Mortindaj pekoj kaj memmortigo (P. Cadei) - 2008-03-06, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Mortindaj pekoj kaj memmortigo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Mortindaj pekoj kaj memmortigo (P. Cadei)


«En la 1950aj jaroj, – skribis nia aŭskultanto Francisko – niaj instruistinoj diris al ni, ke estas pekoj venialaj kaj aliaj mortindaj, kaj ke, se oni mortus en stato de mortinda peko, oni estus eterne kondamnita al la infero. ĉu la nocioj de mortinda peko kaj de infero ĉiam validas en la postkoncilia teologio? Se jes, tamen mi supozas, – daŭrigas s-ro Francisko – ke ili ne estas tiom simplaj, kiel ni junaj lernejanoj konceptis ilin... Nu, se estas mortindaj pekoj, ĉu memmortigo estus tia? Memmortigo estas ja mortigo, kaj, se mortigo estas mortinda peko, tiam memmortigito iras rekte al la infero. Aŭ eble tio ne tiom simplas... Mi demandas tion, ĉar konatulo de mia familio, malfeliĉa 20-jara knabo, sin mortigis antaŭ semajno. Lia familio, cetere tre ama familio, estas tre religia kaj la funebra ceremonio, tre kortuŝa, okazis en katolika preĝejo kvazaŭ normale: la oficanta pastro eĉ nomis la ceremonion "ceremonio de la ĉieleniro de Charles". Ŝajnas, ke la nuna sinteno de la katolika Eklezio rilate memmortigon malsamas tiun de antaŭ cent jaroj. Plej amike salutas vin Francisko Lorrain, Montrealo» (Kebekio, Kanado)

Pastro Cadei, al kiu ni ĝiris la demandon, sendis jenan respondon al liaj demandoj: Laŭ la katolika katekismo, por estigi mortindan pekon, nepras samtempa kunesto de tri elementoj, nome: 1) grava malobeo al la Diaj Ordonoj; 2) plena konscio pri ties malmoraleco; 3) libervola decido efektivigi tian malmoralan faron. Koncerne la memmortigon, tute certe ĝi estas estas gravega malobeo al la kvina ordono de Dio: «Ne murdu». Sed kio pri la du ceteraj elementoj, nome plena konscio kaj libervola decido? Nur Dio scias!

Kial pasintece la katolika Eklezio faris regulon, laŭ kiu memmortigintoj ne ricevu eklezian sepulton? Temis pri pedagogia regulo, kiu celis ne puni la memmortiginton, sed admoni la vivantajn kristanojn pri la grava malmoraleco de memmortigo, se farita plenkonscie kaj libervole. Tamen, ĉar la Eklezio neniam rajtas deklari onin damnita, ĝi ĉiam permesis privatajn sanktajn mesojn favore al memmortigintoj.

Kial la Eklezio nuntempe mildigis kaj ŝanĝis tian rigoran regulon? Ĉar nuntempe oni plimulte konscias, ke la homa psiĥo estas misterplena, kaj memmortigo tre ofte okazas kiam oni estas ege deprimita aŭ malespera, tiel ke la Eklezio preferas emfazi la Dian kompaton pli ol apliki rigoran disciplinon.

Jen kion instruas la Katekismo de la katolika Eklezio, je la numeroj 2280 ĝis 2283:

2280 Ĉiu homo estas respondeca pro sia vivo antaŭ Dio, kiu donacis ĝin al li. Dio ĉiam restas la suverena mastro de la vivo. Ni havas la devon akcepti ĝin kun danko-sento kaj ĝin gardi por lia honoro kaj por la savo de niaj animoj. Ni estas mastrumantoj, sed ne proprietuloj de la vivo, kiun Dio konfidis al ni. Ni ne disponas pri ĝi.

2281 Memmortigo kontraŭas la naturan inklinon de la homo, gardi kaj pludaŭrigi sian vivon. Memmortigo grave kontraŭas la ĝustan amon, kiun oni ŝuldas al si mem. Samtempe ĝi ofendas la amon al la proksimulo, pro tio ke ĝi maljuste rompas la solidarecajn ligojn kun la familia, nacia kaj homara socioj, koncerne kiujn ni havas devojn. Memmortigo kontraŭas la amon al la vivanta Dio.

2282 Se farita kun la intenco fariĝi instiga modelo, ĉefe por gejunuloj, al la memmortigo aldoniĝas la graveco de skandalo. Libervola helpo al memmortigo estas kontraŭ la morala leĝo. Psiĥa perturbo, aŭ angoro, aŭ grava timo fronte al provoj, suferoj kaj torturoj povas malgravigi la respondecon de la memmortiginto.

2283 Oni ne devas malesperi la eternan savon de la homoj, kiuj mortigis sin.

Do, konklude, Dio, tra vojoj, kiujn nur li mem konas, povas havigi oportunon por savo-dona pento. La Eklezio preĝas por la homoj, kiuj atencis sian vivon.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):