La eterna vivo: kio estas "Dio kun ni"? (P. Cadei) - 2008-04-10, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La eterna vivo: kio estas "Dio kun ni"?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La eterna vivo: kio estas "Dio kun ni"? (P. Cadei)

Se ni demandas kristanojn: «Ĉu vi kredas la resurekton de la mortintoj? Ĉu vi kredas la eternan vivon?», pluraj respondas «Jes!», sed aliaj respondas diversmaniere: «Mi ne havas pri tio klaran koncepton»; «Mi ne scias», kaj kelke da kristanoj esprimas eĉ tutan malkredon: «Mi ne kredas la postmortan vivon».

Sed kredi la releviĝon de Jesuo, kaj nian reviviĝon, por ĝui kun Kristo la eternan vivon, apartenas al la kerno, al la esenco de la kristanismo.

La apostolo Paŭlo, en sia unua letero al la Korintanoj, riproĉas tiujn kristanojn, kiuj ne kredas tion kaj deklaras (1 Kor 15, 16): «Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj».

Ĉi-teme la Katekismo de la katolika Eklezio klarigas la kristanan kredon jene: «Ĉiu homo ek de la momento de sia morto ricevas en sia ne-mortonta animo la eternan repagon per persona juĝo pri sia rilato kun Kristo, tiel ke la animo aŭ trapasos puriĝon aŭ tuj eniros en la ĉielan beatecon, aŭ estos tuj damnita poreterne... La ĉielo estas la beata komunumo de ĉiuj kiuj estas perfekte enkorpigitaj en Kristo».

Sed kiel tio okazos konkrete? La Biblio ne donas pri tio detalojn. Ĝi parolas pri paco, pri plena feliĉo, pri kunuleco kun Dio kaj kun la sanktuloj, sed temas pri aferoj en si mem ne direblaj. Sankta Paŭlo (1 Tes 4, 17-18) skribas: «Ni estos ĉiam kun la Sinjoro». Aŭ la Biblio parolas negative: forestos morto, sufero, plorado. Pli konkreta scio pri la eterna vivo superas ĉian eblecon de homa kompreno. La Biblio parolas pri tio per bildoj kaj simboloj, kaj nomas la la ĉielan beatecon per la vortoj: eterna vivo, lumo, paco, edziĝa festo kaj bankedo, hejmo de la ĉiela Patro, ĉiela Jerusalemo, eniro en la ĝojon de la Sinjoro kune kun la anĝeloj, la amikoj de Dio.

Temas do pri aferoj ne direblaj, ne priskribeblaj, pro tio ke surtere oni neniam travivas tiaĵojn, tiel ke ni eĉ ne povas ilin imagi. Sankta Paŭlo skribas: «Nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam ni vidos vizaĝ-al-vizaĝe» (1 Kor 13, 12). Kaj aliloke li aldonas: «Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kion en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj lin amas» (1 Kor 2, 9). Sed la kristanoj kredas en la eterna vivo, fidante je la promesoj de Jesuo, kiu diris, ke ili devas vivi atendante la revenon de la Sinjoro. Ili devas atendi sen angoro aŭ timo, sed vigle kaj respondece. Jesuo diris (Mat 24, 42): «Viglu do, ĉar vi ne scias en kiu tago via Sinjoro venos». Kaj sankta Paŭlo skribis (Tit 2, 11-14): «Manifestiĝis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, instruante nin, ke ni forigu malpiecon kaj la laŭmondajn dezirojn, kaj ni vivu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, atendante la beatan esperon kaj la revelacion de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, kiu donis sin por ni, por aĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj».

Kiam okazos nia renkontiĝo kun Jesuo? Neniu tion scias. Ĝi povas okazi ĉiamomente. Nia vivo estas en la manoj de Dio. Li mem donis ĝin al ni; li mem povas ĝin forpreni, eĉ plej neatendite.

La Sinjoro Jesuo nin avertas kaj admonas: «Viglu, por esti pretaj».

Sed kiel vigli? Kiel atendi? En la vivo ni konstatas, ke plej multe oni atendas se plej multe oni amas. Tion scias la edzino kiu atendas la edzon, kiu malfruas ĉe la laborposteno aŭ pro densa trafiko; tion scias la patrino, kiu atendas tim-treme la filon aŭ filinon, kiu vespere ne re-enhejmiĝas; tion scias la enamiĝinto, kiu malpacience atendas la rendevuon kun la amatino.

Kiu amas, tiu kapablas atendi kun senŝancela fido eĉ ĉe granda malfruiĝo.

La lasta libro de la kristana Biblio, nome Apokalipso, finiĝas per la alvoko: «Venu, Sinjoro Jesuo». Oni atendas Jesuon, se oni lin amas kaj oni sopiras renkonti lin. Kaj oni atendas lin per amo al nia proksimulo, per servo al bezonuloj, per aktivado por igi la socion pli justa kaj solidara. Tion instruas al ni Jesuo mem, per la parabolo pri la fidela servisto, kiu atendas la revenon de la mastro, zorgante pri la kunservistoj kaj flegante la hejmajn aferojn; kaj ankaŭ per la parabolo de la servistoj kiuj devas fruktodoni per la ricevitaj talantoj.

Ĉiutage la Sinjoro al ni donas la oportunon servi lin. Ĝuste pro tio, ke ni ne scias la tagon nek la horon de lia reveno, ni devas daŭre diligenti pri la hodiaŭa tago.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):