La kristanoj rilate la homan historion (P. Cadei) - 2008-02-21, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La kristanoj rilate la homan historion.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La kristanoj rilate la homan historion (P. Cadei)


La Biblio plurfoje emfazas, ke ĉiaj historiaj eventoj, eĉ plej katastrofaj, estas sub la regado de Dio, kies providenco estas justa kaj korfavora. Verdire tio ŝajnas malkonfirmata de la ĝenerala malmoraleco, la perforto, la militoj kaj la naturaj katastrofoj. Fakte la rimedoj kaj manieroj per kiuj la dia providenco plenumas siajn planojn estas misteraj, kaj nur la kredo certigas nin ke ĉiuj historiaj eventoj estas volataj aŭ permesataj de Dio. Sankta Paŭlo skribas (Rm 8, 28): «Por tiuj kiuj amas Dion, ĉio kunlaboras al la bono». Konsekvence de tio, la katolika Eklezio konsideras atente la aktualajn eventojn, por deĉifri kaj distingi klare la okazaĵojn, kaj ĝuste kompreni kiel konduti en la tempoj kaj medioj, en kiuj konkrete la nuntempaj homoj loĝas kaj vivas. Oni nomas tion esploro de la signoj de l’tempoj, laŭ la vortoj de Jesuo, kiam li diris (Lk 12, 56): «Vi scipovas esplori la aspekton de la tero kaj de la ĉielo; sed kial vi ne kapablas esplori ĉi tiun tempon?». Per tio Jesuo aludis sin mem, la tempon de sia alveno, kiel li diris eksplicite en la sinagogo de sia vilaĝo Nazareto: (Lk 4, 17-21): «Li venis al Nazaret, kie li estis edukita, kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj li stariĝis, por legi. Kaj estis donita al li la libro de profeto Jesajo. Malferminte la libron, li trovis la lokon kie estas skribite: “La Spirito de la Sinjoro estas sur mi, ĉar li sanktoleis min kaj sendis min porti bonanoncon al mariĉuloj” ktp. Kaj Jesuo ekparolis al la ĉeestantoj: “Hodiaŭ plenumiĝas tiu skribo, kiun vi aŭdis per viaj oreloj”».

Alifoje Jesuo ploris super la sankta urbo Jerusalemo, kiu ne kredis en li, kaj li diris (Lk 19, 42-44): «Ho, se ankaŭ vi mem scius en tiu ĉi tago la vojon al la paco! Sed nun ĝi estas kaŝita for de viaj okuloj. Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per tranĉeoj, kaj ronde ĉirkaŭos vin kaj ĉiuflanke sieĝos vin. Ili ĝistere detruos vin kaj viajn loĝantojn, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio ke vi ne konis la tempon kiam vi estis vizitata”».

Ĉiam la kristanaj pensuloj okupiĝis pri la aktuala homa historio kaj ties problemoj, por en ĝi trovi la oportunon, eĉ la instigon malkovri la dian providencan planon. Ekzemple, kiel memorigis la Papo hieraŭ dum la ĝenerala aŭdienco, skribis pri la senco de la historio sankta Aŭgusteno, post la prirabado de Romo fare de la ĝermana popolo de Visigotoj gvidataj de reĝo Alariko en la jaro 410. Tiu malvenko kaj prirabo ege konsternis la kristanojn, kiuj demandis sin, ĉu la dia providenco ankoraŭ regas la historion, aŭ ĉu proksimas la mondo-fino. Aŭgusteno, por konfirmi ke Dio plu estas la Sinjoro de la historio, verkis eminentan teologian libron, titolitan «De Civitate Dei» (tio estas, La Civito de Dio).

Malgraŭ malbono kaj katastrofoj, la kristanoj tute ne deprimiĝas, sed plu fidas ke Dio kondukos la aferojn al bona celo, spite de ĉia malbona potenco. «La kristano − deklaris Johano Paŭlo la 2-a −, kiu vigle atendas la plenumiĝon de la promesoj de Dio, scipovas transdoni esperon ankaŭ al siaj gefratoj, ofte senesperaj kaj pesimismaj rilate la estontecon».

Pri esploro de la signoj de la tempoj, por ekkoni kiel konduti kongrue, parolis beata Papo Johano la 23-a, en la dokumento per kiu en la jaro 1961 li lanĉis la Duan Vatikanan Koncilion. La papo konstatas la spiritajn mizerojn kaj problemojn de la nuna epoko. Sed, kontraŭ pesimistoj, li aldonas esperigan parolon: «Ni preferas bazi mian plej firman fidemon − li diris − en Jesuo la Savanto... kiu nin instigas rekoni la signojn de la tempoj», tiel ke nunepoke «ni vidas tra mallumaj tenebroj multnombrajn indicojn, kiuj ŝajnas anonci pli bonajn tempojn por la Eklezio kaj por la homaro».

Ne la homo kondukas la historion, ĉar tiuokaze li havus absurdan kaj trompan memfidon. Male la kristano estas certa ke la venko apartenas al Dio per la kruco de la resurektinta Kristo. La lasta libro de la Biblio, nome Apokalipso, malgraŭ vizioj pri damaĝoj kaj katastrofoj, estas plena de dankesprimoj kaj laŭdoj de la tuta kreitaro, pro la venko de la Sinjoro. Ni finas nian hodiaŭan paroladon, citante kelke el la himnoj de Apokalipso, el la ĉapitroj 4-a, 15-a kaj 19-a:

«Inda vi estas, ho Ŝafido, la mortigita, ricevi potencon kaj riĉon, kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon, ĉar vi kreis ĉiujn aferojn kaj per via volo ili estis kreitaj kaj ekzistas (4, 11). Grandaj kaj mirindaj estas viaj faroj, ho Sinjoro Dio ĉiopova; justaj kaj veraj estas viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj! kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros vian nomon? Ĉar vi sola estas sankta. Ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al vi, ĉar viaj justaj juĝoj elmontriĝis (15, 3-4). Haleluja! la savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio; ĉar veraj kaj justaj estas liaj juĝoj, ĉar li kondamnis la grandan amoristinon, kiu koruptis la teron per siaj malĉastaĵoj, kaj li venĝis kontraŭ ŝi la sangon de siaj servistoj! (19, 1-2).

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):