ili la kompatemon de Dio, ilin gvidi al la preĝado, al la kredo, al la sakramentoj, krom doni kaj ricevi pardonon. La persono komencos senti sin amata kaj pardonita de Dio: tiam oni devos instigi lin aŭ ŝin atesti publike tiun kompatemon, kaj praktiki ĝin. Ofte la kristana pardono konsistigas gravan etapon survoje al la spirita resaniĝo.

Foje la animpaŝtiston ĝenas tio, ke iuj venas al li por serĉi korpan kaj psikan helpon, kiel oni vizitus sorĉiston aŭ sanigiston. Ni rimarkigu foje ke eĉ Jesuo, post miraklo, sin kaŝis aŭ avertis kontraŭ tro materiismaj interesoj. Sed tiu ĉi singardemo ne devas neglektigi preĝadon por liberigo el malbono kaj eĉ ekzorcadon. En sia historio, la «sankta patrino Eklezio», ĉefe per siaj sanktuloj, neniam neglektis siajn suferantajn filojn, konvinkite ke tasko de la Eklezio estas ĝuste la liberigo el la malbono. «La misio de Jesuo konsistas en tuteca homa savo, per amo kiu transformas kaj pacigas, amo kiu pardonas kaj rekunigas... La Eklezio havas la devon anonci la liberigon de milionoj da homaj estuloj: liberigon en ties tuteca profunda senco, liberigon el ĉio kio premas la homon, sed ĉefe el la pekado kaj el la diablo, ĝojante ke oni konas Dion kaj oni estas de li konata. Liberigon kiu konsistas el repaciĝo kaj pardono, liberigon kiu fontas el tio, ke ni estas filoj de Dio, ke ni povas voki Dion: Abbà, tio estas, Patro!, kaj tial ni agnoskas en ĉiu homo nian fraton, kies koron la mizerikordo de Dio povas transformi».

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis ĉi-vespere pri "Spirita resaniĝo".

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon; preter la fakto, ke ĝi estos la 4000-a elsendo ekde komenco de niaj regulaj elsendoj en 1977, ni prezentos la duan parton de la septembra leterkesto kaj ni ankaŭ raportos pri la komenco de la Sinodo de la Episkopoj. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):