Junuloj, magio kaj merkato (P. Cadei) - 2008-06-26, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Junuloj, magio kaj merkato.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Junuloj, magio kaj merkato (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia ĵaŭda elsendo en Esperanto!

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo "Junuloj, magio kaj merkato".

 

Fronte al la disvatiĝo, ĉefe inter junuloj, de modoj ligitaj kun esoterismo kaj magio, ni devas demandi: "Al kiu ĝi donas profiton?". Tio ĉi resumas la demandojn, kiujn al si faras enketantoj, esplorantaj la motivon de krimo, kiel ankaŭ la sociologoj kiam ili esploras la kaŭzon de socia fenomeno. Estus ja hipokrite, se oni esplorus fenomenojn kiel la internacian komercadon de armiloj, la disvendon de narkotaĵoj, aŭ ekspluatadon de prostituado, evitante la demandon: "Kiu el ĝi gajnas?". La civitanoj rajtas ke la leĝoj difinu la limojn trans kiuj komercado kaj konsekvenca gajnado domaĝas nerezigneblajn homrajtojn. Sed eĉ plej perfekta leĝo, eĉ ties plej diligenta aplikado neniam kapablos tute solvi la problemon, pro tio ke la homa leĝo neniam povas invadi la intiman sanktejon de la konscienco. Kaj surbaze de konscienco oni devas aktivi, por ke la gajno de iuj ne domaĝu rajtojn de personoj kaj de la tuta socio.

Koncerne magion kaj esoterismon, ni demandas: kiaj interesoj kaj profitoj staras malantaŭ la propono de magiaj vojoj, malantaŭ la produktado de diskoj de satanisma rok-muziko, aŭ de porjunulaj revuoj kun artikoloj pri magio kaj esoterismo ? La unua afero kiun faras la homo kiu volas vendi ion, estas ekspluati aktualajn dezirojn aŭ estigi novajn bezonojn. Tio estas tasko de la propagando, reklamado, kaj modo. Koncerne magion kaj esoterismon, oni instigas geknabojn aŭdaci, riski, ludi per fajro, kredigante ke tio estas ekscita sed ne danĝera, ĝi estas eĉ dezirinda, ĉar povas havigi mirindajn avantaĝojn. Kial do ne provi?

"Nepras firme kontraŭbatali tiujn, kiuj elprofitas junaĝajn krizojn por gajni monon, disvastigante satanismon, okultismon kaj senkulturajn fuŝaĵojn. Kiel faras, ekzemple, la magiistoj televide, kaj multe da rok-muzikaj kanzonistoj. Ekspluatistoj taksas la nuntempajn geknabojn ‘rubo-suĉiloj’, al kiuj licas proponi ĉion ajn, por profiti iliakoste. Kaj tial oni al ili ofertas magion, satanismon, perforton, sangon, narkotaĵojn, alispecajn konsumismajn varojn, kiuj ofte konsistigas venenon por la spirito. Nur gravas ke junuloj aĉetu. Ne gravas kion ili aĉetu. Nur gravas gajni multe, multe da mono. Nuntempe, pli ol iam ajn, regas kaj tirane diktatoras mono. Mono leĝojn faras. Tio okazas ekzemple ĉe televidaj stacioj, kie la kvanto da spektantoj kaj la komerca reklamado decidas la sorton de televida programo. Ne gravas la kvalito, sed la kvanto da potencialaj aĉetontoj, kiuj rigardas la reklamojn. Se la spektantoj estas multnombraj, la programo plilonge vivos, se ne, ĝin anstataŭigos ali-speca programo." (Climati).

Kontraŭ ĉi-specaj kritikoj iuj akre reagas, apelaciante al la konscienco-libereco, kaj kulpigante la kritikantojn pri malkonvena moralismo aŭ mezepoka obskurantismo. Fronte al tiaj reagoj iuj iĝas timemaj kaj rezignas kritiki, aŭ nur mallaŭte grumblas. Sed ĝuste en-nome de parol-libereco ni opinias, ke ni rajtas revenĝi liberecon de kritiko (kritiko signifas distingi valorojn dis de misvaloroj), kaj ĉefe denunci la malpurajn interesojn kaj profitojn kiuj ofte sin kaŝas malantaŭ la ŝirmo de libereco. Indas mencii la krion de sinjorino Roland antaŭ sia morto sub gilotino, epoke de la franca revolucio: "Ho libereco! kiom da krimoj oni faras via-nome!". Eble tiuj kiuj, en-nome de libereco, reagas kontraŭ kritikoj, ne scias (aŭ ĉu intence ignoras?) ke kelke da junaj (kaj malpli junaj) homoj fariĝas psiĥe sklavoj de sorĉistoj kaj kartomanciuloj, tiagrade ke iuj surprenas malraciajn ŝuldojn. "Sklavoj" estas ĝuste la malo ol "liberaj" ! Kaj ni preteras la kazojn, tre maloftajn sed ĉiuokaze tragikajn, de tiuj kiujn trafas psikaj perturboj, foje ĝis malnormalaj kondutoj. Oni ja rajtas erari, eĉ kontraŭ sia avantaĝo. Sed, kiel la okulo preferas lumon ol tenebron, tiel la menso preferas veron ol trompon, ni tute modeste emas kontribui por ebligi decidojn liberajn, konsciajn kaj respndecajn. Kaj, se vi volas tion kredi, ni garantias, ke ni tion faras tute senprofite.

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri la temo “Junuloj, magio kaj merkato”.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana ! Ni prezentos la junian leterkeston. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: