Maniĥeismo kaj fanatikeco (P. Cadei) - Internaciaj informoj - 2008-05-15, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Maniĥeismo kaj fanatikeco
Alarmo pri la situacio en Zimbabvo; trapreĝi la rozarion kun papo Benedikto nun eblas per KD.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto, Internaciaj informoj

Maniĥeismo kaj fanatikeco (P. Cadei) - Internaciaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri “Manikeismo kaj Fanatikeco”.

 

Strikta-sence la manikeismo estas herezo furora en la kvara jarcento post Kristo. Ĝi predikis, ke la universo estas regata de du preskaŭ sampotencaj principoj, inter si opoziciaj, nome Dio, principo de la bono, kaj Satano, principo de la malbono.

Vasta-sence nomiĝas manikeismo ĉia movado, ideologio, partio kaj religio, kiu juĝas sin bona kaj perfekta, kaj la ceterajn tute malbonaj. Konsekvenco de manikeisma penso-maniero estas maltoleremo, konfliktoj, foje eĉ perfortoj. En nia hodiaŭa parolado ni vidu iujn karakterizojn de la strikta-senca manikeismo, kaj pli poste ni pritraktos tiujn religiajn grupojn kiuj estas pli-malpli vasta-sence manikeismaj, kun konsideroj pri la praktikaj fruktoj de tia penso-maniero.

La manikeismo estiĝis kiel provo doni racian klarigon pri la samtempa kunesto en la mondo de bono kaj malbono. Taŭga respondo al tia problemo ŝajnis la ideo, ke la bonon kreis la bona Dio, la malbonon estigis la malbona Dio, tio estas, la diablo. Pluraj eĉ kristanoj taksis tiun respondon racia, kaj ne komprenis ke tio estis kontraŭ la kristana kredo. Estas sciate ke sankta Aŭgusteno en sia junaĝo aliĝis al tiu herezo kaj restis en ĝi dum ĉirkaŭ dek jaroj. Kontraŭ manikeismaj ideoj, la kristanaj kredo-formuloj insistas ke Dio kreis ĉiujn estaĵojn, videblajn kaj ne-videblajn; kaj ke − kiel skribas Sankta Paŭlo, Jesuo resurektinta el la morto estas «multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj super ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta; kaj Dio ĉion Li metis sub liajn piedojn» (Ef 1, 21-22); kaj Dio «tre alte levis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, en la ĉielo kaj surtere kaj subtere» (Flp 2, 9-10); «ĉar en Jesuo estas kreita ĉio: en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj ne videbla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio estas kreita per li, ĉio por li; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas» (Kol 1, 16-17).

En Mezepoko denove furoris la manikeisma dualismo, ĉefe per du herezaj grupoj: la bogomiloj en la Balkana duoninsulo, kaj la kataroj en la suda Francujo. Responde al tia manikeismo, la Koncilio Laterana kvara (jaro 1215) deklaris:

«Ni firme kredas kaj simple konfesas... unu nuran principon de la universo, kreanto de ĉiuj estaĵoj videblaj kaj ne videblaj, spiritaj kaj korpaj: per sia ĉiopovo ĉe la komenco de la tempo li kreis el nenio ambaŭ kreaĵojn, la spiritajn kaj la korpajn, tio estas la anĝelojn kaj la mondon, kaj pli poste la homan kreaĵon, kiu iel apartenas al ambaŭ, ĉar ĝi konsistas el spirito kaj korpo. La diablo kaj la aliaj demonoj estas kreitaj de Dio nature bonaj, sed ili fariĝis malbonaj per si mem, propra-iniciate; La homo siaflanke pekis instigite de la diablo». (Fino de la citaĵo).

Vasta-senca manikeismo estas la sinteno kaj konduto de homoj kiuj asertas sen-kompromise, radikale kaj ekstreme siajn starpunktojn kaj trovas nenion pozitivan en la kontraŭaj. Manikeismaj ĉi-sence estas iuj ideologioj, sektoj kaj eĉ fundamentistoj interne de grandaj religioj.

Iuj taksas kiel verajn kredantojn kaj destinitajn al la eterna vivo nur tiujn kiuj apatenas al iu difinita religio aŭ sekto aŭ kasto. Foje ili pretendas sin speciale iluminitaj, eventuale per esotera, tio estas, sekreta doktrino, tra spiritismaj aŭ magiaj vojoj.

Konsekvenco de tia vastasenca manikeismo estas senkompromisa rigoro, tiel ke interne de tiaj grupoj ne plu estas mensa kaj spirita libereco, tiel ke ekstere oni ne akceptas konfronton aŭ dialogon kun homoj de aliaj grupoj aŭ kun aliaj penso-manieroj. Foje tia manikeismo estigas perforton kaj terorismon. Oni devas agnoski ke eĉ interne de kristanismo iuj estas emaj al manikeismo, tiel ke ili postulas ke ĉiuj kristanoj estu perfektaj, ili akceptas nek ekumenismon nek interreligian dialogon, kiun ili taksas cedo al satano. Ĉu tio estas kristana penso-maniero?

La evangelio diras ke neniu estas rajtigita juĝi la homojn; ke Dio estas kreanto kaj Patro de ĉiuj, tiel ke ni devas imiti lin, kiu levas la sunon super bonaj kaj malbonaj homoj. Krome Jesuo per la parabolo pri la herbaĉo kaj la bona tritiko, admonis nin ne juĝi des malpli kondamni la kunhomojn, sed lasi al Dio mem la finan juĝon. Jesuo ordonis al ni pardoni ĉiam, kaj li diris ke ĉiuj pekoj estas pardoneblaj, krom la peko kontraŭ la Sankta Spirito, ne pro tio ke la Dia mizorikordo estas limigita, sed ĉar Dio respektas la volon de la homo kiu libervole kaj definitive malakceptas lian amon kaj lian volon.

 

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis ĉi-vespere pri la temo “Manikeismo kaj Fanatikeco”. Ni finas per informoj: alarmo de Unuiĝintaj Nacioj por la situacio en Zimbabvo. La reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj en tiu lando, Augusten Zacharias, deklaris ke la pli-intensiĝo de perfortaĵoj aparte en la kamparaj areoj povus estigi aŭtentikan krizon ĝeneralan. Li faris ĉi tiun deklaron post la decido de la registaro de Zimbabvo malebligi la eniron de alilandaj observantoj okaze de la venonta balotado inter prezidanto Mugabe kaj la estro de la opozicio Tsvangirei. Vatikano-Urbo trapreĝi la Sanktan Rozarion gvidatan de la Papo Benedikto la 16-a nun eblas por ĉiuj fideluloj, dank’al la registradoj faritaj de nia radio-stacio. La kvar kompaktaj diskoj, kiuj proponas la trapreĝon de ĉiuj kvar misteroj de la Rozario per la voĉo de la Papo, estas entenataj en teko kaj oni povas ricevi ilin kontraŭ 15 eŭroj skribante al nia radio aŭ al la Vatikana eldon-librejo. La trapreĝo estas en la latina lingvo ĉar - kiel klarigis la pastro Frederiko Lombardi - la petoj povi ricevi la Rozarion kun la voĉo de la Papo alvenis el multaj landoj, kaj sekve oni uzis ĉi tiun lingvon, kiun por la Rozario ĉiuj facile komprenas, kiu estas ankaŭ la universala lingvo de la Eklezio.

Karaj gefratoj, bonvolu reaŭskulti nin venontan dimanĉon vespere per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana. Salutas Vin pastro Stefano Hawkes-Teeples kaj Carlo Sarandrea.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):