Religiaj radikoj de Eŭropo (P. Cadei) - 2008-07-10, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Religiaj radikoj de Eŭropo

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Religiaj radikoj de Eŭropo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj ! Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo "Religiaj radikoj de Eŭropo".

 

Malgraŭ la diferencoj kaj konfliktoj kiuj tuŝis ties historion, Eŭropo havas komunajn radikojn kiuj pravigas ties vokiĝon fariĝi ununura familio de popoloj "ek de Uralo ĝis Atlantiko". Ni vidu do la religiajn radikojn de ĉi tiu kontinento.

1) Paganismo. La paganaj religioj kiuj regis en Eŭropo antaŭ la Kristanismo, pluvivis sub formo de sorĉ-arto kaj superstiĉo. Kaj ne nur je popola nivelo: eĉ kleruloj, precipe en iuj historiaj momentoj, kiel la Renesanco, la franca revolucio, la Romantika movado, laŭdegis la artismajn, literaturajn, sed ankaŭ moralajn kaj religiajn valorojn de la paganismo, kiujn oni taksis pli bonaj ol la kristanaj. Hitler emfazis la paganan originon de la arjana raso. Nuntempe pluraj novaj religioj ekzaltas la eŭropan paganismon, al kiu oni ofte aldonas egiptajn, tibetajn, indianajn, ktp, diaĵojn.

2) Judismo. Historie la judismo ĉeestis en Eŭropo antaŭ la disvastiĝo de la Kristanismo, kaj travivis diversajn sortojn: prosperon kaj liberecon; sed ankaŭ getojn, persekutadojn kaj genocidon. Hebreaj komunumoj kaj sinagogoj plu ĉeestas en ĉiuj gravaj urboj de Eŭropo.

3) Kristanismo. La kristana religio sendube plejmulte markis la eŭropan kulturon kaj civilizacion. Fakte:

- La unua ĝermanlingva verko estas la gota Biblio de la ariana episkopo Ulfilo (ĉirkaŭ jaroj 310-383).

- La unuaj slavaj tekstoj estas la ekleziaj libroj tradukitaj de la sanktaj Cirilo (vivinta de 827 ĝis 869) kaj Metodo, inventintoj de speciala alfabeto, nome cirila, kiun ankoraŭ uzas serboj, bulgaroj kaj rusoj.

- La unua granda itallingva poeziaĵo estas la "Kantiko de la Suno", de Sankta Francisko el Asizo (vivinta de 1181 ĝis 1226).

- La patro de la germanaj lingvo kaj literaturo estas Martino Lutero (vivinta de 1483 ĝis 1546), per sia traduko de la Biblio en la novan germanan dialekton.

- La arto de la Mezepoko (katedraloj, ktp.) havas preskaŭ tute kristanan enhavon.

4) Islamismo. Fondite de Muhammed, vivinta de 570 ĝis 632, islamo baldaŭ disvastiĝis per invadaj militoj: araboj okupaciis Hispanion ek de la jaro 711-a ĝis la 1492-a; la italan insulon Sicilio ek de la 827-a ĝis la 1070-a. La Turkoj okupaciis Serbion ek de 1389 ĝis 1830, Greklandon ek de 1503 ĝis 1830, Albanion ek de 1478 al 1912. Malgraŭ tiel longa okupacio, la eŭropanoj ĝenerale ne aliĝis al la religio de la okupaciantoj, kun du esceptoj: Albanio (islamana proporcie de 70% procentoj) kaj Bosnio (40%). La eŭropaj islamanoj havas kun la kristanoj longan tradicion de paca kunvivo (bedaŭrinde interrompita, okaze de la milito en Bosnio antaŭ nemultaj jaroj).

5) Disiĝo de la kristanoj kaj ekumeno. La lingva kaj kultura diverseco inter okcidentaj latinlingvuloj kaj orientaj greklingvuloj ofte kaŭzis kverelojn kiuj kondukis al la disiĝo (en la jaro 1054-a) inter ortodoksa Oriento kaj katolika Okcidento. Pli poste (en la jaro 1517), la protestanta reformacio havis kiel ĉefan iniciatinton Martenon Luteron. La anglikana Eklezio disiĝis de Romo (en la 1534-a), iniciate de reĝo Henriko la Oka. Post longaj disputoj, la ĵus pasinta jarcento vidis la naskiĝon de la ekumena movado, kaj rimarkindan proksimiĝon inter ortodoksaj, katolikaj, protestantaj kaj anglikanaj kristanoj; sed restas ankoraŭ longa vojo antaŭ ol restarigi la plenan videblan eklezian unuecon.

6) La ravo de Oriento. Estas tre antikva la ideo, ke Oriento estas fonto de saĝeco kaj spiriteco. En la jaro 1875 la usona Henry Olcott kaj la rusa Helena Blavatsky fondis en Nov-Jorko la Teozofian Societon, kun orienteska inspiriĝo, kiu baldaŭ disvastiĝas ne nur en Ameriko, sed ankaŭ en Eŭropo. Ek de tiam, multege da eŭropanoj pilgrimas al Hindio aŭ al Tibeto, kaj orientaj spiritaj majstroj migras al okcidento por varbi personojn al siaj religioj. En okcidento disvastiĝis diversaj orientaj konceptoj: Imanentismo, Karmo, Reenkarniĝo.

7) Laikismo, Agnostikimo, Ateismo. Ek de la franca revolucio, ĝis liberalismo, ĝis naziismo, ĝis ŝtata ateismo kun sango-verŝaj kontraŭreligiaj persekutadoj en la komunismaj landoj, disvastiĝas la "nigra legendo", laŭ kiu la katolika Eklezio estas kolektaĵo de maltoleremo, hipokriteco, avareco, ŝtiparumoj, kruc-militoj, malraciaj kulpo-sentoj kaj tabuoj, ktp. Nuntempe vivas en Eŭropo, precipe en ties orienta parto, post jaroj da kontraŭreligiaj reĝimoj, rimarkinda procento de ateistoj (laŭ kiuj "Dio certe ne ekzistas!"), agnostikistoj (laŭ kiuj oni ne scias, ĉu Dio ekzistas), laikistoj (laŭ kiuj "la religio ne rajtas havi socian, kulturan, kaj moralan rolon").

Malgraŭ tio, la grandaj kristanaj konfesioj (ortodoksa, katolika, anglikana, ktp.), estas ankoraŭ majoritataj. La kristanismo ankoraŭ devas ludi rolon en la eŭropa historio.

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri la “Religiaj radikoj de Eŭropo”.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon ! Interalie ni parolos pri la vojaĝo de la Papo al Aŭstralio okaze de la Monda Tago de la Junularo. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):