Kiu estas Jesuo Kristo? (P. Cadei) - 2008-06-12, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kiu estas Jesuo Kristo?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Kiu estas Jesuo Kristo? (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto !

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ĉi-vespere ni proponas la temon "Kiu estas Jesuo Kristo?".

 

Jesuo estas vera Dio kaj vera homo. Tio kio distingas la kristanismon dis de la ceteraj religioj, estas ke ĝi havas kiel kernon ne teorion aŭ doktrinon, sed personon: nome Jesuon Kriston. Multaj homoj, eĉ ne kristanaj, admiras kaj ŝatas Jesuon, sed ne ĉiuj havas la saman koncepton pri lia naturo kaj lia rolo. La Evangelio al ni prezentas Jesuon laŭ tri aspektoj:

1) la Filo de Dio ekzistanta de-eterne, Dio el Dio: "En la komenco estis la Vorto" (Joh 1,1);

2) la Filo de Dio enkarniĝinta: "La Vorto fariĝis karno" (Joh 1,14a);

3) la Resurektinto: "Kaj ni vidis lian sua gloron, gloron de unika Filo de l’Patro" (Joh 1,14b).

Sed laŭ aliaj homoj, Jesuo estas nur saĝulo, iluminito, sorĉisto, mediumo, ekster-terano, profeto, anĝelo, ĉefanĝelo, revoluciisto, socialisto, pacisto, vegetarano, ekologisto, avataro, spirito plurfoje reenkarniĝinta kun divrsaj nomoj: Kriŝno, Budao, Zaratustro, Mohamedo, Gandhi, Tereza de Kalikato... Foje oni diras eĉ, ke ankaŭ ni mem povas fariĝi kiel Jesuo, kaj eĉ pli virtaj kaj pli potencaj ol li.

Jesuo estas vera homo. Per tiaj diversaj konceptoj pri Jesuo, oni ne reasertas la kredon de la Eklezio, tio estas, la seninterrompan konvinkon de la kristana komunumo. Antaŭ ĉio ni konfesas lian homecon: Jesuo de Nazareto fariĝis homo tute simile al ni, tamen sen peko (kp. Heb 4, 15); li suferis sub Poncio Pilato; li resurektis kun sia vera korpo.

Ni do malakceptas la ideon pri la Universala Kristo, laŭ kiu Jesuo ne estas la ununura enkarniĝo de Dio, sed unu el la multaj manifestiĝoj de la dia energio, kiun oni nomas universala Kristo, aŭ krista spirito. Ne mankas homoj, kiuj asertas, ke eblas ekregi la kristan energion per magiaj aŭ okultismaj procedoj. Evidentas, ke tio estas tute kontraŭ la kristana kredo.

Jesuo, krucumita kaj resurektinta, estas la Sinjoro

La Hom-amo de Dio manifestiĝis per la morto de Jesuo surkruce: Tiom multe Dio amis la mondon, ke li sian ununaskitan Filon donis (Joh 3, 15).

Sed pluraj ne-kristanoj malkonfesas ke Jesuo mortis surkruce. Jen kelkaj ekzemploj. La Korano deklaras ke Jesuo ne estis mortigita; male, (ni citas): «Dio levis lin al si, ĉar Dio estas potenca kaj saĝa». Laŭ aliaj, Jesuo eskapis de la kruco kaj elmigris al Kaŝmiro (Hindio), aŭ al Japanio, kie li mortis 118-jaraĝa; anstataŭ li, laŭdire, estis krucumita lia pli juna frato. La respektinda Moon, korea fondinto de nova religio, agnoskas ke Jesuo mortis surkruce, sed ĝi malkonfesas, ke tio estis venko de lia amo. Li asertas, ke la morto de Kristo konsistigis fiaskon de la plano de Dio (ni citas): «La surkruca morto ne apartenis al la misio, kiun Dio origine preparis por Jesuo, sia Filo». Oŝo-Reĝniŝ, hinda fondinto de alia nova religio, demandite "Ĉu vi estas mesio?" respondis "Jes, sed mi preferas supren-iri Rolls Royce-aŭtomobilon ol krucon".

Jen esencaj elementoj de la kristana kredo en Jesuo. Li estas ununura Savanto, kaj definitiva revelacianto. La Patro, donante al ni la ununuran Filon, donis ĉion. Tial ni ne rajtas atendi pluan savanton aŭ revelacianton: «En neniu alia estas savo» (Agoj 4, 12). «Se eĉ ni mem aŭ anĝelo el la ĉielo al vi instruus Evangelion malsaman ol tiu, kiun ni al vi instruis, tiu estu anatemita!» (Gal 1,8).

Esence pro tio, nia kredo estas malsama ol tiu de la Islamanoj, kiuj agnoskas ke Jesuo estas profeto, sed ili konfesas ke post li venis Mohamedo, sigelo de la profetoj, tio estas, profeto definitiva. Similan starpunkton ni havas koncerne la Mormonojn, laŭ kiuj la revelacio pludaŭras eĉ post Jesuo. Fakte ili kredas aliajn inspiritajn librojn krom la Biblio.

Konsekvence la kristano atribuas relativan valoron al aperoj kaj revelacioj (ekz. en Lourdes, Fatima), kaj evitas la spiritismon, la strebadon al energioj, fluoj, vibradoj, magiaj potencoj, senlima evoluo de la homa potencialo, «pozitiva penso-maniero» por fariĝi ĉiopovaj. Kial oni devas eviti ĉion tion? La kristano ekskludas ĉian formon de memsavo: nia Savanto estas Jesuo Kristo. Estus do antikristane strebi al savo preter Jesuo Kristo.

Jesuo vivas en sia Eklezio, kaj en ĉiu unuopa kristano, laŭ la vortoj de Jesuo mem: «Mi estas kun vi dum ĉiuj tagoj, ĝis la fino de la mondo-tempo» (Mat 28, 20) aŭ: «Kie du aŭ tri estas kune en mia nomo, mi mem estas tie, meze de ili» (Mat 18, 20) aŭ: «Se iu min amas, tiu gardos mian parolon, kaj mia Patro lin amos kaj ni venos al li por loĝi kun li.» (Joh 14, 23).

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri la temo “Kiu estas Jesuo Kristo?”.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon ! Ni interalie raportos pri la vojaĝo de la Papo al la sud-italia regiono Apulio. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):