La gvidfadeno de la Biblio (P. Cadei) - 2008-08-15, ven | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
La gvidfadeno de la Biblio
|
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto
|
|
La gvidfadeno de la Biblio (P. Cadei) Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto. EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO, ĈAPITRO 1, VERSOJ 39 ĜIS 56: Maria diris: "Mia animo altigas la Eternulon, Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto, Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa. Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo." La Eklezio celebras hodiaŭ en Maria la plenumon de la Paska mistero. Ĉar Maria estas gracoplena, sen iu ajn ombro de pekado, la Patro volis aligi ŝin al la Resurekto de Jesuo; la senmakula antaŭanoncis la celon de la elaĉeto: konduki la homojn al tuteca senkulpeco. La Ĉielenpreno de Maria estas la antaŭanonco de la fina celatingo de la homaro: la gloriĝo de la homaro en Kristo. Maria vokas hodiaŭ la kristanojn senti sin interna de la historio de la savo kaj esti destinitaj konformiĝi kun Kristo per la agado de la Sankta Spirito en la domo de la Patro. Pro tio, la Dua Vatikana Koncilio diras, ke "la Ĉielenpreno de Maria estas, por la homoj, signo de firma espero kaj de konsolo." Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan feston de la Ĉielenpreno de Maria ! Ĉi-vespere, okaze de ĉi tiu ekstervica elsendo, ni daŭrigos la etan serion pri la Biblio, pritraktante la temon "La gvidfadeno de la Biblio". La tekston redaktis pastro Battista Cadei. La homo kiu legas la Biblion ofte trovas malfacilaĵojn. Kiel ne konfuziĝi kaj perdiĝi en tiu speco de komplika arbaro? Kiu estas ties ĝenerala senco? La kristanoj ĉiam kredis ke La Biblio, pli ol doktrino, estas la historio de la rilatoj inter Dio kaj la homaro. Ĉiufoje Dio mem iniciatas: Li mem starigas aliancon (= tio estas, amikecan solidaran ligon) kun la kreita homo, kaj, post ĉiu homa perfido kaj pekado, Li denove proponas restarigon de Jam post la peko de Adamo kaj Eva, Dio redonas esperon, dirante al la serpento: «Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino, inter via idaro kaj ŝia idaro: ĝi frapos vian kapon» (Gen 3, 15). Post la diluvo, Dio elmetas la ĉielarkon, kaj diras: «Ĉi tio estas la signo de la alianco, kiun mi metas inter mi kaj vi» (Gen 9, 12). Pli poste Dio vokas Abrahamon, kaj al li proponas: «Jen estas mia alianco kun vi: Vi estos patro de multe da popoloj» (Gen 17, 4). La respondo al la voko de Dio baziĝas sur la kredo; Abrahamo, eĉ dispona oferi sian ununuran filon, pruvis tiel grandan kredon ke li estas modelo por ĉiuj kredantoj (komparu Gen 22, 1-18). Kiam La pli postan etapon konsistigas la Israelaj reĝoj, kun la promeso de eterna idaro por la domo de reĝo Davido. Jesuo, lia praido, vokiĝos «filo de Davido». La historio de tiu ĉi alianco estas do historio de Dio fidela malgraŭ ĉio, kaj de la popolo, kiu bedaŭrinde plurfoje estis malfidela. Dio punas ĝin per ekzilo, sed ne malhavigas la esperon de pardono kaj reveno. La profetoj komparas la rilaton inter Dio kaj la homaro kun la rilato de gefianĉoj aŭ geedzoj. La popolo estas kvazaŭ edzino, kiu ne nur faras sporadajn adultojn, sed eĉ fariĝas plej fia prostituitino (Hoŝea 2, 4). Tamen Dio restas fidela edzo, preta pardoni kaj rehonori sian popolon en geedza ligo poreterne (Hoŝea 2, 21). Ĉe l' paso de la jarcentoj, la profetoj anoncas alian aliancon, pli perfektan ol la unua: «Jen, venos tagoj, diras la Eternulo, kiam kun la domo de Israelo kaj kun la domo de Jehudo mi faros novan aliancon. Ne kiel la alianco kiun mi faris kun iliaj patroj...» (Jer 31, 31 kaj postaj). Ĝi daŭros por ĉiam: «Mi faros kun aliancon eternan» (Jer 32, 40). La kvalit-salto efektiviĝas per la veno de Jesuo surteren. Li estas la Nova, Eterna kaj Universala Alianco. Jesuo revelaciis, ke Dio Patro estas Amo, dirante interalie: «Mi konigis al ili vian nomon kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu vi amis min, estu en en kaj mi en ili» (Joh 17, 26). Li donacis al ni Jesuo plenumas kaj perfektigas la malnovtestamentan leĝon (Rom 10, 4). Li estas la vino bonkvalita (Joh 2, 10-11) kaj nova, kiun oni ne rajtas meti en malnovajn fel-sakojn (Mat 9, 17). Jesuo diras: «Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi» (Joh 14, 6). Pri li Konklude: legi la Biblion ignorante ke Jesuo Kristo estas ties centro, signifas havi vualon antaŭ la okuloj (komparu 2 Kor 3, 13-15). Donante al ni Sian Filon Jesuon Kriston, la Patro al ni donis ĉion; tial ni ne rajtas atendi alian Evangelion. Karegaj gefratoj, ni dediĉis la ĉi-vesperan ekstervican elsendon al la temo "La gvidfadeno de la Biblio". La tekston redaktis pastro Battista Cadei. Ankaŭ venontan dimanĉon ni daŭrigos paroli pri la Biblio, ni pritraktos la temon "Kial la Biblio prezentas Dion perforta?" Do, ĝis reaŭdo! Carlo Sarandrea salutas Vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus. |
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):