La Biblio (1-a parto): Ĝenerala prezento (P. Cadei) - 2008-08-14, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La Biblio (1-a parto): Ĝenerala prezento.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La Biblio (1-a parto): Ĝenerala prezento (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj ! Kiel ni anoncis dum la lasta leterkesto, ekde hodiaŭ dum kelkaj sinsekvaj elsendoj ni parolos pri la Biblio laŭ la tekstoj redaktitaj de pastro Battista Cadei por la ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto". Ĉi-vespere ni komencas per "Ĝenerala prezento de la Biblio"; morgaŭ dum nia ekstervica elsendo en Esperanto ni parolos pri "La gvidfadeno de la Biblio"; venontan dimanĉon ni pritraktos la temon "Kial la Biblio prezentas Dion perforta?". Nun bonvolu aŭskulti ĝeneralan prezenton pri la Biblio.

 

Laŭ ĉiuj kristanoj (katolikoj, ortodoksuloj, protestantoj) la Biblio estas la Parolo aŭ Revelacio de Dio al la homaro. La komponado de la Biblio daŭris eble mil jarojn, kaj tiun tempon oni dividu laŭ du partoj: la Malnova Testamento, kiu estas la preparo, kaj la Nova Testamento, kiu estas la plenumo per la enkarniĝo de Jesuo Kristo, la definitiva Revelacianto, post kiu kristanoj ne rajtas atendi pluan revelacion.

La interpreto de la Biblio devas eviti du malajn ekstremojn, nome: racionalismon (laŭ kiu la homa racio estas super la Parolo de Dio kaj akceptas nek miraklojn nek aliajn supernaturajn eventojn); kaj fundamentismon (laŭ kiu nepras interpreti la Biblion laŭvorte, sendepende de kunteksto). Por eviti ambaŭ ekstremojn, necesas:

- interpreti la tekstojn laŭ ties literatura ĝenro;

- interpreti la Biblion per la Biblio, pro tio ke ĝi ne povas esti memkontraŭdira;

- interpreti la Biblion konsciante, ke Jesuo Kristo estas la centro de la tuta revelacio de Dio kaj la ŝlosilo de la Biblio;

- interpreti la Biblion, kiel ĝin komprenis la kristana komunumo, tio estas la Eklezio, ek de la apostola epoko ĝis nun.

Krom racionalismo kaj fundamentismo, ni mencias aliajn neakcepteblajn interpretojn de la Biblio:

* Kelkaj konsideras la Biblion parteto de la revelacio de Dio: la parto ekzotera, malkaŝita al la tuta popolo, al la popolaĉo; sed ekzistas alia, esotera, sekreta, rezervita al malmulto da elituloj, perfektuloj, inicitoj. Foje oni diras, ke Vatikano gardas en sekretaj arkivoj la veran Biblion, kiu instruas pri reenkarniĝo, pri superaj vivo-niveloj, pri magio, ktp. Tiajn malĝustajn doktrinojn instruas magiismaj kaj esoterismaj grupoj. Ni respondas per la vortoj de Jesuo en la Evangelio laŭ Sankta Mateo (Mat 11, 25): «Mi gloras vin, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero ĉar tion vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al etuloj»: la Evangelio do ekskludas Biblion rezervitan al malmulto da elitaj prudentuloj aŭ saĝuloj. Krom tio, la instruo de Jesuo tute ne estas sekreta. Jesuo mem, oficiale demandite dum la juĝ-proceso, deklaris, ke li tute nenion kaŝitan aŭ esoteran praktikis; mi legas tion el la Evangelio laŭ Sankta Johano (Joh 18, 19): «La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia doktrino. Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogo kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis. Kial do vi demandas min mem? demandu tiujn, kiuj aŭdis tion, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion do mi diris».

* Aliaj instruas, ke la Biblio estas parto de pli vasta revelacio, skribita en la sanktaj libroj de aliaj religioj. Ekzemple: la hinda Paramahansa Yogananda, kiu, elmigrinte en Usonon, fondis novan religion, demandite: «Ĉu vi kredas, ke Kristo estas Dio?», respondis: «Jes. Mi ŝatas paroli pri li, ĉar li estis modelo de tuteca memperfektigo. Tamen li ne estis la ununura filo de Dio, nek li tion pretendis. Male, li klare instruis, ke la homoj kiuj plenumas la volon de la Patro, fariĝas, kiel li mem, Unu kun Li». Evidentas, ke laŭ Paramahansa ĉiu ajn homo povus atingi la nivelon de Jesuo, sed tio ne estas laŭ la evangelia instruo, tia kia ĝin komprenis la kristana komunumo.

* Aliaj instruas, ke la revelacio ne estas finita. Ekzemple la Mormonoj, fonditaj de Joseph Smith en 1830, diras ke al li estas revelaciita daŭrigo de la Biblio.

* Ankaŭ la respektinda Moon, korea fondinto de nova religio, instruas ke ekzistas tri testamentoj: unue la Malnova testamento, due la Nova Testamento, trie la Plenumita Testamento, revelaciita per Moon mem. Li instruas, ke sen tiu tria testamento la savo de la homaro restus nekompleta.

* Alia ekzemplo estas la Baha'ja religio, kiu deklaras (mi citas): «Ĉiuj veraj religioj devenas de la sama Dia fonto... ĉiuj profetoj de Dio proklamas la Vorton de Dio kaj ke la Dia vero estas kontinua kaj relativa, ne definitiva kaj absoluta... Dio revelaciis Sian vorton en ĉiu periodo de la historio per Profetoj-Mesaĝistoj...: Abrahamo, Moseo, Budho, Kriŝno, Zoroastro, Jesuo Kristo, Mohamedo, kaj aliaj, estis revelaciantoj de Dio».

Sed jen la kristana vidpunkto ĉi-teme: laŭ la kristanoj ne ekzistas aliaj inspiritaj libroj krom la Biblio. La ĉiela Patro, donante al ni sian ununuran Filon, donis al ni ĉion. Ni ne povas atendi alian Revelacion. Aliflanke, la komparo de la diversaj religiaj doktrinoj pruvas ilin neakordigeblaj. Cetere, la apostolo Paŭlo nin admonas jene: «Eĉ se ni mem, aŭ anĝelo el la ĉielo al vi instruus Evangelion malsaman ol tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita» (el la Letero al Galatoj Gal 1, 8). Post Jesuo Kristo, ni ne rajtas atendi alion krom la maturiĝon de tio kio Jesuo mem al ni portis.

Ni konkludas, ke gravas la enhavo de la Biblio, tamen ne ĉia interpreto estas ĝusta: ni devas sekvi la interpreton de la kristana komunumo ek de la apostola epoko.

 

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo morgaŭ vespere je ĉi tiu sama horo sed per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana. Ni daŭrigos paroli pri la Biblio, pritraktante la temon: "La gvidfadeno de la Biblio". Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):