Mileniismo (Jarmilismo) (P. Cadei) - 2008-04-03, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Mileniismo (Jarmilismo).

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Mileniismo (Jarmilismo) (P. Cadei)

Mileniismo, aŭ jarmilismo, striktasence interpretas laŭvorte la 20-an ĉapitron de Biblia libro Apokalipso, kaj tial atendas mil jarojn de surtera regno de Jesuo je la fino de la mondo. Vastasence nomiĝas mileniismaj ĉiuj movadoj, eĉ ne kristanaj, kiuj atendas baldaŭan mondo-finon, eventuale kun akompano de grandaj katastrofoj.

Ek de la tempo de sankta Paŭlo ĝis hodiaŭ ekzistis grupoj da jar-milistoj.

− Komence de la deknaŭa jarcento la Adventistoj furoris en pluraj kristanaj eklezioj de Ameriko. Milionoj da kristanoj atendis la alvenon de Kristo aŭtune de la jaro 1844-a. Kelke da kredantoj, por esti pli pretaj kaj disponaj renkonti Jesuon, forvendis siajn proprietaĵojn. Kiam la faktoj malkonfirmis tiun atendon, okazis grandega seniluzio, kaj plej granda parto el ili forlasis tiujn movadojn. Sed ne ĉiuj ĉar ankoraŭ vivas adventistaj eklezioj.

– La iniciatinto de la Jehovaj atestantoj, nome Charles Russell, prognozis la videblan revenon de Jesuo por la 1914-a jaro. Post konstato ke tio ne okazis, la Jehovaj atestantoj prokrastis tiun daton al la 1918-a jaro, kaj pli poste al la 1925-a, kaj al la 1975-a jaro. Nuntempe ili ne plu fiksas precizajn datojn, sed fundamento de ilia predikado plu estas la baldaŭa alveno de Kristo, la batalado de la inferaj armeoj kun Kristo kaj la anĝeloj. Tiun batalon nepre venkos Kristo, kiu detruos siajn malamikojn kaj startigos mil jarojn de surtera feliĉo por la atestantoj de Jehovo.

− Similan starpunkton havas diversaj kristanaj pentekostistaj kaj laŭvortistaj eklezioj kaj komunumoj.

− Ekster la kristana mondo multaj grupoj, anoj de la tiel nomata Nova Epoko, estas mileniismaj. Ĝenerale ili estas optimismaj kaj kredas ke ne plu estos militoj kaj perforto, nek malpurigo de la vivmedio, ĉar estas alvenonta epoko de harmonio, kaj paco kun si mem, kun la kunhomoj, kun la bestoj, kun la kosmo, kun la universo. Sed ne ĉiuj estas optimismaj.

− Ekzemple, la movado nomata Kosma Frataro miksas supozajn mesaĝojn de la Dipatrino de Fatimo kun supozaj mesaĝoj de NIFOJ (tio estas, Ne Identigitaj Flugantaj Objektoj), kiuj anoncas malfeliĉojn kaj katastrofojn kontraŭ la katolika Eklezio, pro tio, ke ĝi ne akceptas tiajn mesaĝojn.

− En la 1997-a jaro, 39 anoj de la movado Heavens Gate (tio estas, Ĉiela Pordego) faris kolektivan mem-mortigon en San-Diego, Kalifornio. La memortigo celis forlasi la materian korpon, por aliri al pli alta vivo-nivelo en la steloj, kune kun la eksterteranoj.

− Laŭ orientaj religioj, kiel hinduismo, la kosma historio estas kvazaŭ rado senfine turniĝanta, kun alterno de periodoj pacaj kaj de aliaj katastrofaj, kiel la nuna epoko.

Ni demandas: kial la jarmilistaj mesaĝoj ĉiam trovas iujn simpatiantojn kaj aliĝantojn? Ni respondas, ke la konstato pri la aktualaj maljustecoj, perfortoj, malmoralaĵoj, instigas la homojn deziri, aŭ eĉ postuli, ke iuloke troviĝu iu aŭ io kiu restarigos pacon kaj justecon. En tia situacio oni facile akceptas respondojn ĉi tiajn: «Jes, baldaŭ venos justeco: tion deklaras la Biblio» (mileniismaj kristanoj), aŭ: «tion revelaciis la eksterteranoj», aŭ: «tion diras la steloj» (astrologio). Tiaj ĉi simplaj kaj naivaj respondoj estas pli konvinkaj ol ajna racia rezonado.

Kiu estas la kristana vidpunkto ĉi-teme? La daton de la fino konas nur la ĉiela Patro, ĉar Jesuo diris (Mat 24, 36): «Pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo nek la Filo, sed nur la Patro».

Mileniismaj estis kelkaj unuaj kristanoj, kiujn la Apostolo Paŭlo admonas jene (2 Tes 2, 1-3): «Mi petegas vin, gefratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj nian kunvenon kun li, ke vi ne skuiĝu nek konsterniĝu, ĉu per spirito aŭ per parolo aŭ per letero ŝajne sendita de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro jam apud-estus. Tute neniu trompu vin».

Konklude: la mileniismo, se interpretate laŭvorte, estas erara. Sed same eraras la materiismo de tiom da kristanoj kiuj nenion atendas. Ni ne forgesu, ke la Biblio finiĝas per la alvoko: «Venu, Sinjoro Jesuo». Kaj Jesuo espondas: «Jes, baldaŭ mi venos» (Apo 22, 20). Ĉar antaŭ la okuloj de la Sinjoro mil jaroj estas kiel hieraŭa tago, kaj kiel nokta gardoparto» (Psa 90, 4).

La tempo estas en la manoj de Dio. Inter la ĉiutagaj angoroj la kristano scias kaj kredas ke la Sinjoro Jesuo venas: ĉe nia morto, ĉe la fino de la homa historio... sed iumaniere en ĉiu tago de nia vivo.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):