Falo kaj releviĝo de la dioj (P. Cadei) - 2008-03-13, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Falo kaj releviĝo de la dioj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Falo kaj releviĝo de la dioj (P. Cadei)


La kulto de idoloj bezonas senmortajn mitojn. Tio validas eĉ ĉe ateismaj sistemoj. La homoj ne nur deziregas, sed eĉ postulas senmortecon de revoj kaj mitoj, kaj do ili kredas ĝin persiste kaj obstine eĉ kiam la historiaj faktoj tute malkonfirmas tiajn revojn. Antaŭ du mil jaroj la romia imperiestro Nerono, fama persekutintoj de kristanoj, tiel multe impresis siajn samtempuloj, ke post lia tragika morto estĝis legendo pri lia reviviĝo kaj reveno.

En epoko pli proksima al ni, en la tridekaj kaj kvardekaj jaroj de la ĵus pasinta jarcento, ŝajnis ke la ideologio kaj la armeoj de Adolf Hitler baldaŭ regos la tutan mondon. La dua mond-milito, lanĉita de Hitler en 1939, komence ŝajnis vere fulma milito, tiel ke Mussolini, la itala faŝisma diktatoro, en 1940 ekmilitis aliance kun Hitler, por ne maltrafi rendevuon kun la supoze baldaŭa venko. Male la milito daŭris 5 jarojn, kaŭzis plurajn milionojn da mortintoj, kaj finiĝis per tuta malvenko de la germana armeo. La mito pri la glora miljara "Reich (tio estas, regno)", per kiu Hitler per fajre entuziasmigis la germanajn homamasojn, daŭris nur dekduon da jaroj, kaj pereis plej malhonore kaj honte. Hitler mortigis sin en sia bunkro (tio estas, subtera fortikaĵo) en la germana ĉefurbo Berlino la 30-an de aprilo de la 1945-a jaro, dum la soveta armeo estis konkeranta la urbon. Hitler antaŭ sia memmortigo ordonis ke lia kadavro estu kremaciota. Sed, simile kiel la legendo pri imperiestro Nerono, dum pluraj jardekoj oni fantaziis ke Hitler sin kaŝas iuloke sur nia planedo, kie li pretigadas sian teruran revenon sur la scenejon de la historio, por konkeri la mondon.

Sed la historia vero estas alia. La sovetianoj trovis kaj identigis la korpajn restaĵojn de Hitler duonbruligitajn, kaj pli poste ili kremaciis la kadavron kaj disĵetis ties cindrojn en la riveron Elbo. Pri ĉi tiu afero tamen la sovetianoj gardis tutan sekreton, verŝajne por nutri la onidirojn kaj legendojn pri la transvivo de Hitler, deklarante ke li plu vivas ie en Sudameriko, (kien pluraj hitleranoj estis rifuĝintaj ĉe la fino de la milito). Alarmigi per la teruro pri danĝeraj, timindaj eksteraj malamikoj apartenas al metodoj de la totalismaj reĝimoj, inkluzive la stalinismon, kiu pravigis sian kruelecon pretekste ke oni devas tre rigore kontraŭbatali timindan kaj minacan eksteran malamikon, tio estas, la revenontan Hitler.

Aliflanke nov-naziaj minoritatoj en Germanio kaj alilande, maltrankviligaj eĉ se malgrandaj, pruvas kiel la hitlerisma mito estas ne tute mortigita, malgraŭ la malkonfirmoj de la historio. Io simila okazas nuntempe koncerne la komunismon, pri kiu, spite ĉiujn bankrotojn, kelke da nostalgiuloj ankoraŭ revas kaj deziregas ties tutmondan disvastigon.

Similaj legendoj koncernas ankaŭ homajn diojn, tio estas, ŝategatajn kinofilmajn aktorojn, televidajn ĉefrolulojn, militajn heroojn, sportajn ĉampionojn. Mi mencias ekzemple la junan usonan kanzoniston kaj aktoron Elvis Presley, kiun subite mortigis miksaĵo el alkoholaĵoj kaj narkotaĵoj en la jaro 1977. Sed liaj fanatikuloj lin gloras plej entuziasme per la slogano: «Presley vivas». Lia flank-barbeto kaj hararanĝo, kun elstara fronta hartufo (interalie nuntempe eks-moda) havas ankoraŭ plurajn imitantojn. La vizito al lia naskiĝloko (ĉiujare 35-40 mil vizitantoj) estas iel simila al pilgrimo al la Betlehema kripo de Jesuo. Malantaŭ lia naskiĝdomo staras la Elvis Presley-a Memor-Kapelo, konstruita per la mon-donacoj de entuziasmuloj kaj admirantoj el la tuta mondo. En la kapelo staras 12 vicoj da benkoj, unu predikejo kaj sur ĝi la Biblio aparteninta al Elvis.

Krom Elvis Presley, oni povus mencii aliajn, kiel la aktorinon Marilyn Monroe, mortintan glutinte tro da barbituraj medikamentoj kaj alkoholaĵoj; aŭ la rok-kanzoniston Jim Morrison, ankaŭ li mem mortinta pro superdozo de narkotaĵoj kaj alkoholaĵo. Ili mortis tute junaj, detruinte sin mem per drogoj. Malgraŭ tio, aŭ eble ĝuste pro tio, ili fariĝis senmortaj mitoj.

Ni finas nian hodiaŭan paroladon per citaĵo de la profeto Jeremio (17, 5-8) ĝuste kontraŭ la diecigo de homoj: «Malbenita estas la homo, kiu fidas homon, kaj faras karnon lia apogo kaj kies koro sin turnas for de la Sinjoro. Li estos kiel nuda arbo en la dezerto: li ne vidos, kiam venos bono; li loĝos en sun-bruligita loko, en lando senfrukta kaj senhoma. Benita estas la homo, kiu fidas la Sinjoron kaj la Sinjoro estos lia subteno. Li estos kiel arbo plantita ĉe akvo, kaj etendanta siajn radikojn ĝis torento; ĝi ne timas kiam venas varmego, ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn».

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):