Aperoj, vizioj kaj ĉielaj mesaĝoj (P. Cadei) - 2008-01-03, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Aperoj, vizioj kaj ĉielaj mesaĝoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Aperoj, vizioj kaj ĉielaj mesaĝoj (P. Cadei)


LA FENOMENOJ. Oni konstatas, ke foje iuj homoj deklaras sin viziuloj, aŭ adresatoj de ĉielaj mesaĝoj. Foje psikologoj deklaras, ke temas pri personoj sinceraj kaj psikologie normalaj. En la katolika tradicio estas konataj kazoj de aperoj de Jesuo, de Maria, de anĝeloj, ktp., kaj la Eklezio foje aprobas pilgrimojn kaj devotaĵojn en lokoj de supozaj aperoj. La katolika Eklezio do agnoskas, ke povas okazi aperoj aŭ ĉielaj komunikoj, eĉ se ĝi kontrolas por ke ĉio okazu bonorde, tio estas, sen superstiĉo nek fanatikeco. Nunepoke la intereso kaj scivolo pri tiaj fenomenoj pli kaj pli kreskas, kun iuj novaĵoj kompare kun la pasinteco, nome: Unue - aperoj foje trafas ankaŭ ne-katolikojn, ne-kristanojn, agnostikulojn kaj anojn de nov-epok-movado. Due - iuj supozaj viziuloj parolas pri kontaktoj kun eksterteranoj. Trie - aperoj ripetiĝas ne dum kelke da semajnoj, kiel tradicie, sed eĉ dum pluraj jaroj. Kvare - Pri aperoj traktas abunde amaskomunikiloj, ĉefe interreto, kiu atingas eĉ milionojn da uzantoj.

LA KONSEKVENCOJ de supozaj aperoj kaj superaj komunikoj estas parte pozitivaj kaj parte negativaj. Inter la pozitivaj menciindas konvertiĝoj al la kredo, pilgrimoj kaj preĝadoj, foje miraklaj resaniĝoj. Negativaj efikoj: ekonomia spekulado; sekteca fanatikeco kaj superstiĉoj; konfliktoj interne de la Eklezio inter aprobantoj kaj malŝatantoj de tiaj fenomenoj.

INTERPRETO de la fenomenoj. Ni demandas, ĉu temas pri veraj vizioj, aŭ pri iluzioj?

La respondoj estas tre diversaj; ĉe unu ekstremo staras la kredemulo, kiu ĉion akceptas, eĉ fanatike; ĉe la dua, la racionalisto, kiu principe kredas tute nenion tian; meze staras la kredanto, kiu opinias ke foje Dio, en sia granda kompato por la popolo, sendas ekzemple sian Patrinon Maria, por instigi la homojn akcepti la Dian mizerikordon kaj konvertiĝi; sed tio bezonas grandan klopodon por distingi la verajn aperojn kaj mesaĝojn dis de la iluziiĝoj, fanatikaĵoj, trompoj, spekuladoj, interpretoj magiaj, eksterteranaj, kaj eĉ anti-katolikaj (oni kulpigas la Eklezion, ke ĝi malice kaj intence forkaŝas ĉielajn mesaĝojn). Krom tio, la movado de Nova Epoko konsideras tiajn aperojn laŭ konceptoj fremdaj je la kristana kredo; ekzemple, ĝi interpretas la aperojn de Maria kiel manifestiĝon de la kosma energio, aŭ de diino Patrino. Specialan intereson estigas supozaj profetaĵoj ĉefe pri baldaŭa mondo-fino akompanota de teruraj katastrofoj.

KIA ESTAS LA STARPUNKTO DE LA EKLEZIO ĈI-TEME ? Ĝenerale la katolika Eklezio estas tre, tre, tre singardema. Foje oni pri tio miras, kaj demandas, kial do ĝi tiel kondutas: ĉu pro ĵaluzo? ĉu pro malkredo? La vera respondo estas, ke la Eklezio devas tute eviti danĝerajn devojiĝojn.

La katolika doktrino klare distingas du specojn de revelacioj. Unue, la publika revelacio, kiun ni trovas en la Biblio: ĝi enhavas la kompletan kaj definitivan kaj devigan revelacion de Dio al la homaro. Due: La privataj revelacioj, tio estas, supozaj aperoj, vizioj kaj ĉielaj mesaĝoj, kiuj neniam estas devigaj, kaj neniam povas kontraŭdiri la publikan revelacion. La Eklezio devas ĵuĝi por distingi la aŭtentikajn karismojn (tio estas, verajn mesaĝojn) dis de aliaj aferoj superstiĉaj kaj foje eĉ eraraj.

KIUJ ESTAS LA ĜUSTAJ KRITERIOJ por deklari vizion aŭ ĉielan mesaĝon aŭtentika? Oni konas la arbon el ties fruktoj. Pozitivaj fruktoj estas ekzemple preĝado, konvertiĝoj, kredo, karitataj faroj, pacigoj, obeemo al la Eklezio, kontribuo al la unueco de la Eklezio. La kristana kredo havas kiel kernon Jesuon Kriston. Konsekvence de tio, la supozaj mesaĝoj devas esti laŭ la Biblio kaj laŭ la kredo de la Eklezio. La privataj revelacioj ĉiam devas submetiĝi al la juĝo kaj distingo de la Eklezio. La adresato de aperoj kaj mesaĝoj devas montri sincerecon, psikologian maturecon, firman spiritecon, obeemon kaj fidelecon al la Eklezio. La sincereco estas nemlhavebla, sed ĝi sola ne sufiĉas por garantii, ke temas pri supernaturaj fenomenoj. La kredantoj povas prudente aliĝi al la fenomenoj aprobitaj aŭ akceptitaj de la Eklezio; sed ili neniam estas devigitaj ilin kredi. Devigaj por la kristanoj estas nur la Bibliaj instruoj, kiaj la Eklezio ilin komprenas.

KAJ FINE, KIO PRI PILGRIMOJ KAJ DEVOTAĴOJ LIGITAJ KUN TIAJ FENOMENOJ ?

Al la lokoj aprobitaj de la Eklezio, la kristanoj rajtas iri aŭ private aŭ kiel komunumo. La lokojn ankoraŭ ne aprobitajn, oni rajtas viziti private, sed kun singardemo. Ĉiuokaze la privata ĉeesto de pastroj ne pruvas ke la Eklezio aprobas tiujn fenomenojn.

Al la lokoj eklezie malpermesataj kaj malkonsilitaj, la kristano ne pilgrimu.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):