La kulto de la relikvoj (P. Cadei) - 2008-05-29, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La kulto de la relikvoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La kulto de la relikvoj (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri “La kulto de la relikvoj”.

 

La kulto de la relikvoj (partoj de la korpo de sanktuloj) estas unu el la malkonsentaj temoj inter katolikoj kaj la reformaciaj (tio estas, protestantaj) kristanoj. Ne mankas inter ĉi-lastaj homoj kiuj akre reagas, difinante tian kulton "nekrofilio". Kaj oni devas agnoski ke ne mankas katolikoj superstiĉaj ĉi-teme. Ĉiuokaze la kriterio devas esti jena: la kulto de la relikvoj estas bona kaj rekomendinda (eĉ se ne deviga) nur laŭmezure ke ĝi proksimigas al Jesuo Kristo unu nura Savanto.

Fakte tia kulto estas tre antikva. Jam la pra-kristanoj faris grandan honoron al la korpo de la sanktuloj, ĉefe de la martiroj, sur kies tomboj oni preĝis kaj celebris la sanktan Eŭkaristion. Sankta Aŭgusteno (vivinta de 354 ĝis 430) rakontas pri mirakloj estintaj okaze de la malkovro de relikvoj de martiroj. La relikvoj fariĝis eĉ kaŭzo de konfliktoj inter diversaj eklezioj aŭ inter la urboj. Papo Paŭlo la sesa redonis al la ortodoksa ekumena patriarko de Konstantenopolo la relikvon de la apostolo Sankta Andreo, kiun okcidentanoj forportis en mezepoko dum la krucmilitoj. Tian kulton regis la ideo, ke la bonfara efiko, kiun la sanktuloj disradiis dumvive, pludaŭras kaj eĉ pli multe efikas post ilia morto. Tion implicis la kulto de la relikvoj, partetoj de korpo oferita kaj disfragmentita kiu, simile al Jesuo Kristo, kaj pro ties graco, ne ĉesas esti fonto de vivo kaj promeso de renaskiĝo.

Oni tamen devas agnoski la riskon tro emfazi la potencojn kaj miraklojn kiuj povas disradiiĝi el la relikvoj: tio estas risko de superstiĉo. La animpaŝtistoj daŭre emfazis ke la ĉefa rolo de tiuj servantoj de Dio estas la modeleco de iliaj imitindaj virtoj. Aliflanke la sanktulaj biografioj abundas je rakontoj, laŭ kiuj la korpa ĉeesto de sanktulo, dum lia surtera vivo, respegulis ties animon. Foje nur rigardante lin eĉ plej harditaj pekuloj konvertiĝis. Oni rigardis la servantojn de Dio kiel kreaĵojn el brila beleco, signo de perfekteco. Dio estas lumo. Laŭmezure ke sanktuloj vivas unuece kun Kristo, "brilo de la eterna gloro de la Patro", ili respegulas el la Krista lumo: ĉu vivante aŭ mortinte, ili disradias lumon. Ĝuste tion intencas la artistoj, kiam ili bildigas sanktulojn kun aŭreolo aŭ radioj.

Tiu ĉi procedo tamen riskis tro spiritecigi la sanktulojn, kvazaŭ ili estus tute malsamaj ol la komunaj mortontaj homoj. Reage al tio, en la moderna epoko oni pli multe emfazis la homan, surteran konkretan aspekton, inkluzive la kulturajn kaj temperamentajn limojn de la sanktuloj mem. La kulto de relikvoj en la katolika eklezio ne apartenas nur al la pasinteco. Sufiĉu mencii, ke kiam episkopo konsekras novan altaron, li enmetas en ĝin relikvojn de martiroj.

Kial do la Eklezio rigardas grava la korpon de la sanktuloj, kaj ne nur iliajn modelajn virtojn kaj ilian spiritecon?

La korpo de sanktulo antaŭ ĉio al ni admonas, ke ne eblas sekvo al Kristo, nek sankteco, ekster aŭ sen korpo, situinta en spaco, en tempo, en individua historio. La korpo, per sia aktivo, sia sento, kaj sufero, ne estas nur 'instrumento' de la animo aŭ de la spirito, sed celo de la savo. La oferita korpo de sanktulo, speciale de martiro, esprimas ties decidon por la kredo, ties elekton por Dio, ties konformiĝon kun Kristo.

La korpo de la sanktulo mencias la misteron de la enkarniĝo: Dio fariĝis karno, la savo pasis tra korpo, kiu manĝis, ploris, sanigis, marŝis; korpo kiu estis nudigita, skurĝita, dorno-kovrita, krucumita, trapikita. Kaj la evangeliaj rakontoj pri la Jesua Resurekto el morto komencas per la konstato pri malplena tombo, kiu montras, ke resurektis ne pura spirito, sed la tuta korpa persono. La unua gesto de la Resurektinto estis montro al la disĉiploj de sia vundita korpo, kaj manĝo kun ili; certe, ne temas pri korpo identa kiel la antaŭmorta, temas pri glora korpo, sed ĉiuokaze ĝi estas korpo.

En nia epoko, kiu banaligas la korpon kaj la sekson, gravas momori ke la korpo de la sanktuloj resendas al la korpo de revivinta Kristo kaj al la destino de gloro por la korpoj partoprenantaj en ties Spirito. Kaj ke Jesuo beatproklamas tiujn, kiuj flegas la korpon de la kunhomoj; el la Evangelio laŭ Mateo mi legas: "Ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi por manĝi, mi soifis, kaj vi donis al mi por trinki, mi estis nuda, kaj vi donis al mi vestaĵojn" (Mt 25).

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri “La kulto de la relikvoj”.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon ! Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):