Kial ni ne akceptas la principon pri "sola biblio"? (P. Cadei) - 2008-08-21, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kial ni ne akceptas la principon pri "sola biblio"?

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Kial ni ne akceptas la principon pri "sola biblio"? (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto ! Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni daŭrigas la etan serion da konversacioj pri la Biblio. Ĉi-vespere ni parolos pri la temo Biblio "Kial ni ne akceptas la principon pri 'sola Biblio'?".

 

Kiam, ek de la jaro 1517a, ekestis disputoj inter la Reformaciantoj (tiel nomitaj protestantoj) kaj la Romkatolikoj, iuj protestantoj asertis jenon: anstataŭ baziĝi sur homaj tradicioj, ni baziĝu nur sur la Biblio (latine: Sola Scriptura): pri ĝi ĉiuj kristanoj devas konsenti! Male la katolika Eklezio taksis ne necesa kaj eĉ danĝera la individuan interpreton de la Biblio, se ne gvidas ĝin la kredo tradiciita de la apostoloj. Pli poste la reciprokaj starpunktoj fariĝis pli mildaj: la grandaj evangeliaj tradicioj (luteranoj, kalvinanoj, ktp.) rekonas kiel kernon de la kristana kredo la formulojn de la antikvaj ekleziaj Koncilioj; kaj la katolikoj siaflanke, speciale dum la lastaj kvardek jaroj, plifervoris koncerne la biblian apostoladon. Sed lastatempe pligrandiĝas en la mondo la kvanto da kristanoj tentataj reveni al ekstremaj formoj de "sola Biblio", sen aliaj deirpunktoj. Iuj trovas tion senriproĉa, kaj eĉ taksas ĝin la ununura vojo por akiri kaj nutri la kristanan kredon. Temas pri fundamentistaj tendencoj, kiuj tentas eĉ kelke da katolikaj grupoj.

Kial la Katolika Eklezio ne akceptas la principon pri «Sola Biblio»? Kion diras la Biblio mem? Gi ne asertas tian principon. Male la Biblio rekomendas al la kristanoj sekvi ne nur la skribajn, sed ankaŭ la voĉajn instruojn. Skribas fakte sankta Paŭlo al la Tesalonikanoj: «Staru firme kaj gardu la tradiciojn kiujn vi lernis ĉu per nia parolo, ĉu per nia letero» (2 Tes 2, 15). La sama apostolo, jam multaĝa kaj mallibera, rekomendas al sia disĉiplo Timoteo fidele transdoni al la venontaj generacioj la ricevitan heredaĵon de kredo kaj kristana vivo, kaj li tute ne mencias skribojn por legi, sed nur parolojn por aŭskulti: «Kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidindaj homoj, kiuj kompetentu instrui ankaŭ aliajn» (2 Tim 2, 2).

Kiel okazas la tradiciado de la kredo? Dumil jaroj de kristanismo pruvas ke la deirpunkto por fariĝi kristano, ĝenerale ne estas la legado de la Biblio, sed la kredo de la kristana komunumo. Kiam sankta Paŭlo parolas pri la Evangelio, li ne aludas la skribitan tekston (kiu ankoraŭ ne ekzistis), sed sian predikadon. Al la Korintanoj li skribas: «Vi estas letero de Kristo verkita de ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio, ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro» (2 Kor 3, 3). La komenco de la Evangelio laŭ Luko komprenigas ke la adresato de la Evangelio, «la eminenta Teofilo», jam estas katekizita pri la kristana doktrino: «Ankaŭ mi mem decidis esplori ĉion atente ek de la komenco, kaj skribi laŭorde al vi, plej eminenta Teofilo, por ke vi povu konstati la firmecon de la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.» (Luk 1, 3-4)

Oni ankaŭ rimarku ke la Biblio ne enhavas... la indekson de la Biblio! Kiel difini ke la Evangelio laŭ Mateo apartenas al la Biblio, dum tiu laŭ Tomaso estas apokrifa, tio estas, ne apartenas al ĝi? Tio ne eblas surbaze de la nura Biblio, sed surbaze de la apostola kredo, tradiciita de generacio al generacio en la kristana komunumo, tio estas, en la Eklezio. La Eklezio certigas, kiuj libroj estas bibliaj kaj kiuj ne.

La opinio laŭ kiu, se deiri el la Biblio, ne okazos malkonsentoj, estas iluzia revo. Historie eblas konstati ke la disfragmentiĝo de la kristanoj en diversaj eklezioj, kongregacioj, grupoj, kaj eĉ sektoj, rimarkinde plimultiĝis ĝuste ek de kiam, post la Protestanta Reformacio, oni decidis deiri ek de la «sola Biblio».

Sed atentu! Deklarante (kaj pravigante) ke la Biblio kutime ne estas la deirpunkto en la transdono de la kredo, kaj ke la «sola Biblio» estas nesufiĉa, ni tute ne intencas malpliigi nek relativigi la fundamentan rolon de la Biblio en la kristana vivo. Tute ne! La esenca graveco de la Biblio estas eksterduba. Ni nur intencas diri ke la Biblio sen la kredo de la Eklezio fakte ne plu estas sekura gvidanto. Sed la Eklezio tute ne estas reganto de la Biblio: la Eklezio havas la devon gardi la Biblion, servi ĝin, esplori ĝin, aŭskultante tion, kion la Sankta Spirito per ĝi diras.

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri la temo "Kial ni ne akceptas la principon pri 'sola Biblio'?".

Karegaj gefratoj, ĉi tiu rubriko estas je via dispono; se vi havas demandojn, skribu al: Radio Vatikana, Esperanto Redakcio, 00120, Vatikana Civito; retpoŝte: esperanto@vatiradio.va. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: