Mizerikordo kaj justeco de Dio (P. Cadei) - 2008-02-28, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Mizerikordo kaj justeco de Dio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Mizerikordo kaj justeco de Dio (P. Cadei)


La mizerikordo de Dio cele al la eterna savo de la homoj konsistigas la kernon de la evangelia mesaĝo. Sed ĉiuokaze la homoj estas liberaj kaj tial ili povas malobei al Dio eĉ ĝis eterna damniĝo, ĉar Dio ja estas kompatoplena al la pentinta pekulo, sed tute malamas la pekadon. Ni demandas: Kiel povas harmonii la mizerikordo kun la justeco de Dio?

Dio amas nin sendepende de ajna merito, kiel skribas la apostolo Paŭlo (Rm 5, 6-8): «Kiam ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj. Nu, apenaŭ pro justulo iu mortus, ĉar pro bonulo iu kuraĝus morti. Sed Dio pruvas sian amon al ni per tio, ke dum ni estis ankoraŭ pekuloj, Kristo mortis por ni». La dia mizerikordo do superas ĉiajn homajn mezurojn, kiel ni legas en la Psalmo (103, 11-12): «Kiel altas la ĉielo super la tero, tiel grandas lia bonkoreco por tiuj, kiuj lin timas; kiel distancas la oriento de la okcidento, tiel li malproksimigas de ni niajn kulpojn».

Hodiaŭ ni riskas emfazi la mizerikordon sed samtempe forgesi la homan respondecon kaj la terurajn konsekvencojn de ĝisfina ribelo kontraŭ Dio. Ni devas konscii ke, se ni misuzas la liberecon, kiun Dio al ni donis, ni povas esti damnotaj eterne. La Biblio instruas ke, se oni mortas en malamo kontraŭ Dio, malakceptante lian kompatoplenan amon, oni restas, pro sia libervola decido, for de Dio. La katekismo de la katolika Eklezio esprimas per la termino «infero» tian staton de definitiva disiĝo for de la kunuleco kun Dio. La Eklezio instruas, ke la infero ekzistas kaj estas eterna, sed nur Dio scias, ĉu iu estas damnita aŭ ne, tiel ke neniu estas rajtigita prijuĝi ĉi-teme la mortintojn. Kiel kondutu la kristano ĉi-koncerne?

Unue: multaj homoj demandas sin, kial Dio toleras eĉ gravegajn kruelaĵojn kaj pekojn. Tamen neniu kristano rajtas preĝpeti ke Dio elpaŝu per punoj kaj venĝoj kontraŭ tiaj pekuloj. La Evangelio rakontas, (Lc 9, 54-55) ke kiam iuj samarianoj ne akceptis Jesuon, la apostoloj Jakobo kaj Johano al li diris: “Ĉu vi volas, ke ni ordonu fajron desupri de la ĉielo kaj ekstermi ilin?”. Sed Jesuo sin turnis kaj riproĉis ilin.

Due: Ne taksi la pekadon bagatela afero, pretekste ke ĉiel ajn Dio estas kompatema kaj pardonema. Fakte ni legas en la 10-a ĉapitro de la letero al la Hebreoj (Heb 10, 31): «Estas terure fali en la manojn de la vivanta Dio». Sed en la 6-a ĉapitro de la letero al la Galatoj (Gal 6, 7) ni legas: «Ne iluziiĝu; Dion oni ne rajtas primoki, ĉar kion ajn oni semas, tion ankaŭ oni rikoltos».

Mizerikordo de Dio kaj mizerikordo de la Eklezio: Jesuo diris (Lk 6, 36): «Estu kompatoplenaj, kiel kompatoplena estas via ĉiela Patro. (Mt 5, 45): «...Por ke vi estu filoj de via ĉiela Patro, kiu levas sian sunon super malbonaj kaj bonaj homoj, kaj sendas pluvon sur justajn kaj majustajn».

Ne nur la unuopaj kristanoj, sed ankaŭ la Eklezio devas imiti la kompatemon de Dio.

En la evangelia parabolo pri la kampo prisemita per bonkvalita tritiko kaj per herbaĉo, al la servistoj, kiuj volus iri tuj kaj kolekti la lolon, la mastro respondas (Mt 13, 30): «Ne; por eviti ke, kolektante la lolon, vi elradikigu ankaŭ la bonan tritikon. Lasu al ambaŭ kreski kune, ĝis la rikolto».

Kion faru do la Eklezio ĉi-rilate? Unuflanke ĝi ne rajtas ignori aŭ malŝajnigi la pekadon kaj malicon konstateblan en la mondo: male ĝi devas ĝin agnoski kaj denunci. Aliflanke tamen ĝi devas respekti la homan liberecon kaj prefere efiki per sia modela vivo kaj milda admono. Beata Papo Johano la 23-a, en sia malferma parolado de la Koncilio Vatikana Dua, esprimis ĉi tiujn du konceptojn per jenaj vortoj:

«Tute ne mankas trompaj doktrinoj, danĝeraj opinioj kaj konceptoj evitendaj kaj forigendaj... La granda problemo staranta antaŭ la mondo post preskaŭ du jarmiloj, restas senŝanĝa. Kristo ĉiam brila centre de la historio kaj de la homa vivo: la homoj aŭ estas kun Kristo kaj kun ties Eklezio: tiam ili ĝuas lumon, bonmorecon, ordon kaj pacon. Aŭ ili estas sen li aŭ kontraŭ li, kaj libervole restas for de lia Eklezio, kaj tiam ili kaŭzas konfuzon, kaj estigas tute malmildajn interhomajn rilatojn kaj daŭrajn danĝerojn de interfrataj militoj. Ĉiam la katolika Eklezio kontraŭstaris tiajn erarojn. Ofte ĝi kondamnis ilin plej severe. Nuntempe tamen la Eklezio, edzino de Kristo, preferas uzi la medikamenton de mizerikordo pli ol tiun de severeco. Ĝi taksas, ke ĝi devas iri renkonten al la hodiaŭaj bezonoj montrante la valoron de sia doktrino prefere ol renovigante kondamnojn».

La kristanoj devas ĉiutage serĉi la ĝustan ekvilibron inter liberparola denunco kaj kompatemon.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):