Poligamio laŭ mormonismo (P. Cadei) - 2008-09-18, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Poligamio laŭ mormonismo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Poligamio laŭ mormonismo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto.

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo "Poligamio laŭ mormonismo".

 

Poligamio estas geedza praktiko, kie unu persono havas pli ol unu edzon aŭ edzinon samtempe. Ofte la terminon oni uzas malprecize, ĉar ĝi, en pluraj lingvoj, signifas nur "plurajn geedziĝojn" kaj ĝi povas referenci samtempe ĉu al vira ĉu al virina persono. Pro tio, ekzemple laŭ kelkaj, estas erare diri: "la islama religio allasas poligamion": en la realo, tiu religio ekskluzive allasas "poliginion" aŭ plur-edzinigon, tio estas, viro povas edzinigi du aŭ pli da virinoj, dum ĝi ne rajtigas "poliandrion" (aŭ plur-edzigon), nome, virino kun pluraj edzoj.

Ĉiuokaze, dum nia konversacio, ni uzos la ĝeneralan vorton "poligamio", laŭ ĝia plej ofta apliko.

Plurfoje amaskomunikiloj sciigas pri ekzemploj de grandega poligamio. Tia estis la kazo de la usona Warren Jeffs.

Antaŭ unu jaro, la 25-an de septembro 2007, tribunalo de ŝtato Juta (Utah, Usono) verdiktis lian kulpecon pri seksaj krimagoj pro aranĝo de geedziĝo inter 16-jara junulino kaj 28 jarulo, kiu estis jam edziĝinta. Alia juĝ-procezo kontraŭ li okazas en la nunaj tagoj en ŝtato Teksaso (Teksas-Usono) ankoraŭ kun la akuzo pri seksaj krimoj.

Warren Jeffs regis ekde 2002 religian komunumon ĉe la limo inter ŝtatoj Utah kaj Arizona. Lia patro havis 70 edzinojn, kaj kiam li mortis, Warren edzinigis plejmulton el ili kaj antaŭ lia aresto, akuzita je seksaj krimoj, onidire li atingis la nombron de 80 edzinoj kaj pli ol 200 gefiloj. Warren Jeffs sin nomumis "profeto" de nova religia grupo, la Fundamentista Eklezio de Jesuo Kristo de Sanktuloj de Lastaj Tagoj, tio estas, per ega simpligo: fundamentistaj mormonoj, kvankam la oficiala mormona eklezio de Salt-Lake City ne konsideris la grupon parto de la eklezio. Tamen la ĵurnaloj plurfoje aludis la mormonan eklezion en lia kazo.

Same, tio okazis en 2001 kiam oni kondamnis sinjoron Tom Green pro poligamio (li havis kvin edzinojn): iuj ĵurnaloj raportis ke poligamion praktikas anoj de la mormona religio. La informo, ankaŭ en ĉi tiu kazo, ne estis ĝusta, ĉar la kondamnito ne apartenis al oficiala mormona eklezio, sed al minoritata grupo, kiu apartiĝis de ĝi.

Historie, tio okazis pro jenaj eventoj:

La Mormonan eklezion iniciatis en la jaro 1830-a la usona Joseph Smith, kiu komence permesis la poligamion, surbaze de tio, ke en la Biblio la patriarkoj havis plurajn edzinojn: li mem havis plurajn edzinojn. Sed tiun praktikon la majoritata mormona eklezio aboliciis la 24an de septembro 1890, punante per ekskomuniko tiujn, kiuj edziĝos plurfoje en la estonteco. Tia starpunkto estigis la malkontenton de kelkaj fideluloj, kiuj foriris el mormonismo kaj fondis proprajn grupojn kiuj praktikas poligamion.

Laŭ la mormonoj eblas du specoj de geedziĝo: la unua inter vivantoj, kiu nuntempe estas monogamia (tio estas, kun ununura edzino); la dua poreterna, inter vivanto kaj mortinto. Ĉi-lasta baziĝas sur doktrino ligita kun poligamio, ĉar oni kredas ke ne edziĝintaj virinoj ne rajtas ricevi elaĉeton. Unu el fundamentaj libroj de la mormona kredo, nome “Doktrinoj kaj Aliancoj”, tekstas jene (132:15-20): “la ĉiela geedziĝo kaj la daŭrigo de la familia nukleo ebligas al edzoj kaj edzinoj fariĝi dioj”.

Por tion kompreni, necesas ke ni faru almenaŭ koncizan resumon de la fundamentaj dokrinoj de la mormona Kredo, laŭ kiu Dio ekzistas deeterne, kaj ni ĉiuj estas gefiloj de ĉielaj Patro kaj Patrino, kies unua naskito estas Jesuo Kristo. Sed al tiuj gefiloj necesis havigi korpon. Tiam la ĉiela Patro kunvokis la Grandan Koncilion kaj proponis al la animoj enkarniĝi por havi la eblecon progresi elektante inter bono kaj malbono. Plej granda parto de la spiritoj, kun ĉefronte Jesuo, akceptis la proponon de Dio, sed aliaj sekvis Satanon kiu havis alian planon. Jesuo Kristo, laŭ la mormonoj, naskiĝis el seksa rilato inter Dio kaj Maria. Jesuo estas unu el pluraj enkarniĝintaj spiritoj. Li havis Dion kiel patron kaj virinon kiel patrinon, sed li estas nur homo, kiu danke al siaj meritoj ricevis gloron kaj fariĝis dio. La homoj ricevas de la ĉielaj gepatroj spiritan korpon, kaj de la surteraj gepatroj materian korpon, kiu ebligas progreson per plenumo de diaj doktrinoj kaj ordonoj. Nepras kontakti kun la Evangelio kaj kun la Eklezio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, tio estas la mormona eklezio, por atingi penton de sia pekoj kaj ricevi la bapton, sen kiu oni ne ricevas savon.

El doktrina vidpunkto katolikoj ne povas akcepti la kredon de la mormonoj pri esencaj punktoj, nome koncerne Dion Patron, Filon, kaj Sanktan Spiriton, la rolon de Jesuo Kristo, la homan korpon, la geedziĝon, (malgraŭ tio ke, kiel ni klarigis, nuntempe ĝi estas plej grand-parte monogamia). Ni ne rajtas do konsenti ilian doktrinon. Tio pri ilia kredo, sed koncerne la morojn, ĝenerale la mormonoj estas estimindaj pro la profesia honesteco, la ĉasteco kaj fideleco al la familio, la kulturaj kaj solidarecaj agadoj.

 

Por nia semajna rubriko ni parolis pri "Poligamio laŭ mormonismo". Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):