La profetado en la eklezio (P. Cadei) - 2008-01-24, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La profetado en la eklezio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La profetado en la eklezio (P. Cadei)


Kio estas profeto? Ĉu profetoj apartenas nur al la biblia tempo, aŭ da ili troviĝas ankaŭ nuntempe? Kio estas entute profetado? Hodiaŭ ni klopodos respondi tiujn ĉi demandojn.

Laŭ la komunuza dirmaniero, profetado estas antaŭdiro de okazontaĵoj. Sed la biblia senco de profetado estas, antaŭ ĉio, juĝo kaj admono pri aktualaĵo, kaj nur duarange antaŭdiro pri futuraĵoj. La bibliaj profetoj admonis la popolon kaj la regantojn per mesaĝoj, kiuj plurfoje kaŭzis al la profetantoj afliktojn kaj eĉ martirecon. Tio, ĉar ili ofte diris malagrablaĵojn, pro tio, ke ili riproĉis siajn samtempulojn pro iliaj maljustaj kaj pekaj faroj. Male oni akceptis pli favore la falsajn profetojn, kiuj flatis la popolon kaj la aŭtoritatulojn, male ol la veraj profetoj, kiuj malkaŝe riproĉis la homojn, pro tio, ke ili adoris falsajn diojn, ne fidis je la ununura vera Dio, aŭ fondis sian sekurecon sur sia potenco kaj teknika lerteco, kaj celis al iluziaj provizoraj bonoj sed neglektis tiujn eternajn.

Ĉu da profetoj troviĝas ankaŭ nuntempe, aŭ ili apartenas nur al la biblia tempo? Se la terminon «profeto» ni konceptas laŭ la senco ĵus indikita, ni respondas ke jes, ĉiu kristano devas esti profeto. Jesuo diris (Mt 5, 14-16): «Vi estas la lumo de la mondo... Tiel brilu via lumo antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo». La lumo ne povas mallumi. Ĉiu disĉiplo de Jesuo estas vokata fariĝi "voĉo de krianto en la dezerto". Imitante la antikvajn profetojn, la kristano estu senŝancela ĉe la denunco de malbono kaj instigo al bono; kaj tion li faru per sia vivomaniero kaj per sia parolo, ne timante primokojn, diskriminaciojn kaj eĉ persekutojn, ĉar Jesuo diris (Mt 5, 11-12): «Beatas vi, kiam oni vin insultos, vin persekutos kaj kalumnie diros kontraŭ vi ĉian malbonon pro mi: ĝoju kaj jubilu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni presekutis la profetojn, kiuj vivis antaŭ vi».

Krom la ĉi-senca profetado, iuj deklaras, ke ili ricevas eksterordinarajn viziojn kaj ĉielajn mesaĝojn. Foje ĉe tio estiĝas movadoj, pilgrimoj kaj konvertiĝoj. Kiel pritaksi tiajn fenomenojn? La respondoj estas diversaj. Unuj principe malkredas ilin, dum aliaj kredas ilin senkritike, foje eĉ fanatike, kvazaŭ temus pri nova Evangelio. La ĝusta kristana sinteno sekvas jenajn du principojn:

Unue: laŭ la kristana kredo, Jesuo estas la definitiva Revelacianto. Tial oni devas malakcepti ĉiajn revelaciojn, kiuj pretendas ion aldoni aŭ korekti en la Biblio.

Due: la Dia revelacio estas ja tute kompleta, tamen ties komprenon oni povas kaj devas pliperfektigi. Por kreskigi ties komprenon, helpas la teologia studado, la esploro de la signoj de la tempoj, kaj ankaŭ eventualaj aperoj, vizioj, kaj ĉielaj mesaĝoj. Ĉi tiuj, nomitaj “privataj revelacioj”, por ilin distingi de la "publika", tio estas, biblia revelacio, estas akcepteblaj kondiĉe ke ili estu aŭtentikaj. La Eklezio deklaris tiaj nur malmulte da ili, ekzemple tiuj de Lurdo en Francio kaj Fatimo en Portugalio. Pri aliaj la Eklezio donis negativan respondon. Pri triaj, ekzemple la tiel dirataj aperoj de Medjugorie en Bosnio, la Eklezio ankoraŭ ne donis definitivan juĝon, des pli ke temas pri fenomenoj ankoraŭ ne finitaj.

Surbaze de kiuj principoj la Eklezio eldiras sian juĝon? La Eklezio ĉi teme estas tre, tre singarda, por eviti iluziojn, fanatikecon, kaj eĉ intencajn trompojn. Jen estas la metodoj, por distingi la aŭtenikajn privatajn revelaciojn dis de la falsaj:

1) Diligenta analizo de la faktoj, ankaŭ per la helpo de fakuloj (psikologoj, kuracistoj, ktp).

2) Ortodokseco, tio estas, ĝusta kristana kredo, konforme al la instruoj de Kristo kaj la doktrino de la Eklezio. La ortodokseco estas necesa, sed ne sufiĉa, por pruvi ke privata revelacio estas vera.

3) Fruktoj: Jesuo diris: “el la fruktoj vi rekonos la kvaliton de la arbo”. Inter la pozitivaj fruktoj, estas la konvertiĝo kaj la konstruo de la Eklezia unueco. La mirakloj per si mem ne pruvas ke temas pri supernaturaj fenomenoj. Inter la negativaj fruktoj, estas la profitemo, la malobeo al la Eklezio, la malkonkordo.

Ni preĝu la Sanktan Spirito, ke li pacigu kaj glatigu la malkonkordojn, la bruajn parolojn, la pufan vantecon, por ke ni povu en la silento aŭdi la Dian Parolon; ke la Sankta Spirito kunigu niajn sentojn, niajn dezirojn, por ke nia konkordo prediku al la mondo Jesuon Kriston, Reĝon de Paco.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):