Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - 2008-06-29, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 16:13-19
Papo Benedikto kaj patriarko Bartolomeo ĉe la inaŭguro kaj la unua meso de la Jaro de Sankta Paŭlo, Apostolo
Junia leterkesto: 1-a parto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Leterkesto

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 16a, versoj 13 ĝis 19: "En tiu tempo, Jesuo, responde diris al Petro: vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo"
Petro kaj Paŭlo estas du nomoj, kiuj dum la jarcentoj personigis la tutan Eklezion laŭ ĝia seninterrompa tradicio; per ilia prediko fakte la Sinjoro donis al la Eklezio la primicojn de la kristana kredo. Ankaŭ por la orientaj Eklezioj la du sanktuloj estas sinonimo de la tuta apostola kolegio, kiel bazangulaj ŝtonoj de la kredo. Ankoraŭ hodiaŭ la Papo preĝe alvokas la aŭtoritaton de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo kiam en siaj oficialaj agoj li volas kunligi la tradicion kun ties fonto: la parolo de Dio. Nur pere de la aŭskulto de tia parolo en la Spirito, la Eklezio povas esti perfekta en la amo, en unueco kun la Papo, kun la episkopoj kaj kun la tuta pastraro.
 
Bonan vesperon, karegaj gefratoj. Ni prezentos la unuan parton de la junia leterkesto, sed unue ni raportas pri la hodiaŭa celebro en la vatikana Baziliko kaj pri la hieraŭa inaŭguro de la jaro de sankta Paŭlo.
En la hodiaŭa soleno de sanktaj Petro kaj Paŭlo, havante ĉe sia flanko la ekumenan Patriarkon de Konstantinopolo, Bartolomeo la unua, Papo Benedikto la 16a celebris ĉi-matene Meson en la vatikana Baziliko, surmetante, tradicio en la nuna dato, la paliumon - simbolon de la episkopa digno - al la novaj ĉefepiskopoj nomumitaj dum la lasta jaro. Antaŭ la tagmeza anĝeluso la Papo preĝis por la jaro de sankta Paŭlo - de li inaŭgurita hieraŭ - kaj ankaŭ por la evangelizado, la kunuleco en la Eklezio kaj por la plena unueco de ĉiuj kristanoj.
Benedikto la 16a kaj Bartolomeo la unua do estis ankoraŭfoje kune en la baziliko de sankta Petro: “Al li mi adresas mian elkoran saluton”, jen la vortoj per kiuj la Papo bonvenigis la Patriarkon en la vatikana Baziliko:
=== La Papo (itale) Esprimo la gioia di avere ancora una volta la felice opportunità di scambiare con lui.....
Mi esprimas la ĝojon havi ankoraŭ la feliĉan eblecon interŝanĝi kun li la kison de la paco, en la komuna espero vidi la alproksimiĝon de la tago de la “unitatis redintegratio”, la tagon de la plena kunuleco inter ni.
“Ĝuste ĉi tiun kison ni venis por interŝanĝi kun vi, via Sankteco” - respondis , dum sia prediko antaŭ tiu de Benedikto la 16a:
=== Bartolomeo la unua : (itale) “Desideriamo veramente e preghiamo assai per questo; che....
“Ni vere deziras kaj ni tre preĝas por tio, ke la malfacilaĵoj estu superitaj kaj ke la problemoj malaperu, kiel eble plej rapide, por atingi la la celon de nia kulmina deziro, je gloro al Dio”.
Benedikto la 16a en sia prediko ĉi-matene meditis pri la grandaj apostoloj Petro kaj Paŭlo kaj pri ilia martiriĝo. La Papo substrekis, ke la sango de la martiroj ne vokas al revenĝo, sed repacigas. Pri ilia alveno al Romo la Papo diris, ke “Paŭlo volis alporti la Evangelion al ĉiuj gentoj kaj fondi la universalan eklezion en Romo, loko de la renkonto de la unika kredo”. Petro venis al Romo “por krei la unuecon de la Eklezio de ĉiuj popoloj, por ke la Eklezio ne identiĝu iam ajn kun unu nacio, aŭ kulturo aŭ ŝtato, kaj por ke ĝi estu ĉiam ĉies Eklezio”.
Kaj pri la konstanta misio de Petro, de liaj posteuloj, kaj ankaŭ pri la aparta tasko konfidita al la Eklezio de Romo, la Papo diris: “Ekzistas hodiaŭ en la mondo novaj manieroj de unueco, kiuj tamen eksplodigas ankaŭ novajn kontrastojn, kaj donas novan forton al tiuj malnovaj. Fronte al ĉi tiu ekstera unueco, bazita sur materiaj aferoj, ni des pli bezonas la internan unuecon, kiu venas el la paco de Dio, unueco de ĉiuj, kiuj, pere de Jesuo Kristo, fariĝis gefratoj.
Hieraŭ posttagmeze, kiel dirite, Benedikto la 16a inaŭguris la jaron de sankta Paŭlo apostolo en la baziliko al li dediĉita en Romo “ekster la muregoj”. Dum la Diservo ĉeestis, kiel dirite, Bartolomeo la unua kune kun delegitoj de aliaj kristanaj konfesioj. La Papo emfazis kelkajn aspektojn de sankta Paŭlo apostolo: unue, la intima motivo, kiu movigis lin: la fakto esti amata de Dio kaj la deziro transdoni al aliaj ĉi tiun amon. Li estis evangelizanto, nedisigeble kunligita kun la alvoko suferi por Kristo: “en mondo en kiu la mensogo estas potenca, la veron oni pagas per la sufero. Ne estas amo sen sufero - substrekis la Papo - sen la sufero el rezigno je si mem. Kie nenio estas por kiu valoras la peno suferi, tie ankaŭ la vivo mem perdas sian valoron.
Iom antaŭ la fino de la ceremonio, Patriarko Bartolomeo la unua adresis siajn vortojn al la ĉeestantoj, substrekante, ke Paŭlo apostolo “starigis akordon inter la greka lingvo kaj la romia pensmaniero, por ĉiam forĝante la katolikan fundamenton de la ekumena Eklezio”.
Ni nun dediĉas la lastajn minutojn de nia elsendo al la junia leterkesto.
En junio ni elsendis 13-foje; en julio niaj elsendoj estos 14. La leteroj ricevitaj en junio estis 32 el 9 landoj. Germanio (kun 18 leteroj) denove estas je la unua vico; dualoke estas Ĉeĥa Respubliko, kun 6 leteroj; trialoke, Pollando kun 2 leteroj; sekvas, ĉiuj aliaj landoj, Belgio, Bulgario, Francio, Italio, Koreio kaj Norvegio, kun po 1 letero. La ret-poŝtaj leteroj estis 17. Entute atingis nin 49 mesaĝoj.
Dum nia antaŭa leterkesto ni sciigis pri la livero de la federacia merit-kruco, grava honorigo de Germanio, al pastro Bernhard Eichkorn. La livero okazis la 20an de majo, kaj ĉi-koncerne s-ro Miloslav Ŝvaĉek prezidanto de IKUE, kiu ĉeestis dum la ceremonio, raportis jene al ni: “ĝi estis belega solenaĵo de prave merit-plena pastro Bernhard. Ĉeestis ankaŭ esperantista paro el Belgio kaj grupo da germanaj esperantistoj.
Revuoj Esperanto Aktuell kaj Dio benu raportis pri la evento. En la iama paroko de pastro Bernhard, en urbo Villingen, ĉeestis 200 personoj, inter ili la urbestro de Villingen, d-ro Rupert Kubon, kiu alpinglis la meritkrucon sur la kolumo de la pastro kaj kiu anoncis la motivon de la honorigo: ne nur pro la agnosko de la esperantistaj agadoj de la pastro, sed ankaŭ pro liaj internaciaj agadoj favore al internacia kompreno. “Komence de mia esperanto-laboro mi volis ĉesi la Esperanto-agadon” deklaris pastro Bernhard, “ĉar ĝi troe okupis min. Sed mia episkopo petis min, daŭrigi mian Esperanto-laboron en kaj por la eklezio. Do, instigite de mia episkopo mi daŭrigis mian Esperanto-engaĝiĝon, sed ni interkonsentis, ke mi klopodu utiligi por Esperanto nur 10 procentojn de mia labor-horaro”. Kun multe da estimo kaj sinceraj sentoj de amemo ni denove gratulas al pastro Bernhard.
La samajn sentojn de amemo ni adresas ankaŭ al pastro Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE, kiu hieraŭ, 28an de junio, solenis la 55an datrevenon de sia pastriĝo. Li daŭrigas sian laboron por la ĉi-jara IKUE-kongreso, kiu okazos en lia urbo, Rimini. Cetere, morgaŭ estos la lasta tago de la unua aliĝperiodo por la kongreso. Informoj en la ret-paĝaro http://www.ikue.org
Karegaj gefratoj, venontan dimanĉon ni daŭrigos la leterkeston; Vi povos ankaŭ aŭskulti nin venontajn merkredon kaj ĵaŭdon.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):