Budhista kaj kristana meditado (P. Cadei) - 2008-09-04, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Budhista kaj kristana meditado.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Budhista kaj kristana meditado (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo, dum kiu ni prezentas nian ĵaŭdan rubrikon "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto".

 

Okaze de la julia leterkesto ni proponis la leteron de nia kara aŭskultanto el Kebekio/Kanado, Francisko Lorrain. Li aŭskultis nian rubrikon pri meditado kaj li deziris aldoni kelkajn precizigojn pri la temo. Li tamen parolis pri la zena tradicio, kiun li plej bone konas. Lia letero estis tre interesa kaj ni ĝiris ĝin al pastro Battista Cadei, por ke li povu pliprofundigi la prezenton pri la kristana meditado, lige kun la letero de nia aŭskultanto. Unue ni legas resumon de la letero de Francisko Lorrain; poste ni legos la respondon de pastro Battista Cadei.

En la plej baza formo de zena meditado - skribas s-ro Lorrain - la meditanto nur "sekvas la spiradon". Unuavide, tia praktiko povas ŝajni tute vana, sed la mallonga priskribo "sekvi la spiradon" kaŝas grandan profundecon kaj spiritecon. La praktikanto devas forlasi ĉiun kontroladon de sia spirado, tio eestas, li devas lasi la spiradon mem okazi, senkontrole. Tio esprimas senĉese kaj senvorte, tra plej baza korpa agado, la fundamentan kristanan preĝon: "Plenumiĝu Via volo!". Farante tion, la meditanto klopodas kiel eble "esti unu kun la spirado", tio eestas, esti unu kun tiu senĉesa procezo de ĉiam novaj kaj malsamaj enspiradoj kaj elspiradoj, okazigataj (en kristanaj terminoj) de la dia volo. Esti unu kun la spirado mem, tutkorpe, tutspirite... Dum oni faras tion, kompreneble ĉiaj pensoj konstante svarmas, alvenas, foriras, plejparte ordinaraj, foje pli altspiritaj, foje male. Sed la celo ĉi tie estas ege humila, ege baza: esti unu kun la senvola spirado mem, ne kun pensoj pri ĝi. Fakte, tamen, ankaǔ tiuj nekontroleblaj pensoj rezultas el la dia volo! - daŭrigas s-ro Lorrain - Oni do ne batalu kontraǔ ili. Oni lasu ilin libere naskiĝi kaj forŝvebi, sed sen tro atenti ilin, nur milde, ade revenigante sian atenton al la spirado. Tiu sinteno similas (denove en kristanaj terminoj) ian konstantan konfesadon, kun ĉiama, pacienca revenado al la dia volo. Pri alia temo: la fama budhisma "vakuo". La vorto malĝustas - skribas s-ro Lorrain. Se temus pri nura, laǔvorta "vakuo", tiam simpla ŝtono aǔ ŝtipo estus pli proksima al tiu vakuo ol ajna meditanto. Mi mem ne spertis tiun "vakuon", do povas nur raporti la vortojn de aliaj pri ĝi: spertaj budhanoj uzas la esprimon "veki la spiriton sen apogi ĝin sur io ajn", sed tio facile vekas miskomprenojn ĉe kristanoj. Laǔ mia kompreno, temas pri sperto tre proksima al la kristana sperto de unuiĝo kun Dio trans ĉiuj vortoj, ideoj kaj konceptoj. La budhisma "vakuo" estas fakte pleneco, plenviveco, konsistiganta la bazon mem de nia esto. En la vortoj de sankta Johano de la Kruco: "Dio loĝas aǔ substance ĉeestas en ĉiu animo, eĉ en tiu de la plej granda pekulo. Tia unio neniam mankas, ĉar en kaj per ĝi Li subtenas ilian eston. Komprenu - finas s-ro Lorrain - ke mi ne asertas, ke budhismo kaj kristanismo ĉiurilate ekvivalentas. Nur ke estas multe pli da renkontpunktoj ol tio unuavide povas ŝajni! Plej amike salutas vin, Francisko Lorrain.

Al ĉi tiu longa letero de nia aŭskultanto respondis pastro Battista Cadei jene:

Kara Francisko, dankon pro via afabla letero kun precizigoj pri meditado. Mi komencas dirante mian konsenton je via konkludo (mi citas): «Mi ne asertas, ke budhismo kaj kristanismo ĉiurilate ekvivalentas». Mi do konsentas - aldonas pastro Cadei - ke inter la du religioj estas kaj similaĵoj kaj diferencoj. Oni povas emfazi unujn aǔ aliajn. Tamen serioza, kritika komparo devas konsideri ambaǔ, kaj ne ŝajnigi ke la diferencoj estas negravaĵoj: tio ne respektus la veron kaj okazigus miskomprenon kaj do nur ŝajnan harmonion.

Nu, en via letero vi prezentas la similaĵojn inter budhista kaj kristana meditado. El fenomena vidpunkto la du aferoj tre kongruas, sed la fundamenta spirito de kristanismo kaj budhismo estas profunde malsama. Mallonge dirite: en via letero vi neniam mencias Dion, des malpli Jesuon Kriston. Mi diras tion ne por riproĉi, aǔ por altrudi la kristanan kredon (for de mi tia intenco!), sed nur por konstatigi, ke mankas esenca elemento de kristana meditado.

Por vera kristana preĝo, la rilato kun Jesuo estas nepra. Papo Benedikto la 16a, komence de sia encikliko "Deus caritas est" klarigas ke ĉe-baze de kristanismo staras ne etika volo, nek idearo aǔ doktrino; male staras renkonto kun Persono (majuskle: tio estas, kun Dio per Jesuo Kristo, homiĝinta Filo de Dio); kaj tio donas al la kristana vivo novan celon kaj difinitan direkton. Ĉi tio estas fundamento de la kristana vivo.

Vi skribas ke la budhista vojo "sekvi la spiradon" esprimas «senĉese kaj senvorte, tra plej baza korpa agado, la fundamentan kristanan preĝon: "Plenumiĝu Via volo!"». Sed mi demandas: Kies volo? Ĉu tio rilatas al ia ne difinita Dio, aǔ al la Biblia Dio, kia lin revelaciis Jesuo Kristo?

Same, laǔ via kompreno, la "budhisma vakuo" estas travivaĵo tre proksima al la kristana sperto de unuiĝo kun Dio trans iuj vortoj, ideoj kaj konceptoj. La budhisma "vakuo" - vi skribas - estas pleneco, plenviveco, konsistiganta la bazon mem de nia esto.

Ankaǔ laǔ kristanoj Dio estas mistera, transa de ĉia koncepto aǔ imago, sed li fariĝis homo, kaj per tio li sin manifestis kaj fariĝis proksima al ni. Aferoj, kiujn mi ne trovas en la budhismo.

Laǔ kristana vidpunkto la budhista meditado estas valoraĵo. Ne estas hazarde ke, el la nekristanaj religioj, la budhana estas tiu kiu havas pli fruktodonajn kontaktojn kun kristanismo. Kompreneble ĉiu restas en sia propra religio, sed ambaǔflanke oni eklernas kaj ekŝatas la spiritajn valorojn de la aliaj, kun reciproka spirita avantaĝo.

 

Por nia semajna rubriko ni parolis pri “Budhista kaj kristana meditado”. Koran dankon al Francisco Lorrain kiu donis al ni la okazon denove pritrakti kaj pliprofundigi unu el la temoj de nia rubriko.

Ĝis reaŭdo venontan dimanĉon vespere. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: