Psikoskribado (P. Cadei) - 2008-06-05, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Psikoskribado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Psikoskribado (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto, dediĉita al nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto". Ĝin redaktas pastro Battista Cadei. La temo de nia ĉi-vespera konversacio estas “Psikoskribado”.

 

La termino “psikoskribado” indikas la eksterordinaran fenomenon, per kiu oni sentas sian manon impulsata skribi alies mesaĝojn, kvazaŭ senvole gvidate de alia persono. Tiaĵo trafas ĉefe homojn funebrantajn pro perforta aŭ junaĝa morto de familiano, partnero, aŭ tre kara amiko. Ĝenerale tiaj mesaĝoj estas konsolaj: la mano skribas, ke la mortinto bonfartas, li vivas en lumo, kaj li nur deziras, ke la pluvivantaj karuloj ne funebru nek bedaŭru pro lia morto.

Sed, krom mortintoj, psiko-skribitajn mesaĝojn oni-dire sendas ankaŭ anĝeloj, spiritoj de la naturo, kaj aliaj ne difinitaj inteligentaj estuloj. Temas pri kanalado, angle "channelling", kiu estas nuntempa spiritismo, kie, krom mortintoj, rolas aliaj diversa-specaj estuloj; kaj krom mediumoj, peras diversa-specaj kanaloj: psiko-skribado, surbendigo, enkomputerigo, interna parolo ktp.

Foje do okazas, ke iu sentas sian manon gvidata skribi mesaĝojn ne siajn proprajn, sed de alia persono. La fenomeno estigas intereson en la nuna mondo, tute inklina al mirindaĵoj. Se foje tiaj mesaĝoj estigis novajn religiojn, kaj do estas certe ekster la kristanismo, alifoje iuj kristanoj taksas ke tiuj fenomenoj utilas, ĉar ili ŝajnas konfirmi la kristanan kredon pri pluvivado de la homa spirito post la korpa morto. Ĉu en tiaj kazoj la psikoskribo estas akceptinda? Al tiu ĉi demando oni donas diversajn respondojn, kongrue kun la diversaj interpretoj donataj al la psiko-skribo.

1) la spiritisma interpreto taksas, ke la psiko-skribado, kiun oni foje nomas aŭtomata skribado, estas senduba pruvo pri la ĉeesto kaj aktivado de spiritoj aŭ superaj estuloj. Eĉ kiam evidentiĝas, ke iuj mesaĝoj estas mensogaj, spiritistoj respondas, ke tio dependas de jeno: ke iuj spiritoj estas malaltnivelaj kaj malkleraj, aŭ ŝercemaj, aŭ foje intence malicaj kaj mensogemaj.

2) La racionalisma interpreto asertas ke, se rigore kontroli la fenomenojn, evidentiĝos ke subestas trompo, aŭ artifiko, aŭ ĵonglado, aŭ alia tute natura fenomeno. Racionalistoj entute deklaras, ke spiritismo estas senfundamenta, kaj do tute neebla.

3) La paranormala interpreto taksas, ke psiko-skribado, samkiel la telepatio kaj la telekinezo (tio estas, distanca movo), apartenas al la fenomenoj paranormalaj, tio estas naturaj sed maloftaj kaj ankoraŭ nemulte konataj kaj tial nemulte regeblaj. Ĉiel ajn temas pri okazaĵoj, kiujn estigas ne spiritaj, sed tute naturaj, parapsikologiaj kaŭzoj. Psiko-skribo trafas precipe patron aŭ patrinon, kiu ne rezignacias je la morto, foje perforta, de juna filo, kaj li aŭ ŝi abrupte ricevas de li supozatajn komunikojn per psiko-skribo. Psikologoj klarigas tian fenomenon kiel psikologian formovon. Tio estas: la psikologia malakcepto de la morto de la filo estigas en la patro aŭ patrino kvazaŭan duan personecon, kiu rolas kiel la mortinta filo, kiu konsole skribas al la gepatroj. Fakte tamen estas la subjekto mem, kiu subkonscie aŭ senkonscie skribas al si mem konsolajn vortojn, sen kiuj la vivo, post la morto de la filo, estus neelportebla.

4) La diableca interpreto taksas, ke ĉiufoje kiam okazas spiritismaj faktoj, ilin kaŭzas la diablo.

5) La kristana vidpunkto malpermesas la spiritismon, ĉar ĝin malpermesas la Biblio (oni legu Readmono 18, 10-12), kaj la samon faras la katolika eklezio. Krom la Bibliaj vortoj, jen la kialoj de tiu malpermeso:

a) spiritismo estas klopodo superi la limojn de la homa naturo.

b) spiritismo pretendas pruvi tion, kio ne estas pruvebla, nome la enhavon de la kredo.

c) multe da spiritismaj sciigoj evidentiĝis malveraj, aŭ kontraŭaj al la kristana kredo.

d) oni kontraŭdiras, ke iuj trovis la kristanan kredon sekve de spiritismaj kunsidoj. Do spiritismo povas esti bona afero. Al tio ni respondas ke eĉ sankta Paŭlo apostolo konvertiĝis dum li persekutis la kristanojn, sed tio ne pruvas ke persekuto de kristanoj estas bona afero.

e) Tre ofte la psikoskribo tiel absorbas psikoskribanton, ke li nenion alian konsideras: ĝi fariĝas lia kredo, lia Evangelio. Foje oni perdas la internan pacon aŭ eĉ la psikan ekvilibron.

Sed ĉu la katolika eklezio agnoskas kiel faktojn la supozatajn komunikojn de mortintoj? Aŭ ĉu ĝi akceptas racionalismajn aŭ diablecajn interpretoj? Principe la Eklezio ne ekskludas la eblecon, ke spiritoj komunikas kun vivantoj. Nek ke la diablo mem povus tion fari. Sed ĝi konsideras tiujn kazojn tute esceptaj. Plejofte temas pri artifikoj kaj trompoj, aŭ iluziiĝoj. Ĉiuokaze ĝi taksas la spiritismon kontraŭa al la volo de Dio.

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis hodiaŭ pri “Psikoskribado”.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon ! Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):