La kristanoj koncerne la diablon (P. Cadei) - 2008-01-31, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La kristanoj koncerne la diablon.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La kristanoj koncerne la diablon (P. Cadei)


La homoj imagas la diablon diversmaniere: unuj taksas lin fabela inventaĵo, aliaj taksas lin reganto de la mondo; triaj estas tiel ĉarmataj kaj logataj de la diablo, ke ili fariĝas satanistoj, tio estas, adorantoj de la diablo anstataŭ Dio.

La malkredo pri la ekzisto de la diablo havas klerismajn, racionalismajn, anti-kristanajn radikojn. Laŭ tiaj ideoj la diablo estas malklera elpensaĵo de la katolika moralismo, kiu per teruro pri la infero strebas malhelpi la homan liberecon en la senco de libertinismo. Aliaj ne malkredas la diablon, sed ili ignoras lin kaj fakte vivas kvazaŭ li ne ekzistus.

Ĉe la mala ekstremo staras homoj, eĉ katolikaj, kiuj tro multe emfazas la rolon de satano, kvazaŭ li estus preskaŭ samnivela kiel Dio. Temas pri maniĥeisma mondkoncepto, laŭ kiu ĉiu realaĵo estas aŭ tute bona aŭ tute malbona, sen mezaj nuancoj. Iuj religiaj sektoj estas maniĥeismaj, kaj tial ili estas tute fermitaj kaj taksas diabla ĉian fremdan religion.

Sed kion instruas la Eklezio pri la diablo? Ekde sia komenco ĝi asertas la personan ekziston kaj agadon de la diablo. Kontraŭ la duboj de kelke da teologoj, Papo Paŭlo la 6-a en 1972 deklaris: «La malbono ne estas nur io mankanta, sed io efikanta, iu estulo viva, spirita, perversia kaj perversiga. Terura realaĵo, mistera kaj timiga. Forlasas la kadron de la Biblia kaj Eklezia doktrino la homo kiu ne agnoskas lin ekzistanta, aŭ konceptas lin aparta principo, ne kreita de Dio; aŭ kredas la diablon kiel pseŭdo-realaĵon, mensan kaj fantazian personigon de la nekonataj kaŭzoj de niaj malbonoj».

Ĉu la diablo ankoraŭ aktivas? Jes, li aktivas, sed nur laŭmezure ke Dio tion permesas. Li agadas en la unuopuloj, en la socio, kaj eĉ en la Eklezio. La diabla tento strebas ŝajnigi la malbonon bona kaj inverse, kiel okazis ĉe la tento de Adamo kaj Eva, la unua homparo. La fruktoj de la diabla aktivado estas: mensogo, malamo, konfliktado, malespero en la Dia mizerikordo.

Kio estas la satanismo? Ĝi estas movado aŭ religio, kiu konceptas la biblian Dion kiel malamikon de la homaj libereco kaj feliĉo; kaj satanon vera amiko de la homoj. La satanismo estas la malo ol la kristanismo: anstataŭ Dion ĝi adoras Satanon; anstataŭ la diajn ordonojn ĝi laŭdegas la pekadon, sub formo de sakrado, malsanktigo de religiaj objektoj kaj bildoj, seksa perverseco, narkotismo, perforto.

Kiel kondutu la kristano rilate la diablon? La apostolo Petro, en sia unua letero (1 Pt 5, 8-9) nin avertas jene: «Via malamiko, la diablo, kiel blekanta leono ĉirkauiras serĉante iun por forgluti. Rezistu lin, konstantaj en la kredo».

Nia forto konsistas en la kredo en Jesuo, kiel klarigas sankta Paŭlo (Ef 6, 11-17): «Survestu vin per la armaĵo de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo. Ĉar nia batalado estas ne kontraŭ kreaĵoj el sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj kaj potencoj, kontraŭ la potenculoj de ĉi tiu malluma mondo, kontraŭ la spiritoj de l’ malbono loĝantaj en la ĉielaj regionoj. Tial surprenu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago kaj plu stari superinte ĉiujn provojn. Staru do, ĉirkaŭzonite per la vero, kaj kirasite per la justeco, kaj piedvestite per la fervora disvastigo de la Evangelio de paco. Super ĉio tenu la ŝildon de kredo, per kiu vi povas estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. Ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la parolo de Dio.»

Kiel eblas resaniĝi el la spiritaj vundoj de satanismo?

La travivaĵoj de satanismo (sed ankaŭ de esoterismo, magio, spiritismo) foje lasas profundajn spiritajn vundojn, eĉ post forlaso kaj forĵeto de la satanismo. Eble temas pri kulpo-sento, timego, deprimiĝo, sento de sklaveco sub malicaj potencoj. Foje bezonatas flegado de psikologoj kaj psikoterapeŭtoj. Sed tre oportunas kaj foje necesas la spirita resaniĝo, kiu postulas vojon de kredo, preĝado, aŭskulto de la parolo de Dio, sakramentoj de kred-konfeso kaj komunio, helpo de bona kaj saĝa spirita gvidanto, preĝado de kredo-fratoj. Konsilindas do vizitado de lokoj de preĝado kiel monaĥejoj kaj pilgrimlokoj, aŭ aliĝi al kristanaj grupoj, kie oni preĝas fervore kaj kun kristana frata amo.

Nur en esceptaj kazoj bezonatas ekzorco, kio estas forpeli de homo la diablon. Sed tion faru nur ekzorcisto eksplicite rajtigita de sia episkopo. Fari tion per magiistoj kaj memelektitaj ekzorcantoj estas rimedo pli aĉa ol la malbono, kiun oni intencas sanigi.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):