Dio volas savi ĉiujn homojn (P. Cadei) - 2008-03-20, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Dio volas savi ĉiujn homojn.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Dio volas savi ĉiujn homojn (P. Cadei)


En la Paska Tritago kiu komenciĝis hodiaŭ kaj kiu kondukos nin al la tago de Pasko, tago en kiu oni rememoras la Resurekton de Kristo, ni deziras pritrakti la demandon kiun oni povas levi, koncerne la savo-projekton de Dio: Ĉu entute Dio volas la savon nur de la kristanoj, aŭ de ĉiuj homoj?

En la Malnova Testamento, la Biblio revelacias ke Dio estas la unusola Kreanto de ĉiuj uloj kaj aĵoj en la unverso, videblaj kaj ne-videblaj. Li do estas la ununura Kreanto de ĉiuj homoj, el ĉiuj etnoj kaj kulturoj. Dio amas ĉiujn homojn kaj, malgraŭ iliaj pekoj, li senĉese amas kaj kompatas la tutan homaron. Post la universala diluvo, kiu inundegis la tutan teron por puni la homajn pekojn, Dio promesis ke li ne detruos la homaron duafoje, kaj li eĉ starigis kun la homoj aliancon dirante al Noaho (Gen 9, 8-9): «Jen mi starigas mian aliancon kun viaj praidoj post vi».

La Biblio rakontas, ke Dio elektis la Izraelan popolon en maniero speciala, sed ne ekskluziva, ĉar la beno al Abrahamo, prapatro de la elektita popolo, disvastiĝos al ĉiuj homaj gentoj, kiel li diris al Abrahamo mem (Gen 12, 3): «Per vi estos benitaj ĉiuj gentoj de la tero».

Eĉ la ekzilo, per kiu la izraela popolo estis forkondukita en diversajn mondo-regionojn, havigis la oportunon divastigi tra la paganaj popoloj la kredon en la vera Dio, kiel ni legas en la libro de Tobio (Tob 13, 3-4): «Laŭdu Dion, ho filoj de Izraelo, ĉar li disperdis vin inter ilin, por ke vi proklamu lian grandecon».

La Nova Testamento emfazas eĉ pli multe la universalecon de savo. Fakte Jesuo deklaris: (Joh 3, 16): «Tiom multe Dio amis la mondon, ke li donis sian ununuran filon, por ke ĉiu, kiu kredas en li, ne mortu, sed ricevu la eternan vivon».

Jesuo venis, do, por savi ne nur la izraelan popolon, sed la homojn, de la tuta mondo kaj de ĉiuj generacioj, kiuj kredos en li.

Post sia resurekto el morto, Jesuo konfidis al siaj apostoloj mision por la tuta mondo, dirante (Mt 28, 19-20): «Foriru kaj igu miaj disĉiploj ĉiujn naciojn: baptu ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; kaj instruu ilin plenumi ĉion kion mi ordonis al vi».

Por obei la ordonon de Jesuo, la kristanaro devas fariĝi rimedo de savo por ĉiuj popoloj. La Eklezio principe ĉiam agnoskis, ke la savo fare de Jesuo Kristo povas atingi ĉiujn popolojn. Sed la afero ne estas senproblema, ĉar Jesuo diris ke la homo ne naskita el akvo kaj Sankta Spirito ne povas ricevi la savon, kaj fine de la Evangelio laŭ Marko (16, 15-16) li diris: «Iru tra la mondo, kaj prediku la Evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita». Surbaze de tiuj ĉi vortoj, la kristanoj ne emis agnoski ke la savo povas atingi ankaŭ herezulojn, kaj eĉ la homojn, kiuj neniam aŭdis pri Jesuo, kaj eĉ la ateistojn.

La Dua Vatikana Koncilio asertis tute klare la aktivadon de Jesuo Savanto en ĉiuj religioj, laŭmezure ke en ili troviĝas elementoj veraj kaj sanktaj, kaj do savo-donaj, tra vojoj, kiujn nur Dio konas. Jen la punktoj, laŭ kiuj la katolika Eklezio agnoskas la universalecon de la savo:

1) Jesuo diris (Joh 3, 8): «la vento blovas kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras». Tio signifas, ke la Sankta Spirito aktivas en la koro la homo, kaj al li proponas lumon kaj forton por respondi al sia vokiĝo, sen limoj de tempo kaj spaco.

2) La aktivado de la Sankta Spirito koncernas ne nur la unuopulojn, sed ankaŭ la grupojn kaj eĉ la diversajn religiojn. La universaleco de la savo ne signifas do ke ĝi atingas nur la homojn, kiuj formale kredas en Kristo kaj aliĝis al lia Eklezio. Se la savo estas destinita al ĉiuj, ĝi devas esti atingebla de ĉiuj. Koncerne la homojn naskitajn kaj vivantajn en ne-kristanaj medioj, kaj eble anoj de diversaj religiaj tradicioj, Kristo savas ilin per sia graco, malgraŭ tio ke ili formale ne apartenas al li kaj al lia Eklezio. Tio signifas, ke la Sankta Spirito havigas al ili la gracon de Kristo, kaj tio ebligas al ĉiuj homoj, kiuj bonintence obeas sian konsciencon, ricevi la savon.

3) Ĉu konsekvence de tio la kristanoj rajtas neglekti misiadon kaj predikadon de la Evangelio? Tute ne. Sankta Paŭlo emfazas, ke estas grava devo anonci kaj atesti la kredon en Jesuo Kristo kuraĝe, sen timo aŭ malŝajnigo.

4) Sed tio okazu ne per polemiko des malpli per forto, sed per dialogo. La vera dialogo ne estas orgojla, ne estas pikema, ne estas ofendema. La forto de la dialogo konsistas en la vero mem, kiun ĝi proponas kaj klarigas, konsistas en la kristana amo, kiun ĝi disvastigas, konsistas en la ekzemplo de la proponanto. Dialogo ne estas ordono, ne estas altrudo, sed estas amikeca propono.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):