La dialogo kun alternativaj religiaj movadoj aŭ sektoj (P. Cadei) - Internaciaj informoj - 2008-08-07, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La dialogo kun alternativaj religiaj movadoj aŭ sektoj
Olimipikaj Ludoj: politika polemiko tuj antaŭ la inaŭguro; mesaĝo de papo Benedikto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto, Internaciaj informoj

La dialogo kun alternativaj religiaj movadoj aŭ sektoj (P. Cadei) - Internaciaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto!

 

Pasint-semajne, okaze de la tradicia rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto" ni parolis pri la diversaj vojoj de la interreligia dialogo. Ĉi-vespere ni daŭrigas iel la temon, parolante pri la "Dialogo kun la alternativaj religiaj movadoj aŭ sektoj".

Koncerne la religiajn diferencojn, gravas distingi diversajn specojn de dialogo:

Unue: La ekumena dialogo. Ĝi okazas inter la kristanoj (laŭ la diversaj konfesioj: katolika, ortodoksa kaj protestanta) kiuj konfesas la kredon je Dio Patro, Filo, Sankta Spirito, kaj en la Eklezio (kvankam konceptata diverse ).

Due: La interreligia dialogo. Ĝi koncernas unuflanke la kristanojn aliflanke la anojn de aliajn historiaj ne kristanaj religioj: budaistoj, taoistoj, hinduistoj, konfuceanoj, aŭ membroj de naturaj religioj de Afriko kaj Ameriko ktp.

Trie: La dialogo kun la religiaj alternativaj movadoj aŭ sektoj, kiu estas la temo, kiel dirite, de nia hodiaŭa parolado. Oni diras ofte ke kun la sektoj la dialogo estas ne ebla. Ni opinias ke oni ne rajtas ĝeneraligi. Certe tia dialogo estas tre malfacila, kaj estas ebla nur ĉe iuj nepraj kondiĉoj. Ekzemple, Kardinalo Francis Arinze iam avertis la kredantojn jene:

«La dialogo ne estas naivaĵo... Neniam oni rajtas fari sendiskriminaciajn ĝeneralajn kondamnojn de la novaj religiaj movadoj. La katolikoj devus esti ĉiam pretaj studi kaj identifi la elementojn aŭ la tendencojn kiuj estas en si mem bonaj aŭ noblaj, kaj kie eblas kunlabori. Ili devus plu esplori tiujn movadojn, kiuj ĝis nun prezentas pri si ne klaran bildon.»

«Restas la problemo ─ konkludis kardinalo Arinze ─ de tiuj novaj religiaj movadoj kiuj praktikas agreseman strategion rilate la Eklezion, foje helpate per ekstera ekonomia kaj politika subteno. Kvankam ne rifuzante diskuti kun tiaj grupoj, la Eklezio devas pripensi kiel defendi sin per ĝustaj rimedoj». La kardinalo emfazis, ke la ĝustaj rimedoj, kiujn li aludis, ne estas tiuj de la leĝoj (denuncoj, ktp.), sed la klopodoj klarigi diferencojn kaj la neakordigeblon kun nia kredo.

─ Sed kiuj estas la kondiĉoj por aŭtentika dialogo?

Unue: Kompetenteco kaj klareco. Por dialogi nepras koni ne supraĵe sed profunde ĉu la katolikan doktrinon, ĉu la instruojn de la diversaj religiaj grupoj. Tiu kono devas esti ne nur teoria sed ankaŭ laŭ konkreta sperto pri la psikologio, la sentemo, kaj la metodoj de la diversaj personoj. La dialogo devas esti afabla sed klara. Estus iluzia dialogo en kiu pretekste de toleremo oni pretersilentus la diferencajn kaj ne-akordigeblajn punktojn.

Due: mildeco kaj fidemo. Ĉar aŭtentika dialogo estas sincera strebado al tio kio estas justa kaj vera, necesos eviti ĉion kio povus ofendi. Klarecon ĉiam devas akompani afableco, tiel ke la interparolanto sentu ke ni lin profunde amas kaj respektas. Oni devas kredi al la sincereco kaj lojaleco de la personoj, se ne estas evidenta la malo. Foje trafas en sektojn personoj en sincera serĉado de la volo de Dio.

Trie: Respekto de la konsciencoj. Ne pro taktiko aŭ diplomateca artifiko. Sed ĉar ni kredas en la libereco de la filoj de Dio (komparu: Gal 5, 1), kiun multfoje la sektoj forperdis.

Kvare: Reciprokeco: se ekzemple mi diskutas kun Jehova atestanto, mi devas aŭskulti lian argumentadon, kaj peti ke li siavice aŭskultu mian prezenton de la katolikismo.

Kvine: Preĝado kaj instigo al la preĝado, fidante ne en siaj diskut-kapabloj, sed en la graco de Dio, kiu aktivas laŭ la formoj kaj en la tempoj en kiuj li volas.

Oni devas klare diri, ke la menciitaj kondiĉoj por dialogo estas tre maloftaj. Ĉefe kiam mankas firma kredo kaj doktrina kompetenteco, estas konsilinde fermi afable la pordon kaj malakcepti la dialogon. Oni ne dvas subtaksi la riskon perdi la kredon. Sed ─ se al la simpla kredanto sen ĉiuj kompetentecoj ni konsilas malakcepti la dialogon ─ male al la anim-paŝtistoj (patroj, katekistoj, religiuloj) ni konsilas akcepti ĉiam la dialogon, kaj rifuzi ĝin nur post efektiva konstato de ties malebleco.

Kaj kion diri pri katoliko kiu frapetas de pordo al pordo? Certe, necesas eviti la prozelitismon, tio estas, ĉian sintenon, kiu iamaniere ne tute lasas la personojn liberaj ĉe la religiaj problemoj. Ni ripetas: Dio volas la homojn liberaj. Post tiu ĉi klarigo, ni taksas ke en iuj kazoj licas, kaj eĉ oportunas, frapeti la la pordo por proponi kristanan ateston. Ekzemple: kiam ni antaŭsentas ke katoliko planas transiri al alia religio, ni ne rajtas, pretekste de la konscienca libereco, ignori, ke "kredo-frato" riskas forlasi la eklezian familion. Kompreneble, nepras la kondiĉoj supre menciitaj, kaj la respekto de la konscienc-libereco.

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis ĉi-vespere pri la “Dialogo kun la alternativaj religiaj movadoj aŭ sektoj”.

Ni finas per informo: malpli ol 24 horoj antaŭ la ceremonio por la malfermo de la 29-aj Olimpikaj Ludoj de Pekino 2008, la politika polemiko unuarangas fronte al la sportaj aspektoj. La ĉina registaro esprimis sian fortan kontraŭecon kontraŭ ĉiu ajn interveno en ĝiaj internaj aferoj; tio ĉi aludas la ĵusdatajn deklarojn de la usona prezidanto George Bush kiu - hieraŭ en Sud-Koreio kaj hodiaŭ en Tajlando, antaŭ ol alveni al Pekino -, diris, ke la ĉina popolo meritas la fundamentajn liberecojn, la naturan rajton de ĉiu homa estulo. La proparolanto de la ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj Qin Gang replikis, ke la ĉinaj civitanoj havas religian liberecon akorde kun la leĝo. "Ni - aldonis la proparolanto - ĉiam insistis pri la fakto, ke ni devas progresigi dialogon surbaze de reciproka respekto kaj egaleco". Intertempe alproksimiĝas la solena momento de la morgaŭa inaŭgura ceremonio de la Ludoj, en kiu oni ekbruligos la flamon, olimpikan simbolon kiu brulos ĝis la 24-a de aŭgusto, tago en kiu Pekino-2008 finiĝos. Do ĉies okuloj turniĝas al tiu evento, pri kiu la Papo pasintdimanĉe bondeziris " ke ĉiu povu doni la plej bonon je si laŭ la pura sincera olimpika spirito, kaj ke la olimpikaj ludoj proponu validan ekzemplon de kunvivado inter personoj el la plej diversaj devenoj en la respekto de komuna digno. Ke la sporto - konkludis la Papo - estu garantiaĵo de frateco kaj paco".

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdon venontan dimanĉon vespere. Ni daŭrigos la julian leterkeston. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):