La ŝtatadorado (P. Cadei) - 2008-02-07, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La ŝtatadorado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La ŝtatadorado (P. Cadei)


La lasta libro de la kristana Biblio, nome Apokalipso, pritraktas la temon de la batalado de bono kontraŭ malbono dum la historio, batalado, en kiu Jesuo Kristo efektivigos la venkon de la bono. La dektria ĉapitro de Apokalipso prezentas bestegon suprenirintan el la maro. La drako, tio estas, la diablo, donis al tiu ĉi bestego potencon por fari miraklojn, tiel ke la homoj adorkliniĝas al la drako kaj al la bestego.

Kion signifas la Apokalipsa bestego? El la kunteksto evidentiĝas, ke temas pri la roma Imperio, kiu, helpate de la diablo, regas la mondon kaj forlogas ties loĝantojn. La libro de Apokalipso konsideras la roman politikon sen-nuance diabla. Kial ĝi estas kulpa kaj eĉ diabla? Pro tio, ke ĝi postulas esti adorata kvazaŭ dio, kaj kruele persekutas la kristanojn fidelajn al la ununura vera Dio.

Ĉu la Biblio deklaras diablaj ĉiajn politikajn sistemojn? Principe ne; sankta Paŭlo skribas al la Romanoj (3,1ss): «Ĉiu submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato krom de Dio».

Apokalipso ne kondamnas ĉiajn ŝtatojn en si mem, sed nur la absolutajn reĝimojn, laŭmezure ke ili starigas sin kvazaŭ diojn super la ordonoj de la vera Dio. Tie kie regas absolutaj kaj totalismaj reĝimoj, la tuta kulturo kaj edukado devige celas al formado de civitanoj kaj soldatoj tute konformaj al la reganta ideologio.

Dum la dudeka jarcento, regis ideologioj, kiuj generis politikajn sistemojn, kiaj estis la marks-leninismo, la faŝismo, la naziismo: entute formoj de ŝtat-adorado, kiu malakceptis ajnan opozicion aŭ limigon. En tiaj situacioj la ideologio regas ĉion. La politika ĉefo, indiferente ĉu li nomiĝas Stalin aŭ Hitler aŭ Mussolini, konsistigas la tutecon de la realo: lia penso estas la vero, lia volo estas la bono. Konsekvence, ĉiun kiu estas kontraŭ la ĉefo, oni devas pereigi. La ekstermaj koncentrejoj, la gulagoj, la psikiatriejoj por politikaj opoziciantoj, obeis ĉi tian logikon.

Ni vidu mallonge kio okazis. En Ruslando la oktobra revolucio (1917) alprenis la idearon de la historia dialektika materialismo de Marks, kiu celis al la diktaturo de la proletaro. En Germanio, Hitler (1933-1945), asertis la mesianisman mision de la arjana raso kaj neis la egalecon de la popoloj. Li deklaris, ke al la arjanoj nepre apartenas la nazia miljara regno super la tuta mondo. Per tio oni neas la dignon de la hompersono, la liberecon kaj la demokration, kaj oni ekzaltas la militon kiel higienon de la popoloj. Aliaj gentoj krom la arjanaj valoras nur laŭmezure ke ili utilas al la germana popolo. Plej terura sekvaĵo de tio estis la plano tute pereigi la hebreojn, rigardatajn kiel principe malamikajn de la arjana raso. De tiuj absolutaj, totalismaj ideologioj devenas ankaŭ aliaj frenezaj hombuĉadoj − ĉu nigraj ĉu ruĝaj. Inter la plej freŝdataj, ni mencias tiujn de la ruĝaj ĥmeroj en Kamboĝo.

− Kiamezure la kristanoj devas obei aŭ malobei al la ŝtataj aŭtoritatoj?

Ni resumas la respondojn per jenaj bibliaj frazoj: 1) Jesuo diris (Mt 22,21): «Redonu al Cezaro tion kio apartenas al Cezaro, kaj al Dio tion kio apartenas al Dio». 2) la apostoloj diris (At 5,29): «Oni devas obei Dion prefere ol homojn».

Do, se estas ĝuste kaj deve plenumi la leĝojn necesajn por la homara kunvivado (kondiĉe ke ili estu justaj kaj ĝustaj), des pli devas esti devo doni al Dio tion kio apartenas al Dio. Tial, se la homaj kaj la diaj aŭtoritatoj interkonfliktas, la homo devas akcepti la dian aŭtoritaton prefere ol la homan. Entute la kristanoj agnoskas la ŝtatan aŭtoritaton, sed ili konscias ke ĝi ne estas la nunura aŭtoritato, nek la plej supera. Privilegiaj valoroj estas Dio kaj la homo kreita simila al Dio. Tial la kristanoj rajtas kaj devas fari siajn kritikojn kaj, se necese, ili devas eĉ malobei. En tiaj situacioj la kristanojn povas trafi diversaj malfaciloj, kiel primokoj, diskriminacioj kaj eĉ persekutoj. Inter la diskriminacioj, oni povas mencii ke foje la reĝimoj malebligas al kristanoj karieradi kaj okazas ekonomia bojkotado. Ĉi-lasta estas aludata en Apokalipso, kie estas skribite: «Neniu povis aĉeti aŭ vendi, krom se surhavi la markon, la nomon de la bestego, aŭ la numeron de ĝia nomo.»

Ni rimarku ke en la nuna mondo ne nur sub totalismaj reĝimoj, sed eĉ en tiel nomataj liberaj, demokrataj landoj, Cezaro estas certe honorata pli ol Dio. Ankaŭ en okcidento, la ŝtato starigas sin arbitracianto pri la vivo kaj la morto de hompersonoj. Ŝtat-adorado ne estas nur la stalinismo aŭ la naziismo, aŭ ajna alia diktaturo. Ŝtat-adorado estas ankaŭ la nelimigita rajtigo de genetika manipulado, de la intenca abortigo, de la eŭtanazio kaj ĉia elpaŝo infllua super vivo kaj morto, kiuj definitive apartenas nur al la Kreanto de ĉio.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):