Atesto, dialogo kaj martireco de la kristanoj (P. Cadei) - 2008-01-17, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Atesto, dialogo kaj martireco de la kristanoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Atesto, dialogo kaj martireco de la kristanoj (P. Cadei)


La kristanoj devas atesti la kredon en Jesuo senhonte kaj sentime. Jesuo diris (Mk 8, 38): «Kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro, kun la sanktaj anĝeloj». Kaj la apostolo Paŭlo skribas (2 Tm 1, 8): «Ne hontu pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed, helpate de la potenco de Dio, suferu kun mi pro la Evangelio.»

Sed fidela, senhonta kaj kuraĝa atesto de nia kredo, tute ne postulas, ke ni taksu negativaj kaj eĉ diablaj la senreligiajn homojn kaj anojn de aliaj religioj. Oni devas do eviti malafablaĵojn kaj polemikojn. Dokumento de la Itala Episkopara Konferenco nin admonas jene: «Malamikeco kaŭze de la kredo, ĉefe se esprimata per senfruktaj kaj incitaj polemikoj, aŭ per denuncoj kaj spitaĵoj, efikas nur malestimon kontraŭ tia kredo, kiun oni intencus defendi. La religia konfliktado, kiu en la pasinta tempo kaŭzis tiom da negativaj efikoj al la evangelia afero, estus denova skandalo fronte al la mondo».

Ĉe la alia ekstremo, staras la sinkretismo kiu, por eviti maltoleremon, estigas konfuzon per fuŝaj miksaĵoj de diversaj religioj, deklarante ke ĉio estas relativa, kaj ĉiuj religioj estas esence egalaj. Sed Sankta Paŭlo nin admonas jene (Ef 4, 14): «Ni ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉia vento de doktrino, per manipulado de homoj, per ruzaj kaj trompaj artifikoj».

Inter la sekteco unuflanke kaj la konfuziga miksaĵo aliflanke, en la ĝusto staras dialogo elkora kaj respektema. Sankta Petro rekomendas jene (1 Pt 3, 15-16): «Adoru la Sinjoron Kriston en viaj koroj, kaj estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero kiu estas en vi; sed tion faru kun humileco kaj respekto, kun bona konscienco». Oni devas distingi la ideojn aŭ doktrinojn, kiujn ni ne rajtas konsenti, kaj la personojn, kiujn ni devas ami kaj respekti. Beata Papo Johano la XXIII skribis: «Neniam oni konfuzu la eraron kaj la eraranton, eĉ kiam tio koncernas la veron pri moralaj kaj religiaj aferoj. La eraranto ĉiam estas antaŭ ĉio homa estulo kiu daŭre havas sian personan dignon; kaj ĉiam oni devas lin trakti kongrue kun tia digno. Krome, en ĉiu homa estulo neniam estingiĝas la postulo, kunnaskita kun la homa naturo, rompi la skemojn de la eraro por malfermiĝi al la ekkono de la vero. Kaj la agado de Dio en li neniam ĉesas».

La interreligia dialogo, por esti fruktodona, devas esti lojala kaj kompetenta, amoplena kaj pacienca. Tio signifas, ke nepras doktrina kompetenteco kaj dialoga lerteco.

Foje la fideleco al la kredo kunportas martirecon. Kion tio signifas? Nuntempe la vorto «martiro» estas uzata en diversaj kuntekstoj: oni parolas pri martiroj por la libereco, por la patrolando, por la revolucio; oni nomas martiroj eĉ la tiel nomatajn kamikazojn: tio estas, fanatikajn homojn, kiuj mortigas sin mem kaj senkulpulojn por terorismaj celoj. La kristanaj martiroj estas tute malsamaj al tio: por resti fidelaj al sia kredo, la kristanoj suferas eĉ la morton kun tuta mildeco, laŭ la ekzemplo de Jesuo, kiu surkruce preĝis petante pardonon por liaj krucumintoj. La apostolo Petro skribas: (1 Pt 2, 21-23): «Kristo suferis pro vi, kaj postlasis al vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn spurojn. Pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo. Insultate, li ne insultis responde; suferante ne minacis venĝon». En tia mildeco imitis Jesuon milionoj da martiroj, ek de la unua martiro, nome sankta Stefano, pri kiu en la Agoj de la Apostoloj ni legas (Ago 7, 59-60): «Oni ŝtonumis Stefanon, dum li alvokis kaj diris: “Sinjoro Jesuo, akceptu mian spiriton”. Poste li genuiĝis kaj kriis laŭtvoĉe “Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon”. Kaj tion dirinte li mortis».

Iuj opinias, ke gravaj persekutoj kontraŭ kristanoj okazis nur en la unuaj jarcentoj, sub la romia imperio. Tio ne estas vero: kristanoj suferis persekutojn dum ĉiuj ĝeneracioj, inkluzive la ĵusajn, kaj eĉ dum la nuna epokon. Fine de la dekoka jarcento miloj da kristanoj estis senkapigitaj per gilotinoj dum la franca revolucio. Dum la dudeka jarcento en Meksikio okazis presekutado, kiu ek de la jaro 1917-a ĝis la jaroj 1940-aj kaŭzis centojn da martiroj. En Hispanio dum la dua respubliko en la jaroj 1930-aj estis mortigitaj 3 episkpoj, 6.832 ekleziuloj, kaj miloj da laikoj. En Eŭropo dum la jaroj tridekaj ka kvardekaj de la ĵus pasinta jarcento la hitlera reĝimo estigis centojn da martiroj. Kaj ni ne rajtas pretersilenti la komunismajn persekutojn en Sovetunio kaj Orienteŭropo. Ankaŭ nuntempe persekutoj kaj diskriminacioj kontraŭ kristanoj estas aktualaj ekzemple en Sudano kaj Nordkoreio.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):