La konvertiĝo de Claudia Koll (P. Cadei) - Movadaj informoj - 2008-05-22, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La konvertiĝo de Claudia Koll
Bonan kongreson al la italaj katolikaj esperantistoj en Trento.

Aŭskultu/Elŝutu
 

Skribi al Radio Vaticana

Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto, Movadaj informoj

La konvertiĝo de Claudia Koll (P. Cadei) - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj !

 

Ĉi-vespere por nia rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni volas raporti pri la konvertiĝo de filmo-aktorino nome Klaŭdja Koll, fama kaj eĉ fi-fama en Italio, kaj verŝajne konata ankaŭ eksterlande. Ŝi debutis kiel aktorino en filmo de la konata porna reĝisoro Tinto Brass, kaj, kiel ŝatata aktorino, ŝi rolis en la famkonata itala kanzon-festivalo en San Remo, apud la nuntempe plej fama televida prezentisto en Italio.

El religia vidpunkto la historio de Klaŭdja Koll komenciĝas kiel tiu de multaj italaj knabinoj de ŝia aĝo: edukita en katolika medio, ŝi vizitas la preĝejon ĝis kiam ŝi ricevas la konfirmacion. Tiam ŝi forlasas la religion, flegante grandan revon: fariĝi aktorino. «La mondo de la spektakloj – rakontas Klaŭdja Koll − eluzis min, kiel ĝenerale ĝi ekspluatas kiam oni estas malfortika; kaj plej granda malfortikeco konsistas en tio, ke oni sentas grandan bezonon de amo. Ĉe tia soifo de amo, mi estis kuntrenita en misajn travivaĵojn».

Ĉiuokaze Klaŭdja, jam tute juna, atingas sian revon: ŝi fariĝas porna aktorino. Multe da sukceso, multe da mono, multe da famo, kaj − pardonu − multe da elmeto de sia nuda korpo. Sed tio, kio ekscitas envion en multe da homoj, junaj kaj ne junaj, tute ne donis feliĉon al ŝi. Ŝia koro estis malkvieta: «Nenio iam al mi sufiĉis, pri nenio mi estis vere kontenta, mi serĉadis ion plian. Neniu min edukis al fideleco kaj do mi estis malfidela: mi ne kapablis mastrumi mian amon, mi ne kapablis ami».

Klaŭdja ofte rakontas al junuloj sian travivaĵon, por doni mesaĝon de espero al tiuj kiuj vivaĉas malespere. «La afero por mi plej eksterordinara − ŝi rakontas − estis malkovri ke la Sinjoro helpas min, malgraŭ mia situacio de granda pekulino. Mi faris vere multe da pekoj, mi multe vundis la koron de Dio; sed en mia koro mi sentis ke, en la momento kiam mi bezonis, kaj helpon petis, Dio helpis al mi». Restis en ŝi, kvazaŭ fajro sub cindro, la instruo ricevita en infanaĝo: la legadoj el sankta Tereza de Lisieŭ, la amsento kaj la profunda kredo de ŝia avino, la memoro pri la gepatroj.

«Ĝuste pro la soifo de amo, kiu min instigis, kaj ankaŭ la soifo de vero − ŝi daŭrigas − mi komencis viziti kursojn de recitado kaj de deklamado tre serioze: mi intencis esti vera, aŭtentika, travivi fortajn emociojn. Deziro de amo kaj de vero kuŝas en la koro de ĉiu el ni, sed mi faris misajn elektojn, ĉar neniu al mi instruis kiel vivi».

«Mi renkontis la Sinjoron en dramo-plena momento de mia vivo, kiam nenia homo povus helpi min. Nur la Sinjoro kiu esploras la abismojn de la koro, povis tio fari. Mi kriis, kaj li respndis enirante en mian koron, kun granda kareso el amo. Li sanigis vundojn kaj pardonis pekojn, li renovigis min kaj metis min al servo de lia vitejo. Akceptite de la Patro, ne juĝate. Mi malkovris ke Dio estas amo kaj mizerikordo».

Klaŭdja, kiam ŝi parolas al junuloj, esprimas tute simple sian nunan kredon, siajn nunajn principojn, kiuj estas laŭ plej fidela katolika doktrino: ŝi parolas pri la mizerikordo de Jesuo, la pekkonfeso kaj komunio, la adorado de la Eŭkaristio, la Dipatrino Maria kaj ŝiaj aperoj, la Papo, la Katekismo. Oni komprenas ke ŝia vivo estas tute ŝanĝita.

Sen sentimentaleco, sen io eksterordianara aŭ mirakla, Klaŭdja ankoraŭ laboras kiel aktorino, sed nun ĉe komedioj kaj filmoj tute puraj. Sed parto-tempe ŝi iras en Afrikon por labori kiel volontulino, aŭ por akompani handikapitojn, aŭ por asisti finstadiajn malsanulojn de AIDoSo.

Klaŭdja Koll ne timas la antaŭjuĝojn kaj kaj la skeptikecon de multaj homoj, la malŝaton kaj ĝenatecon en la mondo de la spektakloj. Sed ŝi renkontas ankaŭ multe da homoj, kiuj, aŭskultinte ŝin, malkovras Jesuon Kriston kaj ties Eklezion. «Mi pensas − ŝi diras − ke mi estas signo de la mizerikordo de Dio, de la grandega amo , kiun la Sinjoro havas por ĉiu el ni, kaj do mi sentas ke mi devas senĉese kanti la laŭdojn al Dio, kiu estas amo, kaj kiun mi sentis vere proksima en mia suferado. Tiam mi sentas min instigita diri al la junuloj, ke ili serĉu Dion, ke ili ne ŝajnigu ke tiu problemo ne ekzistas. Endas serĉi Dion tutkore; poste li mem montriĝos al la homo kiu havas pri li profundan deziron, al la homo kiu serĉas la veron. Ni devas reagi al la nuna mondo, kiu instigas nin esti hipokritaj, instigas nin al kompromiso, sen la kuraĝo strebi al konsciiĝo pri la vero de nia vivo. Ĉio tio nin mortigas interne, forigas de ni lumon kaj forton. Oni devas serĉi la veran amon: kaj, kiel trovi la veran amon? Oni devas antaŭ ĉio serĉi Dion, meti sin sub lian protekton, kaj la tuta cetero ordiĝos per si mem, ĉar la Sinjoro, tute diskrete, faras mirindaĵojn en la vivo de ĉiu el ni.

 

Por nia semajna rubriko, ni parolis ĉi-vespere pri la konvertiĝo de Klaŭdja Koll, eksa porna aktorino. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon, ni prezentos la majan leterkeston !

Fine de la programo ni adresas elkoran saluton al la gefratoj, kiuj ekde morgaŭ kongresos en Trento ĉe la Fokolara Movado por sia nacia kongreso de la italaj katolikaj esperantistoj. Estas antaŭvidataj venontan sabaton la vizitoj al la kongreso de la episkopo kaj la urbestro de urbo Trento. Bonan kongreson karegaj gefratoj !

Al vi ĉiuj aŭskultantoj ĝis reaŭdo ! Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoro de chi tiu TTTejo: