Tradicio kaj tradicioj (P. Cadei) - 2008-09-25, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Tradicio kaj tradicioj

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Tradicio kaj tradicioj (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia elsendo en Esperanto.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo "Tradicio kaj tradicioj".

 

Koncerne Tradicion kaj tradiciojn en la Eklezio, diversas la starpunktoj de la katolikoj unuflanke, kaj de la evangelikaj eklezioj aliflanke: la katolika eklezio emfazas la rolon de la Tradicio, dum la protestantoj ĝin suspektas aŭ eĉ tute rifuzas. Ĉi-teme ŝajnas ke jam sankta Paŭlo eldiris mem-kontraŭstarajn deklarojn. Fakte la apostolo foje parolas favore al la tradicioj, kaj eĉ ilin deklaras kriterio de vera kredo kaj ĝusta bonmoreco; dum alifoje li avertas kontraŭ ili. La kontraŭdiro estas nur ŝajna. Fakte la termino «tradicio» havas laŭkuntekste du diversajn sencojn: unuflanke la apostola Tradicio estas la spirita heredaĵo tradiciita de la Apostoloj; aliflanke temas pri homaj tradicioj, kies valoron aŭ misvaloron oni distingu ĉiufoje. Ni vidu la aferon pli detale.

Unue: La Tradicio estas la fideleco al la tuta heredaĵo de la kristana vivo, kiun Jesuo Kristo liveris al la apostoloj, kaj ĉi-lastaj al la komunumo de la kredantoj (la Eklezio) de generacio al generacio. Ĉi-sencan Tradicion aludas la apostolo Paŭlo, kiam li skribas: «Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi tenas la Tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi» (1 Kor 11, 2). Tiun ĉi Tradicion konsistigas ĉu la skribaj, ĉu la parolaj instruoj de la apostoloj. Skribas fakte sankta Paŭlo al la Tesalonikanoj: «Staru firme kaj gardu la tradiciojn kiujn vi lernis ĉu per nia parolo, ĉu per nia letero» (2 Ts 2, 15).

Due: Alisence temas pri homaj tradicioj, kiuj povas esti indiferentaj, aŭ bonaj, aŭ malbonaj, laŭ eventualaj signifoj kaj cirkonstancoj. Sankta Paŭlo, antaŭ ĉio, taksas malbonaj la tradiciojn, kiuj fontas el filozofiaj kaj religiaj principoj opoziciaj al Jesuo Kristo, kiu estas la centro de nia kredo: «Gardu vin – li skribas ─ ke neniu trompu vin per filozofio kaj vanaj super-ruzoj laŭ homa tradicio, laŭ la elementoj de la mondo kaj ne laŭ Kristo» (Kol 2, 8). Se ni volus prezenti nunepokan ekzemplon, ni povus mencii filozofiajn vojojn por memsavo sen Jesuo Kristo, ununura savanto de ĉiu homo.

Aliaj tradicioj estas per si mem indiferentaj, sed foje ili povus fariĝi dubsencaj aŭ eĉ malbonaj: ĉio dependas de la rolo al ili atribuita. La Nova Testamento donas al ni pri tio ekzemplon koncerne la oferitaĵojn al idoloj. Jen pri kio temas: la viktimojn, ekzemple ŝafidojn kaj bovidojn, de la paganaj oferoj, oni ne tute forbruligis, sed, post la religiaj ritoj, oni almenaŭ parte portis en publikajn buĉejojn por disvendi. Ekestis do konscienca problemo: ĉu pekas kristano aĉetante kaj manĝante tian viandon? La apostoloj donas tri specojn de respondoj, laŭ la diversaj cirkonstacoj:

Unue: principe oni rajtas tute senprobleme manĝi el karno oferita al paganaj dioj, pro tio ke tiaj dioj tute ne ekzistas, kaj do, ofero al dioj estas ofero al neniu, kaj laŭ la kristanoj tia karno estas nur kreaĵo disponigita de la ununura Dio por nia nutrado (oni komparu: 1 Kor 8, 4).

Due: tamen oni devas konsideri kaj zorgi por tiuj kristanoj, kiuj estas malfirmaj en sia kredo, kaj ilin konfuzas kaj skandalas se manĝi tian karnon. Tial oni evitu manĝi idol-oferitaĵojn se tio kaŭzas skandalon al tiaj uloj (1 Kor 8, 7-13).

Trie: povas eĉ okazi ke kelke da kristanoj (eks-paganaj) manĝas el tiaj karnoj por vere kulti la paganajn diojn. Memkompreneble tio estas grava peko (oni legu pri tio en Apo 2, 14-20).

Konklude, homaj tradicioj povas esti bonaj, ambiguaj aŭ malicaj, laŭ sia senco en la homa konscienco. Por klarigi la aferon per nunepokaj ekzemploj, ni menciu iujn devotaĵojn: ili estas bonaj kaj laŭdindaj, se ili kondukas al Jesuo Kristo; ili estas dubasencaj, se ili estigas konfuzon; ili estas malbonaj, se ili forkondukas de la ĝusta kredo kaj rompas la unuecon de la kristanoj. Simile oni diru koncerne orientajn religiajn teknikojn, kiel meditadon aŭ jogon. Ili estas negativaj se ili instruas konceptojn opoziciajn al la kristana kredo (ekzemple karmon kaj reenkarniĝon); aŭ se ili kaŭzas skandalon kaj konfuzon; ili estas bonaj, se ili havigas avantaĝojn ne difektante nek ŝancelante la kristanan kredon.

Ni konkludas ke ĉiuokaze oni devas fidele gardi la Tradicion, kiam ĝi temas pri la seninterrompa linio ekde la apostoloj ĝis nun. La kristanoj ĉiam zorgis gardi kaj transdoni neŝanĝita la heredaĵon konfiditan Kristo, laŭ la rekomendo de la apostolo Paŭlo: «Gardu la bonan konfidaĵon, per la Sankta Spirito kiu loĝas en ni» (2 Tim 1, 14). Sed la homajn tradiciojn, oni ne tute akceptu, nek tute rifuzu, sed oni esploru kaj distingu, laŭ la diversaj cirkonstancoj.

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri "Tradicio kaj tradicioj".

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon; ni prezentos la unuan parton de la septembra leterkesto. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):